En ruslingva Vikipedio, kiu aspiras superi la svedan dum someraj monatoj, uzanto Jaroslav Blanter, fama pro sia entuziasmo en diversaj interlingvaj vikipediaj projektoj, proponis kompili liston de artikoloj pri Svedio, kiuj ankoraŭ mankas (aŭ ĝermas) en ruslingva Vikipedio — por daŭre plibonigi ilin. Prezentantoj de multaj laŭtemaj projektoj aliĝis al la iniciato, kaj la laboro jam komenciĝis. Ankaŭ vi povas aliĝi aŭ alimaniere influi la Svedan Semajnon.
La Esperanto-Televido de naskiĝurbo de Zamenhof denove aperigas filmetojn, nun ĉe nova adreso de TV Białystok. Bonvenon al spektado, komentoj, kontribuoj; helpu plibonigi nian programon!
La naskiĝtago de Vikipedio estas la 15-de januaro 2001, do nun pasis dek jaroj. Sed en tiu tago naskiĝis nur la anglalingva Vikipedio. Esperantistoj aktivas en Vikipedio preskaŭ ekde la komenco, kaj la Esperanta Vikipedio povos soleni sian propran dekjariĝon jam post kelkaj monatoj. La ĉefa iniciatinto de la Esperanta versio estas Chuck Smith.
Mi pligrandigis ĉi tiun artikolon ĉar Tbiliso kaj Kartvelio estas tra allogaj por mi. Krome, nia vikipedio meritas grandajn artikolojn kaj ne nur neutilajn skizojn.
Volapuko enhavas pli da artikoloj ol Esperanto ĉe Vikipedio (kompreneble plej multo el ili estas ĝermoj). Ĉu tio instigos esperantistojn pli vigle labori por vikipedio... aŭ male ?
Lastaj komentoj
6 semajnoj 4 tagoj antaŭe
16 semajnoj 11 horoj antaŭe
16 semajnoj 3 tagoj antaŭe
39 semajnoj 3 tagoj antaŭe
49 semajnoj 4 horoj antaŭe
49 semajnoj 4 horoj antaŭe
49 semajnoj 5 horoj antaŭe
49 semajnoj 10 horoj antaŭe
49 semajnoj 1 tago antaŭe
49 semajnoj 2 tagoj antaŭe