8

Interesaj priskriboj de malsanoj

bildo de denizo
El denizo Publikigita antaŭ 48 semajnoj 1 tago – Anoncita antaŭ 47 semajnoj 5 tagoj
Etikedoj:
http://www.naturkuracado.info

Jen vi trovas enciklopedieton pri malsanoj (kaj foje ilia kuracado)

Legi »

NE, NE kaj NE !!!! Mi havas

bildo de rubulo

rubulo 47 semajnoj 4 tagoj 18 horoj 12 min ago

NE, NE kaj NE !!!!

Mi havas diabeton tipo 1, kaj mi ĵus tralegis kion ili diras pri diabeto. Verŝajne ili miksas ĉion kaj priskribas nur diabeton tipo 2. Leginte tion pri kio mi konas, mi ne povas malhelpi pensi, ke la cetero havas saman valoron...nenian.

Ne uzu tiun ĉi TTTejon por havigi al vi ideon pri iu ajn malsano.

Oni informiĝu antaŭ ol skribi pri malsanoj, damne !!!

Ĉio tio estas fikcia KAJ DANĜERA! Jen

bildo de rdmiller3

rdmiller3 47 semajnoj 4 tagoj 10 horoj 12 min ago

Ĉio tio estas fikcia KAJ DANĜERA!

Jen tiu konsilaĵo pri astmo kaj alergioj! Estu ekstere? Spiru "puran" naturan aeron? Ĉu tiuj pretendantoj iam aŭdis pri POLENO?!?

IDIOTAĴOJ.

jen kion li respondis al mia (ni

bildo de rubulo

rubulo 47 semajnoj 3 tagoj 11 horoj 56 min ago

jen kion li respondis al mia (ni diru... iom nervozeca) mesaĝo.

"Estimata sinjoro,

la naturo dotis vin per cerbo, kies uzo estus taŭga antaŭ senscia
kaj insulta kritikaĉo. La tekston skribis argentina doktoro Scolnik,
kiu havis pli ol 50 jarojn da sperto.

Salutas Harald Schicke"

OK... Li kolerigegis min nun. Li volas batali...

Ĉu ne estas butono ie en klaku por eksplodigi TTTejon ? :)

Releginte cxion kion li asertas

bildo de rubulo

rubulo 47 semajnoj 3 tagoj 8 horoj 28 min ago

Releginte ĉion kion li asertas pri diabeto mi sentas min
devigata rediri...

Mi ne scias pri aliaj malsanoj kiun li priskribas (mi nur
povas diveni, ke temas pri samaj stultaĵoj).

Lia priskribo de diabeto kaj ties "kuracmanieroj" estas tute
nekompletaj, kaj kelkaj asertaĵoj estas malveraj.

Se iu, kiu havas diabeton je tipo 1 sekvas kion li diras,
ŝli riskas multe por sia estonteco. Tiuj asertoj estas TRE
DANĜERAJ, la lasta paragrafo pri insulino estas tute
stultaĵaro. Insulino estas hormono necesa por regulado de
la glucidoj, ĝi estas ĉe normalaj homoj produktita de la
pankreato. Se pankreato ĉesas produkti oni DEVAS mem
provizi al la korpo insulinon.

Kompreneble tio ne estas facila kaj oni riskas se oni
injekcias tro aŭ ne sufiĉe. Temas pri kono de sia propra
korpo kaj de tio kion oni manĝas, kompreneble relative sana
vivo helpas. Korpa hormona regulado estas io mirinde
komplika kaj estas tre malfacile imiti.

Ĉiuj homoj estas liberaj decidi ĉu ili flegos sin aŭ ne
(diabeto ne kuraceblas), sed mi ne povas lasi homon aserti
ke ne bezonatas. Li estas TRE DANĜERA.

Insulino ne nur malpliigas kvanton de glucido en sango, ĝi
estas ŝlosilo kiu permesas al viaj muskoloj uzi sukeron
kiel benzinon. Se iu diabetulo je tipo 1 ĉesas uzi
insulinon kaj manĝas la malmultan kvanton da sukero
permesatan de tiu fiulo, muskoloj liaj amase brulos
grasaĵon por plufunkcii. Tio produktas acetonon, venenon.
Kutime diabetuloj je tipo 1 ekscias, ke ili estas malsanaj
kiam ili vekiĝas en hospitalo post acetona komato.

Damne, natura kuracado neniam rekreskigis fortranĉitan
piedon.

Nek bonas al cerbo verŝajne.

Li respondis same, ĉiu-vorte,

bildo de rdmiller3

rdmiller3 47 semajnoj 3 tagoj 3 horoj 21 min ago

Li respondis same, ĉiu-vorte, al mi.

Spertulo ne garantias verecon.