Correllengua (kurado pro la lingvo) temas pri kampanjo organizata ĉiun jaron cele al vekigo de lingva konscio kaj al postulo de lingvaj rajtoj rilate al la kataluna. Kulturaj sociaj asocioj el Katalunio, Valencilando kaj Majorko organizas la kuradon laŭlonge de la tuta kataluna lingvio. En Correllengua okazas diversaj aranĝoj festaj, pedagogiaj kaj depostulaj. La plej simbola afero estas la flamo kiun oni, per torĉo, portas de loko al loko.
Hieraŭ la flamo venis en mian kvartalon kaj ni ĝuis feston. La ĉi-jaraj gastoj en Correllengua de mia kvartalo estis la keĉuoj, la punĵaboj kaj la amaziĥtoj.
Laŭ la lastaj enketoj, oni kalkulis 198 lingvojn parolataj en Barcelono. Granda kvanto el novaj katalunoj kiuj decidas lerni la katalunan kaj uzi ĝin kiel interkomunikadan lingvon, estas parolantoj de minorigitaj lingvoj.
Legi »



Lastaj komentoj
30 min 6 sec antaŭe
40 min 18 sec antaŭe
50 min 37 sec antaŭe
16 horoj 17 min antaŭe
17 horoj 33 min antaŭe
19 horoj 53 min antaŭe
1 tago 7 horoj antaŭe
1 tago 8 horoj antaŭe
2 tagoj 11 horoj antaŭe
2 tagoj 13 horoj antaŭe