16

Mia komunumo ne partoprenas (artikolo en la kastilia lingvo)

http://www.deugarte.com

KLAKU.NET jam havas 400 uzantoj. Kial aktive partoprenas apenaŭ kelkaj el tiuj uzantoj? Danke al tiu-ĉi artikolo, ni povas vidi problemon en pli ĝenerala perspektivo.

Read »
bildo de kasia.idziaszczyk
El kasia.idziaszczyk anta 3 years 22 semajnoj – En ĉefpaĝo antaŭ 3 years 18 semajnoj
Kategorio: esperanto-movado   Etikedoj:

saluton, la temo sufiĉe

joan 3 years 22 semajnoj 4 tagoj 20 horoj ago

saluton, la temo sufiĉe gravas... sed bedaŭrinde la ligilo nur komprenos la scipovantoj de la kastilia lingvo... estus bonege ke iu traduku ĝin aŭ publikigu similajn pensojn en nia esperanta lingvo.

Krom ke ĝi estas verkita en la kastiliana, vi eraris miskante la artikolon kaj KLAKU.net. La artikolo parolas pri "komunumoj" kaj KLAKU.net ne estas komunumo, estas "informilo" aŭ "infoma paĝaro" aŭ "informejo" aŭ "demokratia amaskomunikilo", sed ne komunumo.

La ĉiama kutimo en la sociaj retoj estas ke komence, ĉiuj aliĝas kaj volas ion fari... kaj post 2 monatoj ĉiuj foriras...

La vera problemo kaj la vera perdo da tempo, laŭ mi, estas nure kontribui en iu malgranda virtuala regioneto (nur unu blogo, nur unu ttt-paĝo)... kaj ne el la granda universo de la sociaj retoj (ekzemple: KLAKU.net)...

La nuna interreto kaj paĝaroj permesas ke ni miksu niajn informojn.

Dum unu tago, unu persono ne havas tempon por legi la Liberan Folion, la fotojn de lia frato en Flickr, la lastajn poŝtojn en la disendolisto de via Esperanto-Asocio, la lastajn novaĵojn en Monda Kalendaro, la lastajn kantojn en Youtube, la lastajn poeziojn de via koramikino en iPernity, la lastajn fotoalbumojn de viaj kontaktoj en Facebook, ktp, ktp, ktp... pro tio, esperantistoj, ni klaku kaj disvastigu niajn proprajn novaĵojn!!!! Per KLAKU.net mi legas en unu minuto pli ol 20 titolojn... tamen dum 1 minuto per navigadilo mi nur povas eniri en Libera Folio kaj Facebook...

Tik, tak, tik, tak... la tempo gravas, kaj la informo PLI.
Mi ŝategus ke la esperanto-parolantoj uzu regule KLAKU.net ĉar ĝi bone funkcias kaj utilas... tamen, tio ne okazas kaj nur 15 homoj uzas ĝin regule :(

Se Zamenhoff revenus... li klakumus ĉiuj tagoj! :-)

Mi ne parolas tiun lingvon

lemono 3 years 22 semajnoj 4 tagoj 20 horoj ago

Mi ne parolas tiun lingvon (hispanan, ĉu ne?) sed komprenas la kerno de la debato.
Esperantistoj volas la Finan Venkon kaj ili ne kapablas subteni allogajn esperantajn projektojn. Tristega malaktiveco.

Jes, mi uzas Digg.com,

akvo814 3 years 22 semajnoj 4 tagoj 20 horoj ago

Jes, mi uzas Digg.com, Vikipedio kaj Yahoo Answers en la angla.. kaj Klaku.net en la esperanta kaj ankaŭ mi ŝatus ke aliaj esperantistoj aktivigu klaku.net ĉiu tage :)

x Lemono Mi parolas

kasia.idziaszczyk 3 years 22 semajnoj 4 tagoj 1 horo ago

x Lemono

Mi parolas esperanton, sed mi ne volas la Finan Venkon, tamen mi subtenas allogajn esperantajn projektojn.



Ensaluto

Statistiko

Kontribuantoj: 569
Novaĵoj: 2633
Komentoj: 3094

Helpu evoluigi Klaku!

Lastaj komentoj

KLAKU.net subtenas

Esperanto.com: virtuala komunumo

Fabelaj mondoj

Eldonejo Impeto

Partprenu en TEJO

Monda Kalendaro