11

Nova 'Google' grupo 'Brazilaj Katolikaj Esperantistoj'

http://groups.google.com

La 'Google' grupo 'Brazilaj Katolikaj Esperantistoj' celas esti ilon por kreskigi la Esperanto-movadon inter portugal-lingvaj katolikoj. Oni povas skribi en Esperanto (prefere) aŭ en la portugala lingvo.

Read »
bildo de nissa-amas-katoj
El nissa-amas-katoj anta 4 years 3 semajnoj – En ĉefpaĝo antaŭ 3 years 4 semajnoj
Kategorio: esperanto-movado   Etikedoj:

Krom fari malfermitaj aferoj, kutime

joan 4 years 3 semajnoj 2 tagoj 22 horoj ago

Krom fari malfermitaj aferoj, kutime esperantistoj organizas fermitajn kaj EKSKLUZIVAJN aranĝetojn.

Tio povas esti amuza... sed ne helpas la tutmondan movadon kaj al la ne-esperantistaro. Simple estas homoj kiuj preferas la konforteco (tio ĉi estas nur fari aferojn kun iliajn proprajn amikojn) ol bonpensitaj strategioj.

De la tuta loĝantaro en Brazilo.... kiom da esperantistoj estas?

Kaj, de tiuj esperantistoj... kiom da ili devas kredi je iu Dio?

Kaj de tiuj, kiuj kredas je iu Dio... kiom da ili devas esti katolikaj?

Kaj, de tiuj kiuj sentas kiel katolikaj... kiom da ili estas aktivaj por havi retliston aktivan?

ffff....

Por mi la grupo estas bona, ĉar

nissa-amas-katoj 4 years 3 semajnoj 2 tagoj 19 horoj ago

Por mi la grupo estas bona, ĉar la grupanoj ne malŝatas min, ĉar mi estas katolika.

Kiu estas la senco de tiom kompleksa

ombresaco 4 years 3 semajnoj 3 tagoj 40 min ago

Kiu estas la senco de tiom kompleksa grupo, esperantisto, katolikano kaj brazilano.

Mi pensas ke estas bone ke ekzistu lokaj ((eĉ naciaj) grupoj. Do esperantistoj el Brazilo, katalikaj espetantistoj (IKUE), aŭ brazilanoj katolikoj (por ĉi tio estas la eklezio, mi supozas). Mi provos fari grupo de gitarludantoj, linuksemaj, esperantistoj kaj kino-ne-ŝatantoj.

Bonvolu komprenu la mesaĝon humore.

Jen alia ekzemplo pri la pluraleco de esperanto.

Kial la aliaj Kristianoj ne

lemono 3 years 4 semajnoj 2 horoj 49 min ago

Kial la aliaj Kristianoj ne povas partopreni se ni havas la saman Dion?

Kial vi subtenas la dividon de la Kristianismo?

"lemono" skribis: > Kial la

vitorluiz 1 jaro 21 semajnoj 6 tagoj 2 horoj ago

"lemono" skribis:

> Kial la aliaj Kristianoj ne povas partopreni se ni havas la saman Dion? Kial vi subtenas la dividon de la Kristianismo?

Nia grupo ne subtenas ian dividon nek malpermesas partoprenon de aliaj kristianoj. Krei grupon de brazilaj katolikaj e-istoj estas maniero kunigi ilin kaj korespondi libere pri katolikaj temoj en Esperanto kaj/aŭ en la portugala, ĉar tio ne eblas en aliaj diskutejoj.

"ombresaco" skribis:

> Kiu estas la senco de tiom kompleksa grupo, esperantisto, katolikano kaj brazilano.

Kiam nia grupo naskiĝis, ekzistis grupo de brazilaj esperantistoj, de katolikaj esperantistoj (IKUE) kaj nefunkcianta grupo de brazilaj katolikaj esperantistoj (ne eblis, ekzemple, aliĝi al la grupo!), do estis bezonate krei novan grupon por korespondi libere pri katolikaj temoj en Esperanto kaj/aŭ en la portugala.

"joan" skribis:

> Krom fari malfermitaj aferoj, kutime esperantistoj organizas fermitajn kaj EKSKLUZIVAJN aranĝetojn.
> Tio povas esti amuza... sed ne helpas la tutmondan movadon kaj al la ne-esperantistaro. Simple estas homoj kiuj preferas la konforteco (tio ĉi estas nur fari aferojn kun iliajn proprajn amikojn) ol bonpensitaj strategioj.

Nia grupo estas malekskluziva kaj malfermita por ke ĉiuj vidu la mesaĝojn! Se oni konsentas kun katolikaj vidpunktoj, do li povas partopreni nian grupon kaj sendi mesaĝojn - se mi malamus Esperanton, ĉu mi devus partopreni la grupon, mokante kaj Esperanton kaj Katolikismon?

Kompreneble la kuniĝo de brazilaj katolikaj esperantistoj estas malfacile okazebla persone, do ni devas renkontiĝi elektronike!

Amike via,

Vitor Luiz
www.vitorluiz.6te.net
http://groups.google.com/group/br-kat-eo
www.paroladoj.ueuo.com



Ensaluto

Statistiko

Kontribuantoj: 569
Novaĵoj: 2632
Komentoj: 3094

Helpu evoluigi Klaku!

Lastaj komentoj

KLAKU.net subtenas

Esperanto.com: virtuala komunumo

Fabelaj mondoj

Eldonejo Impeto

Partprenu en TEJO

Monda Kalendaro