La kartvela prezidento singarde bonvenigis la rusan interkonsenton pri retiro de siaj soldatoj el lokoj ĉirkaŭantaj Sudan Osetion kaj Abĥazion je mezoktobro. Miĥail Saakaŝvili diris, ke tio estas grava "elpaŝo", sed ripetis, ke rusaj fortoj devas ankaŭ forlasi la du secesiintajn regionojn. La anonco sekvis intertraktojn inter la rusa prezidento Dmitrij Medvedev kaj ties franca kolego, Nicolas Sarkozy.
Read »







Do mi gratulas al tiuj
horugurus 3 years 18 semajnoj 3 tagoj 1 horo ago
Do mi gratulas al tiuj landoj por halti la militkonflikton.
Kial, horugurus? :) La
joan 3 years 18 semajnoj 3 tagoj 1 horo ago
Kial, horugurus? :)
La interkonsento devus esti: Rusio, Kartvelio kaj Eŭropo rimarkis la maljustecon kaj malbonecon de la armiloj kaj pafiloj kaj tiuj tri landoj decidis bruligi la armilojn por ĉiam kaj neniam plu subvencii kaj doni monon al tiu ĉi malpura negoco.
La militoj estas negoco, ni neniam forgesu tion.
Hispanio fabrikas armilojn kaj vendas al Israelio kaj Agfanistano. Sed poste ni estas en "paca misio" en Agfanistano kaj subvencias (per publika mono) solidaraj organizoj kun Palestino (mortitaj de Israelo).
La militmondo estas granda hipokritaĵo. Nek armiloj nek militistoj!