12

Correllengua: popola kampanjo por la kataluna lingvo, kaj por lingva diverseco

bildo de farri
El farri Publikigita antaŭ 1 jaro 6 semajnoj – Anoncita antaŭ 1 jaro 6 semajnoj
Etikedoj:
http://www.ipernity.com

Correllengua (kurado pro la lingvo) temas pri kampanjo organizata ĉiun jaron cele al vekigo de lingva konscio kaj al postulo de lingvaj rajtoj rilate al la kataluna. Kulturaj sociaj asocioj el Katalunio, Valencilando kaj Majorko organizas la kuradon laŭlonge de la tuta kataluna lingvio. En Correllengua okazas diversaj aranĝoj festaj, pedagogiaj kaj depostulaj. La plej simbola afero estas la flamo kiun oni, per torĉo, portas de loko al loko.

Hieraŭ la flamo venis en mian kvartalon kaj ni ĝuis feston. La ĉi-jaraj gastoj en Correllengua de mia kvartalo estis la keĉuoj, la punĵaboj kaj la amaziĥtoj.

Laŭ la lastaj enketoj, oni kalkulis 198 lingvojn parolataj en Barcelono. Granda kvanto el novaj katalunoj kiuj decidas lerni la katalunan kaj uzi ĝin kiel interkomunikadan lingvon, estas parolantoj de minorigitaj lingvoj.

Legi »

dankegon Farri pro tiu bona eldono

bildo de joan

joan 1 jaro 6 semajnoj 2 tagoj 3 horoj ago

dankegon Farri pro tiu bona eldono kaj diskonigo de la kataluna societo. Vi surprizigas min, kiel ĉiam! bonega eldono!

Alia afero kara, vi havas du blogojn, ĉu ne? aŭ de nun vi jam ne uzos la servojn de Nireblog? Laŭ mi pli bone Nireblog ĉar havas la 'K', ĉu ne? hehe :-)

Mi persone ne multe kontentas kun ipernity pro tio ke ne temas pri esperanta projekto kaj en multaj retejoj oni parolis pri ĝi (kaj tio estas spamo laŭ mi) kaj ĝi ne helpas la disvastigon de esperanto aŭ esperantajn projektojn kiel Libera Folio, Klaku, Monda Kalendaro, Amikumu, Eklaboru, Lernu, Gazetejo, Radio Arkivo, ktp...

Kion vi opinias, karaj? ĉu ni devas partopreni kun ĉiuj aŭ kunlabori kun la projektoj kiuj, samtempe, helpas al ni?

amike kaj esperante!
La unueco estas la forto.

Por mi, havi la blogon en ipernity

bildo de farri

farri 1 jaro 6 semajnoj 2 tagoj 2 horoj ago

Por mi, havi la blogon en ipernity estas multe pli praktike ol en Nireblog, kvankam dum kelka tempo mi klopodos uzi ambaŭ. Nia kara amiko Paul Peeraerts, laboras por ke la ne-esperantista skipo de ipernity aldonu K-n al ipernity, kaj mi pensas ke ju pli da vizitoj al ipernity venos el Klaku, despli konvikos ilin.

Cxu "pro" lingva diverseco? Interese,

bildo de sam

sam 1 jaro 6 semajnoj 17 horoj 21 sec ago

Ĉu "pro" lingva diverseco? Interese, ke ĝi kurigas! ;-)

Plej versxajne la kresko de esperanto

bildo de sam

sam 1 jaro 6 semajnoj 16 horoj 52 min ago

Plej verŝajne la kresko de esperanto venos pli el enkonduko de esperanto en neesperantajn projektojn ol el la kreado de aparta mondo (aŭ civito) por ĝi. Do bonege, ke ekzistas esperanto en ipernity aŭ guglo aŭ vikipedio aŭ indymedia: tio multe pli taŭgas ol tio, ke oni mem ĉion kreu. (Alia afero estas, ke en grandaj medioj esperanto -kaj aliaj etaj lingvokomunumoj- estas guteto, kaj tiam foje indas krei specialajn rimedojn por la koncerna kultura/lingva/x-a komunumo, kiel okazas en klaku)

Notu, ke mi ne diras, ke nepre esperanto devas kreski, sed ke mi respondas al via demando pri "disvastigo de esperanto".

titolo korektita. Fakte ne estas

bildo de farri

farri 1 jaro 6 semajnoj 13 horoj 46 min ago

titolo korektita. Fakte ne estas "pro" lingva diverseco sed "pro" lingva imperiismo ;-)