14

Kosovo, sendependa eŭropa lando

http://joan.nireblog.com

Demokratio (la povo de la popolo) estis praktikita hodiaŭ en Kosovo. Ili decidis. Ili balotis. Ili parolis. Ili sendependiĝis. Nun Rusio, Serbio kaj Hispanio volas malpermesi la liberecon de tiu lando, bona ekzemplo de la demokratio de Serbio, Rusio kaj Hispanio... ĉiam la samaj aŭtoritatismoj.

Read »
bildo de joan
El joan anta 3 years 50 semajnoj – En ĉefpaĝo antaŭ 3 years 50 semajnoj
Kategorio: urĝaj novaĵoj   Etikedoj:

Kosovo

ombresaco 3 years 50 semajnoj 6 tagoj 23 horoj ago

http://klaku.net/politikokajfilozofio/OficialasendependiodeKosovoufinode...
Ĉu la antaŭan artikolon nur 7 homoj konsideras interesa (dum 18 horoj), kaj la nunan 10 personoj klakis dum 10 minutoj?

Kiu estas tiu "admin" kiu klakis la artikolon?

ombresaco, kiel ĉiam :)

dipcas 3 years 50 semajnoj 6 tagoj 23 horoj ago

Li neniam pridiskutas la ĉefan temon, li neniam aldonas ion en la ideon... li nur analizas la titolon, la enhavon aŭ la balotistoj... hahahahahahahahahaha tre amuza homo! haha

Al mi gravas

liberecano 3 years 50 semajnoj 6 tagoj 23 horoj ago

Mi pensas ke ĉiuj la popoloj de la mondo devas esti samrajtaj... kaj unu rajto ke multaj landoj havas estas ĝui propan ŝtaton... do mi pensas ke ĉiuj landoj devas havi propran ŝtaton se ili mem decidas.

Temas ne pri tio, ke Rusio kontrauxas

Slavik 3 years 50 semajnoj 6 tagoj 13 horoj ago

Problemo ne estas, ke kosovanoj volas esti liberaj, dum Rusio kaj Serbio kontraŭas.
"Memliberiĝo" de Kosovo ne estas per si mem problemo, ĉar abundas tiaj memliberiĝintaj landetoj. Problemo estas pri tio, ke Kosovon volas agnoski aliaj ŝtatoj (Usono kaj kelkaj en EU). Tio aspektus kiel deziro ĝeni Serbion kaj alian "neflekseblan" landaron, neniel plu; ĉar dum pli ol jardeko (!) fakte memregata kaj sendependa estas, ekzemple, Sud-Osetio, kaj la tuta mondo nur scipovas diri: "Ni respektas tutecon de Kartvelio" (kiu neniam post disfalo de Sovetunio, do post sia propra sendependiĝo, havis Sud-Osetion).

Rusio, aŭ pli bone diri pri mi mem, kontraŭas oficialan sendependiĝon de Kosovo, ĉar klare temas pri "duoblaj standartoj": iuj popoloj estas pli rajtaj je sendependeco, ol la aliaj. Klare, neniu rajtas sendependiĝi en NATO kaj satelitaj landoj, sed aliloke -- kiom vi volas.

Re: pri ke Rusio kontrauxas

joevinilo 3 years 50 semajnoj 6 tagoj 12 horoj ago

"ĉar klare temas pri "duoblaj standartoj": iuj popoloj estas pli rajtaj je sendependeco, ol la aliaj"...

Do vi diris klare ke la solvo estas ke ĉiu popolo en la mondo estu libera. Kaj fina punkto.

auxtomataj klakoj

joan 3 years 50 semajnoj 6 tagoj 7 horoj ago

kara ombresaco, 'admin' estas la sistemo mem. Klaku (pere de Drupalo) havas modulon kiu klakas 2 novaĵoj hazardaj (angle estas random) por doni 'vivon' en la ĵuŝaj novaĵoj ĉiu horo. Do en 3 horoj estos 6 novaĵoj klakitaj de 'admin'.
Se vi konsideras ke tio ne estas bona, proponu alternativon al la manko de partopreno (vi scias ke ne amaso da esperantistoj partoprenas en Klaku.net) kaj mi konfiguras ke la 'admin' ne klaku aŭtomate. Ni povas konfiguri ke Klaku fari '8 klakoj' po horo... aŭ 'neniu'... tio dependas de la uzantaro.

Alia afero... de nun mi proponas ke kritikoj, komentoj, propnoj pri Klaku.net estu anoncitaj aŭ senditaj rekte en la http://klaku.net/blogo kaj ne sub la novaĵoj, ĉu ne estas pli bone? :-)

Mi profitas tiun ĉi mesaĝon por saluti al miaj familianoj.

hahahaha

Dankon pro la klarigo

ombresaco 3 years 50 semajnoj 6 tagoj 6 horoj ago

Tiu afero (admin) mi tute ne konis, kaj mi ne ceras ĉu ĝi estas bone aŭ malbone, ni vidos post kelkaj tagoj funkciado, sed la nomo (miaopinie) ne tro klarigas la aferon.

Pri via propono pridiskuti klakumaj temoj ĉe la blogo (anstataŭ sub la novaĵo) mi pripensas ĝin korekta decido, sed mi ne scias ĉu ĝi estos tre utila. Aliflanke, almenaŭ mi ne povas skribi novan blogeron, nur komenti temojn kiuj aliaj komencis.

Ankaŭ mi salutas mian familianon ;)

Pri admin

Slavik 3 years 50 semajnoj 5 tagoj 20 horoj ago

Vere, eble ŝanĝi nomon de "admin" estus pli konvene. Ekzemple, "Spirito" aŭ "Roboto" iom klarigus la esencon de tiu aganto :)

Saluton al ĉiuj, kiuj konas min! :)

La Teorio - tre bela, La praktiko - tre trista

kasia.idziaszczyk 3 years 50 semajnoj 6 tagoj 4 horoj ago

Laŭ mia scio, ne ekzistas nek la landlimon inter Kosovo kaj Serbio. Pro tio, estas iom nekredeblan paroli pri la sendependenco. Aliaj malliberajn landoj, provincoj, regionoj (ne gravas la nomon) devus nun profiti la tempon por publike kaj internacie debati iliajn leĝajn situaciojn. Kial preskaŭ ĉiujn europajn landoj aplaudis la deklaracion de Kosovo (unu regiono malgranda de Serbio) kaj ne subtenas aliajn landoj (pli grandaj, pli povaj, en la centro kaj sudo de la Europo) kun la celo de sendependiĝi aŭ demokratiĝi? Malĝuste!

» Do vi diris klare ke la

Slavik 3 years 50 semajnoj 5 tagoj 20 horoj ago

» Do vi diris klare ke la solvo estas ke ĉiu popolo en la mondo estu libera...

La ŝerco povus esti tre amuza, se ne temus pri senĉesa sangoverŝado ĉie, kie oni puŝas homojn al surogata „libero“ por tikli memeamon de iu nova etna careto :(

Krom la magraj realigoj, alia kontraŭdiro estas la fakto, eble por vi nekonata, ke etnoj kutime loĝas miksite. "Ĉiu popolo estu libera" en la senco "havu propran ŝtaton" signifas, ke milionoj devintus iĝi rifuĝintoj (ĝuste tiel okazas ĉe "liberiĝoj", ankaŭ ĉe la "eklibero" kosov-albana).



Ensaluto

Statistiko

Kontribuantoj: 569
Novaĵoj: 2632
Komentoj: 3094

Helpu evoluigi Klaku!

Lastaj komentoj

KLAKU.net subtenas

Esperanto.com: virtuala komunumo

Fabelaj mondoj

Eldonejo Impeto

Partprenu en TEJO

Monda Kalendaro