8

Stranga radiko: VIDEO - ne aperas en REVO

bildo de denizo
El denizo Publikigita antaŭ 45 semajnoj 2 tagoj – Anoncita antaŭ 45 semajnoj 1 tago
Etikedoj:
http://www.reta-vortaro.de

Kion vi opinias pri la radiko VIDEO?

(sub kiu kategorio ĉi tio novaĵo lokiĝu?)

Legi »

Mi opinias gxin stranga, faka kaj

bildo de denizo

denizo 45 semajnoj 2 tagoj 21 horoj 19 min ago

Mi opinias ĝin stranga, faka kaj nenecesa. Ĝi estas ĉi tie (kiel ĉe guglo) tre populara. (vidu: http://klaku.net/search.php?search=video&tag=true)

MI OPINIAS KE FILMO (FOJE FILMETO) ESTAS PLI BONA RADIKO KIAM TEMAS PRI NEFAKA DISKURSO (KIEL ĈE KLAKU).

Vidu la pritrakto de ĝia prefikseco far Bertilo:
http://bertilow.com/pmeg/vortfarado/neoficialaj_afiksoj/prefiksoj/video....

Ĉu ĝi estas en la nova PIV? Kio estas pri ĝi tie skribita?

Populareco (laux guglo): 1,010,000

bildo de denizo

denizo 45 semajnoj 2 tagoj 21 horoj 12 min ago

Populareco (laŭ guglo):

1,010,000 Esperanto paĝoj por video OR videon OR videoj OR videojn

909,000 Esperanto paĝoj (por filmo OR filmon OR filmoj OR filmojn)

----
Kaj ambaŭ filmo kaj filmeto:
1,110,000 Esperanto paĝoj (por filmo OR filmon OR filmoj OR filmojn OR filmeto OR filmeton OR filmetoj OR filmetojn)

HA! EKBATALU MIAFLANKE :D

Filmo povas esti ankaux la fizika

bildo de ombresaco

ombresaco 45 semajnoj 2 tagoj 21 horoj 5 min ago

Filmo povas esti ankaŭ la fizika aĵo kiu enhavas la fotilo aŭ kinilo, ĉu ne?

Kiel oni devus diri:
Ĉu vi scias kie estas la filmo por la kinilo? Ni devas tuj filmi (filmumi?) filmon (videon?)?

Ek' al uzado de "video". Ĉu iu

bildo de farri

farri 45 semajnoj 2 tagoj 16 horoj 39 min ago

Ek' al uzado de "video". Ĉu iu el ni povas aldoni la radikon al REVO? La lingvon kreas la parolantaro kaj la statistikoj estas klaraj.

Unu el la plej kutimaj argumentoj

bildo de gufulo

gufulo 45 semajnoj 2 tagoj 4 horoj 40 min ago

Unu el la plej kutimaj argumentoj kontraŭ Esperanto rilatiĝas al ĝia tro-latin-devena vort-provizo.
Mi komprenas, ke "video" estas ege uzata pro la influo de La Angla, sed mi preferus kreskigi la Esperantan vort-provizon per ne-eŭropecaj radikoj; kaj se tio ne eblas (kiel ĉi-kaze, ŝajne), konservi la ĉiamajn...

(Tamen mi konsentas, ke la lingvon kreas la parolantaro)

La supre menciita statistiko pri

bildo de Marcos

Marcos 43 semajnoj 6 tagoj 16 horoj 18 min ago

La supre menciita statistiko pri populareco estas misgvida, char guglo ne kapablas distingi Esperantan tekston de alilingva. Ghi ekz-e ankau nombras dulingvajn paghojn, en kiu la vorto "video" aperas en la alilingva teksto.

Statistiko de "Tekstaro de Esperanto" estas tute alia: en ghi "video" aperas 53-foje, dum "film" aperas 469-foje. Certe la Tekstaro ne necese spegulas la nunan lingvo-uzon, char ghi enhavas tekstojn de la tuta vivotempo de Esperanto. Sed ech inter la pli novaj tekstoj de la Tekstaro, "film" aperas pli ofte ol "video".

Aldone, che "video" estas la problemo, ke ghi foje estas uzata kvazau prefikso "video-" kaj foje kvazau radiko "vide/". PMEG rekomendas chiam uzi ghin kiel radiko "vide/", sed tiam la ligvokalo "o" estas superflua (kaj malrekomendinda) en esprimoj kiel "videokasedo", "videotekniko".

Mi ne kontrauas la fakan radikon "vide/", sed pensas ke en ne-faka lingvajho ghi estas nebezonata (kaj evitinda), kaj ke en faka lingvajho oni lau la rekomendo de PMEG uzu ghin kiel radikon "vide/" kaj ne kiel prefikson "video".

Marcos