Ideal Nol temas pri planlingvo kreita en Moskvo de la kataluno Enric Cabrejas. Mi trarigardis la kreaĵon kaj trovis ĝin en la antipodo de nia esperanto, kaj pro la celo kaj pro la lingvo mem. Juĝu mem. Mi ŝatus legi ĉies opiniojn.
Legi »|
El farri Publikigita antaŭ 1 jaro 4 semajnoj – Anoncita antaŭ 1 jaro 4 semajnoj
Etikedoj: |
Ideal Nol temas pri planlingvo kreita en Moskvo de la kataluno Enric Cabrejas. Mi trarigardis la kreaĵon kaj trovis ĝin en la antipodo de nia esperanto, kaj pro la celo kaj pro la lingvo mem. Juĝu mem. Mi ŝatus legi ĉies opiniojn.
Legi »
Laux unua rigardo ,gxi aperas hispana
ombresaco 1 jaro 4 semajnoj 6 tagoj 14 horoj ago
Laŭ unua rigardo ,ĝi aperas hispana (aŭ eble aliaj latinidaj lingvoj) simpligita. La afero ke ĝi havas genrojn (http://eo.wikipedia.org/wiki/Genro_%28gramatiko%29) estas tute diskutinda (ĉefe por desegnita lingvo).
Aperas interesa linio en la kurso: "kopirajto de Enric Cabrejas", do, kiel oni pligrandigas la vortaron?, eble povos okazi samkiel volapuko.
Ĝi povus sukceseti en hispanaj (aŭ aliaj latinidaj etosoj), sed almenaŭ en la angla, ŝajnas al mi tro malfacila, pro ĝia vortaro.
ombresaco 1 jaro 4 semajnoj 6 tagoj 14 horoj ago
Jen ligilo pri ĝi ĉe meneame.net
http://meneame.net/story/ideal-nol-lengua-encuentro-entre-jovenes-mundo-...
Lingvo estas ekvilibropunkto inter: [...]
ombresaco 1 jaro 4 semajnoj 6 tagoj 13 horoj ago
Lingvo estas ekvilibropunkto inter:
-facileco paroli (kaj por esperuloj kaj novaj parolantoj)
-facileco kompreni (kaj por esperuloj kaj novaj parolantoj)
-ekzakteco
-severeco-longeco
Ekzemple
-la hispana estas tre malfacile por paroli, tre longa, sufiĉe facile kompreni, kaj ne tro severa
-la angla estas sufiĉe facile por paroli, tre mallonga, malfacileta kompreni kaj sufiĉe severa
-esperatno estas sufiĉe facile por paroli, mallonga, facila kompreni (por spertuloj) kaj ne tro severa
"Nul" havas aliaj ekvibrpunkto ĉar ĝi celas (adekvate aŭ ne) malsamon.
ombresaco 1 jaro 4 semajnoj 6 tagoj 13 horoj ago
Kiel kuriozaĵo, serĉu:
http://www.google.es/search?hl=es&client=firefox-a&rls=org.mozilla%3Aes-...
Ankaŭ 2 hispanoj kreis EUROPAIO.
dipcas 1 jaro 4 semajnoj 6 tagoj 3 horoj ago
Ankaŭ 2 hispanoj kreis EUROPAIO. Jen la gramatiko:
http://dnghu.org/es/gramatica/europaio_gramatica.pdf
Mi ĵus legis tiun ligilon (aperas
ombresaco 1 jaro 4 semajnoj 6 tagoj 2 horoj ago
Mi ĵus legis tiun ligilon (aperas en la hispana, mi supozas ke ekzstas ankaŭ en aliaj lingvoj), kaj malgraŭ sia titolo, ne parolas pri la gramatiko de la lingvo, sed nur pri la historio de la serĉado de la "Hindoeŭropa" lingvo, kaj de la eŭropaio.
Persone, pri tiu projekto, mi ne
ombresaco 1 jaro 4 semajnoj 6 tagoj 1 horo ago
Persone, pri tiu projekto, mi ne kuraĝas antaŭvidi ĝian (eblan) sukceson, ĉar havas advantaĝojn respekte esperanto:
-La propagando. Farri volos mortigi min, sed ne havas stigmaton de "kontraŭsistemo", tio favoras la opinion de la respondeculoj pri sia oficialigo.
-Estas malfacila (laŭ filmetoj kiun mi vidis ĉe youtube pri ĝi). Tio ne demetas potencon al la elito de tradukistoj, kaj estos multekoste lerni ĝin.
-La kreintoj insistas pri sia malartefariteco (tio ne signifas ke ĝi ne estas iom artefarita).
-Ankaŭ ne havas la stigmato de esti fiaskita.
Jes, mi scias ke mi estas pesimisto.
Aliflanke, pro la samaj kialoj, mi pensas ke ĝi neniam havos komunumon de parolantoj kiel esperanto.
Ĉiel, ni vidos...
Mi volu mortigi vin aŭ ne, neniu
farri 1 jaro 4 semajnoj 6 tagoj 52 min ago
Mi volu mortigi vin aŭ ne, neniu forprenos la promesitan t-ĉemizon ;-)
Laŭ mi tiu ĉi novaĵo evindentigas
joan 1 jaro 4 semajnoj 6 tagoj 30 min ago
Laŭ mi tiu ĉi novaĵo evindentigas ke:
1. La esperantistoj ne aktivas, kaj kreas 'ghetto'-ojn.
2. Neniu konas, aŭdas aŭ scias pri nia movado.
3. La dezegnistoj de tiu projekto estas BONEGAJ. Esperantaj paĝaroj ankaŭ devus esti allogaj, belaj, bonaj... do, dezajnistoj esperantistaj laboru plu!!!!!!
4. Se inter ĉiuj tiuj novaj lingvoj (Toki Pona, Nol, Ido, Europaio...) nun unu lingvisto kreas novan lingvon kaj sukzesas... esperanto malaperos.
KONKLUDO: esperantistoj ne multe laboras, ili atendas la 'finan venkon' kaj la fina venko ne ekzistos neniam se ni ne estas bone organizitaj internacie.
1. La esperantistoj ne aktivas,
ombresaco 1 jaro 4 semajnoj 6 tagoj 7 min ago
1. La esperantistoj ne aktivas, kaj kreas 'ghetto'-ojn. Ĝi estas via opinio, mi plimalpli kunsentas.
2. Neniu konas, aŭdas aŭ scias pri nia movado. Tute prave, kaj kiam ĝi okazas, (preskaŭ) ĉiam oni parolas malveraĵojn (volinte aŭ ne).
3. La dezegnistoj de tiu projekto estas BONEGAJ. Esperantaj paĝaroj ankaŭ devus esti allogaj, belaj, bonaj... do, dezajnistoj esperantistaj laboru plu!!!!!!
Ne ĉiam, sed ekzistas sufiĉaj retejoj sufiĉe bonaspektaj, mi pensas. Sed estas vere ke ekzistas esperantaj retejoj malbelegaj.
4. Se inter ĉiuj tiuj novaj lingvoj (Toki Pona, Nol, Ido, Europaio...) nun unu lingvisto kreas novan lingvon kaj sukzesas... esperanto malaperos.
Mi ĉiam pensis ke esperanto estas nur ponta lingvo, kaj ke esperantistoj estas sufiĉe malsektemaj por voĉdoni alian lingvon se ĝi montrus pli bona ol esperanto, do, tio ne estas problemo, ĉu ne?
Estu trankvilaj karaj. La lingvo
farri 1 jaro 4 semajnoj 5 tagoj 16 horoj ago
Estu trankvilaj karaj. La lingvo kreita de Zamenhof estas bone kreita, ĝi estas, fakte, majstra verko kiu post 120 jaroj daŭre havas parolantojn kaj evoluas.
Ĉiu aliaj elpensaĵoj, ĝis nun, tute ne atingis la plenan kapablecon de Esperanto.
Se iam ekzistos lingvo pli bona kaj utila, eĉ mi mem aliĝos al tiu rondo, ĉar por mi Esperanto ne estas la celo sed la ilo. Sed vidinte la ĝisnunaj elpensaĵoj, mi dubas ke ĝi ekzistos.
Laux mi, la esperantistoj ne cxiam
kasia.idziaszczyk 1 jaro 4 semajnoj 3 tagoj 6 horoj ago
Laŭ mi, la esperantistoj ne ĉiam devus oferi sian programandon dirante: lernu esperanto, ĉar... Eĉ ni devas sciigi ilin pri kio esperanto estas. Se la homoj ĝin ne parolas, estas ĉar tute ne interesiĝas pri pliaj aferoj ol oferas al ili amaskomunikiloj kaj ilia kutima ĉiutaga vivo. La ĉefaj kialoj estas la senscio kaj la pigremo - al ĝisnunaj junuloj tute ne gravas plenigi iliajn cerbojn kun novajn ideojn. Esperantistoj bone disvastigas la lingvon kaj la esperantan kulturon, sed la homoj devas meti ilian privatan intereson. Se neniu konas aŭ scias e-movadon, ne estas la kulpo de esperantistoj, sed de tiu ''neniu'' kiu faras nenion por riĉigi ŝian/lian vivon.
Mi apartenas al la liberfonta GNUa
joan 1 jaro 4 semajnoj 3 tagoj 6 horoj ago
Mi apartenas al la liberfonta GNUa movado, mi partoprenis en pluraj debatoj, renkontiĝoj en la Universitato, diversaj Hackmeetings internaciaj en Italio kaj Hispana Ŝtato, mi programis diversajn modulojn por Drupalo, mi administras la Hispana kaj Esperanta projekto de drupalo, mi oferis libere kelkajn programojn por la GNUa komunumo, ktp... kaj dum mia mallonga sperto, videblas ke la GNUa mondo ege similas al esperanta mondo sed la GNUa movado evoluis kaj lernis organizi bone... tamen, la e-movado ne.
Laŭ mi, la komputilistoj, dezajnistoj, programistoj kaj ĵurnalistoj pro la GNUa movado energie laboris kaj laboris. Pro tio nun ni havas liberan softvaron en Google, Universitatoj, YouTube, Registraroj, telefonoj, ktp, ktp, ktp... kaj tio iras iom post iom pli forte: ekzemploj kiel Ubuntu, la google telefono, ktp... montras ke la GNUa movado ESTRAS la mondon.
Esperanto... esperanto? kio estas tio? ĉu tio ne estis unu lingvo kiu ne sukzesis?
Kiu havas la kulpon de ke la normala homo de la strato tiel pensas? Ĉu de Superman? Ĉu de Chuck Norris? Ĉu de la spaget-monstro? Ĉu de Jesulín de Ubrique?
Ne, la tuta kulpo de la ghetto, malbona organizado, ne evoluo de la ideo, kaj la malmulteco da membroj en TEJO, UEA, Pasporta Servo (ankaŭ en Klaku) estas nur de la esperantistoj.
Kompreneble, estas esperantistoj kaj esperantistoj.
Sed vidi en alia direkto por ne jesi tion ĉi, estas mensogi al ni mem.
La esperantistoj ne tro aktivas. Ili kredas ke ili estas la centro de la mondo. Ili kredas ke estas 2 milionoj da esperantistoj en la mondo. Ili kredas ke baldaŭ, la Eŭropa Komisio aprobos la ideon de la fina venko.
bone, tiu ĉi estis nur mia opinio :- )
ek' al Klak'
Kara Joan, Ĉu via aserto, ke
sam 1 jaro 4 semajnoj 3 tagoj 1 horo ago
Kara Joan,
Ĉu via aserto, ke "la GNUa movado estras la mondo" ne estas tiel sektisma kiel la sinteno de kelkaj esperantistoj, kiujn vi kritikas? Mi preskaŭ certas, ke la mondestroj estas iom aliaj uloj (kvankam mi ĵuras, ke ilin mi ne persone konas).
En ordo, ke povas temi pri ridinda troigo, sed ĝi ŝajnas al mi trafa por la diskuto. Fervorulo pri iu temo emas kredi, ke sia grupeto estas mirinda, potenca, grandega, mondoskua ktp... Sed ofte tio ŝajnas tute stranga, eĉ ridinda por fremdulo, kiu aŭtomate emas taksi la grupeton sekto, frenezularo aŭ maksismume bonintencaj kompatinduloj.
Entute verŝajne la afero sidas, kiel kutime, meze. Nek ĉiuj esperantistoj (aŭ GNU-movadanoj) estas revuloj aŭ frenezuloj aŭ laboremeguloj aŭ nenifarantoj aŭ altaj aŭ malaltaj. Esperantujo estas malgranda anaro kun homoj laboregantaj kaj homoj nenifarantaj: kiel ĉie en la mondo. Kaj tio iagrade eĉ bonas: se ĉiuj estus laboregemuloj ni verŝajne ne havus movadon, sed sekton.
ek' al la labor' kaj malpli da bla-bla' ;-)
PS
De dek jaroj mi programas en Perlo kaj uzas liberan programaron, sed neniam donis iun ajn program-linion al la liber-programara komunumo. Jen, je ekstremista vidpunkto, mi estas tipa parazito en tiu movado. Sed tiaj parazitoj (ankaŭ simile parazitaj esperanto-uzantoj) kunkreas komunumon kaj per ilia simpla uzado kreskigas la aferon.
Kara Sam, mi nur respondas al vi
joan 1 jaro 4 semajnoj 2 tagoj 6 horoj ago
Kara Sam, mi nur respondas al vi rilate al la libera softvaro, ĉu bone? :-)
Se la homoj ne scias ke ilia Firefox, Emule, router FON, telefono NOKIA, plej kutima serĉilo nomata Google, ilia kutima videopaĝo nomata YouTube, ktp... uzas liberan softvaron estas ilia senscio, tamen, mi ripetas: en la nuntempa interreto kaj programado, la libera softvaro estas la plej rapida, bona, sekura kaj perfekta ilo por evoluigi programojn kaj projektojn.
Java, Pitono, PHP kaj Ruby on Rails estas la plej uzataj lingvoj hodiaŭ (ne estas mia teorio, vi simple rigardu la statistikojn en SourceForge aŭ Freshmeat).
Miksi esperanton kaj komputilsoftvaron estas frenezaĵo, mi scias, tamen la GNUa movado faris tion kion la esperantistoj ĉiam volis: disvastigi la ideon tra la nacioj en ĉiuj lingvoj por plibonigi la konon kaj komunikadon de la homaro.
ĉu ne?
Ĉu iu ajn reale uzas ĉi tiun
rdmiller3 1 jaro 3 semajnoj 6 tagoj 8 horoj ago
Ĉu iu ajn reale uzas ĉi tiun lingvon?
Persone, mi ne tro sxatas tiun
ombresaco 1 jaro 3 semajnoj 5 tagoj 15 horoj ago
Persone, mi ne tro ŝatas tiun lingvon (vere mi nur rigardis rapide la regulojn, do eble mi povus ŝanĝi mian opinion se mi pludaŭros, kaj nun mi ne emas).
Sed, tio povus esti dirita dum la komenco de esperanto, mi pensas.