15

en Lingva Kritiko pri "naismo"

bildo de jorge
El jorge Publikigita antaŭ 1 jaro 1 semajno – Anoncita antaŭ 1 jaro 1 semajno
Etikedoj:
http://lingvakritiko.com

Jen interesa artikolo de Bertilo Wennergren kun konvinkaj argumentoj por ne uzi "na" (temas pri nova akuzativeca vorteto).

Legi »

Interesa artikolo, ĉefe post sekvi

bildo de farri

farri 1 jaro 1 semajno 6 tagoj 13 horoj ago

Interesa artikolo, ĉefe post sekvi longajn diskutadojn en diversaj retlistoj rilate al tiu ĉi temo.

Mi ne estas lingvisto kaj mi finfine akceptas la lingvon kiel la parolantoj ĝin kreadas, ĵus pro tio mi ne ciumas kaj ne uzas ĥon en vortoj kiel "kemio" aŭ "teknologio", kvankam mi pli ŝatus ciumi kaj uzi ĥon senprobleme.

Rilate al naismo mi estas ege malfavora, la lingvo havu aŭ akuzativon aŭ prepozicion indikanta ĝin sed ne ambaŭ. Ekzemple la eŭska havas neniun problemon deklinacii neeŭskajn proprajn nomojn. Aliaj lingvoj havantaj kiun ajn specan deklinacion, ankaŭ ne havas problemojn deklinacii fremdajn nomojn. Esperanto, racia lingvo, eĉ malpli.

Persone, mi sxatas la vorteton,

bildo de ombresaco

ombresaco 1 jaro 1 semajno 5 tagoj 16 horoj ago

Persone, mi ŝatas la vorteton, kaj, do, mi malkunsentas kun Bertilo, sed ĉiam estas bone legi seriozajn kaj ne tro "koraj" diskutojn. Bertilo argumentas kaj razonas bone. Gratulon.

PS: Tio ne segnifas ke se mi devus instrui esperanton, mi instruus la plejn akademian manieron kiun mi konas.

Estas interesaj ankaux la komentoj.

bildo de ombresaco

ombresaco 1 jaro 1 semajno 5 tagoj 16 horoj ago

Estas interesaj ankaŭ la komentoj.

Mi ekuzis la vorteton "na" antaŭ

bildo de formiko

formiko 1 jaro 1 semajno 5 tagoj 13 horoj ago

Mi ekuzis la vorteton "na" antaŭ 7 tagoj, kaj neniu malamas ĝin. Estas malabsurde kelkfoje. Ekzemple, "Mi malŝatas na Walmart" estas pli malfacila ol "Mi malŝatas Walmart-on" miaopinie. (Laŭ mia HUMILA opinio, efektive)
Tamen, ni NE devus uzi ĝi ĉiam, nur fojfoje.

ombresaco skribis: "Bertilo argumentas

bildo de denizo

denizo 1 jaro 1 semajno 5 tagoj 12 horoj ago

ombresaco skribis: "Bertilo argumentas kaj razonas bone."
Verŝajne li celis diri: "Bertilo argumentas kaj rEzonas bone."
Vidu http://www.logosdictionary.org/pls/dictionary/new_dictionary.gdic.main?w...

Mi ne estas lingvisto kaj ne multe

bildo de joan

joan 1 jaro 1 semajno 5 tagoj 10 horoj ago

Mi ne estas lingvisto kaj ne multe kontrolas la lingvajn aferojn, tamen... videblas ke paroli esperanton kaj havi konversaciojn pri teknologio aŭ astronomio (ambaŭ estas miaj plej ŝatataj temoj) ne sonas bele je la unua momento.

Ekzemploj: Mi instalis OpenBSD-on en mia PDA-o, kaj poste mi uzis la GPS-an antenon per Wifi-a kontekto ....

Multaj "-", ĉu ne?

Vi instalis na OpenBSD en na mia

bildo de formiko

formiko 1 jaro 1 semajno 4 tagoj 19 horoj ago

Vi instalis na OpenBSD en na mia PDA, kaj poste mi uzis la GPS-an antenon per Wifi-a kontekto ....

ĉu iometa pli bona?

Mi instalis OpenBSD en mian PDA,

bildo de Simono

Simono 1 jaro 1 semajno 4 tagoj 10 horoj ago

Mi instalis OpenBSD en mian PDA, kaj poste mi uzis la GPS-antenon per Wifi-kontakto...

Pli simpla, ĉu ne? Sen Fundamentrompado.

Denizo, dankon pro la korekto,

bildo de ombresaco

ombresaco 1 jaro 1 semajno 4 tagoj 6 horoj ago

Denizo, dankon pro la korekto, plej eble mi forgesos, sed mi ripetos la vorton 100 fojoj ;)

Nedankinde. :p

bildo de denizo

denizo 1 jaro 1 semajno 3 tagoj 10 horoj ago

Nedankinde. :p

Kiam mi lernis la euskan mi legis

bildo de farri

farri 1 jaro 1 semajno 2 tagoj 22 horoj ago

Kiam mi lernis la euskan mi legis en ĵurnalo la frazon: "José María Aznarrek zerbait esan dio Jordi Pujoli". Oni deklinaciis fremdajn nomojn senprobleme. En Rusio mi vidis stratojn, Karla Marksa kaj Ludovika Zamenhofa. Oni deklinaciis senprobleme.

Kial do en esperanto mi ne rajtas instali mian OpenBSD-n en mia PDA kaj uzi mian GPS-antenon? Eĉ se ni uzus tiun ĉi leksikaron esperante, des pli bone.