Ĵus publikiĝis nova esperanta retejo. Gazetejo.org kunigas informojn pri esperantaj gazetoj kaj gazetaj numeroj. Ĝi ebligas uzantojn ĝui plej diversajn gazetojn kaj estas ankaŭ ilo por gazet-redaktistoj kaj verkistoj senpage reklami pri siaj gazetoj kaj profitigi sian gravan kaj laŭdendan laboron al la tuta esperantistaro.
Read »







Cxiam estas bone koni cxi tiajn
ombresaco 4 years 29 semajnoj 3 tagoj 12 horoj ago
Ĉiam estas bone koni ĉi tiajn retejojn. Oni povus diri ke ekzistas similaj, sed estos pli malfacile ke multaj malaperos ol ke unu tro grande malaperos.
Jes, pli bone kunigi la fortojn
omabutner 4 years 29 semajnoj 3 tagoj 10 horoj ago
Jes, pli bone kunigi la fortojn kaj krei allogajn projektojn.
Bonega retejo!! Cxu gxi havas
fajro 4 years 29 semajnoj 3 tagoj 8 horoj ago
Bonega retejo!!
Ĉu ĝi havas forumon aŭ retliston por redaktistoj?
Saluton! Dankon pro viaj komentoj
boriso 4 years 29 semajnoj 3 tagoj 5 horoj ago
Saluton!
Dankon pro viaj komentoj kaj klakoj! Por informe, ekzistas almenaŭ unu alian projekton kiu similas al gazetejo.org : Gazetoteko Lanti ( www.gazetotekolanti.com ) -- mi jam kontaktis la responsulon kaj ni provos kunlabori.
Forumo / retlisto estas tre bona ideo. Ankoraŭ ne ekzistas sed mi klopodos aldoni tion...
Ĝis!
Al mi multe plaĉas! Tio ĉi vere
dipcas 4 years 29 semajnoj 2 tagoj 23 horoj ago
Al mi multe plaĉas! Tio ĉi vere estas revolucia informprojekto, Vivu la Gazetejo! :-)
Mi tre gxojas, ke la gazetejo kreskas
pep 4 years 25 semajnoj 1 tago 10 horoj ago
Mi tre ĝojas, ke la gazetejo kreskas kaj aldoniĝas pliaj revuoj. Ek, homoj, kontribuu!