11

Filmeto pri la kataluna modernismo subtitolita en esperanto

http://www.dotsub.com

Jen filmeto pri la kataluna modernisma stilo, subtitolita en esperanto. Modernismo (konata en aliaj landoj kiel "nova arto", "juna stilo" aux "florstilo") estas arta movado disvolviĝinta ĉ. 1900, kiu ĉefe tuŝis arkitekturon (sed ankaŭ pentrarton kaj literaturon), kaj en kiu la t.n. minoraj artoj (skulptado, vitral-arto, ceramiko, forĝado) akiris gravegan rolon. Tio ĉi aparte videblas en la kataluna varianto de tiu stilo, kies plej konata elstarulo estas la arkitekto Antoni Gaudí, dum ĉiuj ok Mondaj Kulturheredaĵoj de Unesko ekzistantaj en Barcelono estas modernismaj (el la arkitektoj Gaudí, Puig i Cadafalch kaj Domènech i Montaner).

Legi »
Sendita de sam Publikigita antaŭ 29 semajnoj 5 tagoj – Anoncita antaŭ 29 semajnoj 3 tagoj
Kategorio: kulturo   Etikedoj:

Lastaj komentoj

Ligiloj