13

La plurlingvaj televidaj informiloj de Barcelona TV

bildo de farri
El farri Publikigita antaŭ 1 jaro 4 semajnoj – Anoncita antaŭ 1 jaro 4 semajnoj
Etikedoj:
http://www.diaridebarcelona.com

Barcelona TV elsendas ĉiun semajnfinon kurtajn televidajn informilojn en diversaj lingvoj kaj dialektoj. Unu semajnon estas araba. itala, dana, mandinga, franca, okcitana (lengadoka), amaziga (rifa), japana, norvega kaj rumana. Alian semajnon ĉina, portugala, finna, urdua, germana, okcitana (gaskona), amaziga (atlasa), rusa, sveda kaj pola.

Kiuj ne kaptas la elsendojn de Barcelona TV povas vidi rekte la programojn el la retejo de Barcelona TV (www.barcelonatv.cat), kaj ekde nun ankaŭ en tiu ĉi nova retejo de la retĵurnalo "Diari de Barcelona".

Lingvemuloj ek' al ĝu'!

Legi »

Kia bona ekzemplo de monda frateco

bildo de joan

joan 1 jaro 4 semajnoj 3 tagoj 12 horoj ago

Kia bona ekzemplo de monda frateco oferas Barcelona TV!!! Nekredeble ke la katalunoj tiel estas kaj volas disvastigi ĉiujn lingvojn!

Kaj vi, kara Farri, aperas tre bela! ;-) Vivu la okcitana lingvo!!!

Monda frateco! Kara spageto-monstro,

bildo de pep

pep 1 jaro 4 semajnoj 2 tagoj 12 horoj ago

Monda frateco! Kara spageto-monstro, vi parolas kiel la kadukuloj de mia espoklubejo...

Kaj ĉiuokaze, bedaŭrinde, katalunoj -same kiel ĉiu aliaj etnoj- ne estas aparte anĝelaj kaj ne kuras disvastigi ĉiujn lingvojn. La vasta plimulto tute fajfas pri la afero, eĉ se verŝajne estas pli da homoj agantaj kontraŭ lingva subpremado ol en aliaj lokoj (kaj mem klopodas ne subpremi aliajn).

Aliflanke, mi riskas rekomendeti mian privatan, ne tre zorgitan, privatan filmet-kolekton en youtube: http://youtube.com/user/peppou

Pep, kial vi nomigas min "spageto-monstro"?

bildo de joan

joan 1 jaro 4 semajnoj 2 tagoj 5 horoj ago

Pep, kial vi nomigas min "spageto-monstro"?

La spaget-monstro estas Dio:
http://eo.wikipedia.org/wiki/Fluganta_Spagetmonstro

Bonege! Mi jam povos aŭskulti

bildo de kafeina

kafeina 1 jaro 4 semajnoj 23 horoj 39 min ago

Bonege! Mi jam povos aŭskulti la prononco de interesajn lingvojn pere de tiu ĉi TTT-ejo!
Dankon Farri!

Anna.

bonege karaj!

bildo de omabutner

omabutner 1 jaro 4 semajnoj 7 horoj 13 min ago

bonege karaj!