12

La danĝera lingvo en la hispana civitana milito

http://www.liberafolio.org

Kvankam aperinta la pasintan decembron, mi rekomendas al interesitoj pri la Esperanto-historio la legadon de ĉi tiu prelego de Toño del Barrio kaj Ulrich Lins pri la rolo de Esperanto dum la Hispana Enlanda Milito. Aparta rekomendo al iberianoj.

Legi »
Sendita de pep Publikigita antaŭ 37 semajnoj 2 tagoj – Anoncita antaŭ 37 semajnoj 1 tago
Kategorio: kulturo   Etikedoj:

Brave kaj prave Joan, malmultaj

bildo de farri

farri 37 semajnoj 20 horoj 17 min 36 sec ago

Brave kaj prave Joan, malmultaj kapablas nomi la aferojn senmaske. Prave ne okazis civitana milito sed fasxisma pucxo, t.e. sxtat-renverso.

Pardonon ke mi ne konkrete parolas

bildo de joan

joan 37 semajnoj 1 tago 8 horoj 58 min ago

Pardonon ke mi ne konkrete parolas pri la danĝeran lingon en tiu epoko... sed pri grava detalo por mi: pri la militkonflikto mem.

Laŭ la faŝistoj (la venkistoj) la rezumo estas: La "Hispana Civitana Milito".

Tamen, la historio montras alian "konflikton": la 19an de julio 1936, hispanaj militistoj ne akceptis la rezultojn demokratajn de la 2a Respubliko kaj atakis la landon kaj la registraron (kiu poste devis foriri al Valencio pro la faŝisma subpremo helpita de Hitlero kaj Musolini). Kaj se ni studas tiun ĉi "konflikto" estas dankon al la kontraŭfaŝistoj (konkrete: la anarkiistoj, komunistoj kaj socialistoj) ĉar ili ne akceptis ke la faŝistoj atakis la volon de la popolo kaj ili rezistis 3 jarojn.

En la Hispana Ŝtato estis "Faŝisma Puĉo", ne "Civitana Milito".
En Aragono, Valencilando kaj Katalunio estis "Socia Revolucio Liberecana", kaj ili silentigas tion ĉi.

Same ol mi luktas kontraŭ la kutima frazo de "Kristobalo Kolombo malkovris Amerikon"... ĉar ne estas vero (la homo loĝis en Ameriko jam 10.000 jaroj antaŭ Jesuokristo)... ankaŭ mi luktas kontraŭ la vortludo "Civitana Milito"... ĉar estis "Faŝisma Puĉo kontraŭ la Hispana Ŝtato".

Sendube estis fasxisma pucxo, sed

bildo de ombresaco

ombresaco 37 semajnoj 15 horoj 12 min 19 sec ago

Sendube estis fasxisma pucxo, sed nek venkis nek malvenkis, do, okazis la milito, cxu ne?

Aliflanke, mi tute kunsentas kun vi.

Mi parte akordas kun vi kaj parte

bildo de oiculover

oiculover 36 semajnoj 2 tagoj 20 horoj 30 min ago

Mi parte akordas kun vi kaj parte ne. Estas vere ke okazis puĉo-provo, sed ankaŭ estas vere ke okazis intercivitana milito. Do, mi proponas mezan formulon: “fiaskinta puĉo-intenco kondukanta al intercivitana milito” :-)

Lastaj komentoj

Ligiloj