14

ipernity: Imre Szabó: Pasas la nasko de Imre Szabo

bildo de cindio
El cindio Publikigita antaŭ 15 semajnoj 3 tagoj – Anoncita antaŭ 14 semajnoj 4 tagoj
Etikedoj:
http://www.ipernity.com

Mi legis la prozpoemon antaŭ 5 monatoj; kaj ĝi fiksiĝis en mia menso. Mi lasis stultan komenton: "Mi tre amas tiun verkon!"
Eble estonte, mi povas esprimi min tiel bone kiel la aŭtoro (sed mi dubas).

Legi »

Tamen mi gratulas Imre-n kaj ...

bildo de jinglada

jinglada 14 semajnoj 6 tagoj 11 horoj 28 min ago

Mi multe bedaŭras sed mi kredas ke mi devos atendi mian venontan reenkarniĝon por kompreni tiajn, por mi, tro altnivelajn poeziaĵojn. Kaj mi ne ironias, mi tute diras la veron. Mi ne scias ĉu iu ajn povas imagi ke mi malposedas la kapablon kompreni poezion? Kiam mi alfrontas poeziaĵon mi plej strebas, legas kaj relegas sed finfine mi alvenas al la konkludo ke temas pri io simila al eksterlanda lingvo tute ne konata de mi. Bedaŭrinde por mi, kompreneble!

Tamen mi gratulas Imre-n kaj la legantoj pro la fakto povi ĝui tiaj artaĵojn.