Antaŭ ĉio... ni NE volas enmeti propagandajn afiŝojn en la paĝaro de Klaku aŭ anoncojn de diversaj enterprenoj aŭ asocioj, ni simple volas scii la opinio de la uzantaro.
Read »Antaŭ ĉio... ni NE volas enmeti propagandajn afiŝojn en la paĝaro de Klaku aŭ anoncojn de diversaj enterprenoj aŭ asocioj, ni simple volas scii la opinio de la uzantaro.
Read »
propagando
ombresaco 3 years 51 semajnoj 3 tagoj 11 horoj ago
Ĉu mi ŝatus ke estu propagando ĉe klaku?
http://eo.wikipedia.org/wiki/Propagando
Ne, sed eble oni povus pensi pri klaku kiel propagando, ĉar ĝi montras ke esperanto vivas.
La demando povus esti ĉu mi ŝatus reklamadon ĉe klaku?
http://eo.wikipedia.org/wiki/Reklamo
Tiam la respondo estas pli malfacila, la tuja respondo estas "ne", sed la retejo, la laboro, la tempo kostas monon, kaj oni povus uzi tiun monon por bierumi anstatŭ helpi la esperantaj komfortuloj (ekzemple, mi mem) kiuj ne partoprenas kaj nur profitas la laboron de aliuloj.
La demando estas, kion vi preferas?
1. reklamojn ĉe klaku
2. ke la uzantoj pagu iom <-Tiukaze, oni devus difini uzanton, kaj oni riskas "ĝangalumi"
3. ke klaku vivos dank'al vendi t-ĉemizojn, aŭ aliaj "merchandising"-aĵojn.
4. morton por klaku
Mi scias ke ekzistas 5-a "ke la administrantoj pagu", sed mi kredas ĝin neebla.
Alia demando estas: Vidinte la "tradicia" malŝatecon de esperantistoj por konsumismo, pri kio estos la (ebla) reklamo?.
pri viaj ideoj...
joan 3 years 51 semajnoj 3 tagoj 11 horoj ago
kara ombresaco, vi tute sprimis tion kio mi pensas! ĝuste kiel mi. Mi, persone, ne volas nek reklamoj nek pagi por uzado de paĝoj, do pagi por uzi klaku neniam!!! hehe
Mi simple demandas tion ĉi por havi ideojn el ĉiuj.
pri reklamoj
ombresaco 3 years 51 semajnoj 3 tagoj 10 horoj ago
Al mi ne gravas la reklamojn, se ili ne estas grandegaj, bruaj (muzikaj), kaj estas facile malsameci ĝin el novaĵoj. Alia tipo de reklamoj kiun mi ege malŝatas estas la "pop-up"-ojn, sed mi tute certas ke vi jam pensis pri tio. Do, mi nur eksplicitigis tion kion vi ja (tute certe) scias.
Reklamoj kaj pli
liberecano 3 years 51 semajnoj 3 tagoj 4 horoj ago
Eble estus interese reklamoj de esperantaj asocioj, esperantaj eventoj kaj esperantaj enterprenoj, ĉu ne? Eble meti afiŝon de UK2008 po 10 eŭroj monate, tiel klaku gajnus iom da mono kaj UEA (en tiu ĉi kazo) helpus la disvastigo de Klaku.
Sed aliaj reklamoj aŭ tekstaĵoj ne estus alloga.
Estas nur unu ideo.
pri afisxoj
omabutner 3 years 51 semajnoj 2 tagoj 6 horoj ago
Tiu ĉi projekto plaĉas al mi ĉar estas ege utila kaj ĝi oferas al mi, facile, informiĝi pri la nunaj artikoletoj en diversaj paĝaroj.
Al mi ne gravas afiŝoj aŭ ne. Vere.
Tamen, mi gratulas ke ĝi iom post iom funkcias pli bone, KLAKU devus esti pli vizitata kaj anoncita en esperantaj gazetoj ĉar estas revolucia ilo por la tutmonda blogaro.