Pafklik’ estas muzikgrupo kiu komencis koncerti en 2006 en la ĉevalejo de Kastelo Grezijono. Ĝi ludas hiphopon. La dua koncerto dum la Internacia Seminario 2006/07 en Germanio estis sekva paŝo al fameco. Pafklik' sukcesis dancigi kaj amuzi la homojn. Ili ankaŭ koncertis dufoje dum Festo 2007.
La membroj mem asertas, ke "sub la sponsorado de Flavio Ribelo, kiu gajnis multe da mono per mensoga projekto de televido, La Pafklik' kreiĝis en 2005 en malliberejo, kie Platano kaj Katakana estis pro droga vendado kun Pichismo." La vereco de tiu priskribo estas disputata sed ĝi kongruas al la tekstoj de la hiphopaj kantoj, kiuj ofte ŝajnas esti memironiaj kaj parodii Esperantujon.
Legi »














Lastaj komentoj
2 tagoj 2 horoj antaŭe
1 semajno 11 horoj antaŭe
1 semajno 1 tago antaŭe
1 semajno 2 tagoj antaŭe
1 semajno 2 tagoj antaŭe
1 semajno 3 tagoj antaŭe
1 semajno 3 tagoj antaŭe
1 semajno 5 tagoj antaŭe
1 semajno 5 tagoj antaŭe
2 semajnoj 9 horoj antaŭe