Morgaŭ ĉe ni, oni adiaŭos la jaron 2007 kaj ĵus noktomeze, ni manĝos 12 vinberojn samtempe dum la son-horloĝoj sonos dekdufoje, la ago alportos bonan ŝancon. Se oni eliras festi la nokton kaj vestas ruĝan subvestaĵon, krom bona ŝanco oni atingos, laŭ la popola superstiĉo, bonan sekson dum la jaro.
Multaj novaj katalunoj, tamen, celebros la novan jaron iom pli poste. Tial islamanoj ricevos la jaron 1429 iom pli poste, la unuan de muħarːam. Printempe ĉinoj ricevos la jaron de la rato, kaj hindanoj ricevos la jaron 5110. Certe multaj aliaj katalunoj uzos ankaŭ aliajn jarkalkulojn.
Ĉiukaze, mi certas, ke ĉiuj ni kunfestos morgaŭ vespere ĝis postmorgaŭ matene. Laŭ la tradicio, oni ankaŭ bondeziras unuj la aliajn. Tial mi deziras al vi ĉiuj sanon, ŝtonpezan monujon, ĉielofaligajn fikojn, amon, la benon de Dio, liberecanan komunismon kaj ĉiam sufiĉe por trinki.
Per viaj komentoj, mi ŝatus kolekti bondezirojn tiajn-ĉi.
Legi »



se punkismo mortis, tiam mi estas
farri 36 semajnoj 2 horoj 9 min 11 sec ago
se punkismo mortis, tiam mi estas ĝia venĝo ;-)
Mi ankaŭ deziras la plej bonan
joan 36 semajnoj 3 horoj 26 min 15 sec ago
Mi ankaŭ deziras la plej bonan jaron por vi, kara!
sensuka respondo al mia bondeziro:
farri 36 semajnoj 3 horoj 18 min 1 sek ago
sensuka respondo al mia bondeziro: "sanon, ŝtonpezan monujon, ĉielofaligajn fikojn, amon, la benon de Dio, liberecanan komunismon kaj ĉiam sufiĉe por trinki."
Mi deziras al vi leopardajn tangaojn,
misterfit 36 semajnoj 3 horoj 11 min 45 sec ago
Mi deziras al vi leopardajn tangaojn, vipajn fikojn, konstantan satigitan malsaton, superheroecan superpovon, trinkejojn ĉie kie vi troviĝos, sanon, monon, amuzon, la benon de Budho kaj Nirvanon post forpaso.
Feliĉan 2008 kaj la Fina Venko
omabutner 36 semajnoj 2 horoj 29 min 35 sec ago
Feliĉan 2008 kaj la Fina Venko venu rapide!!!
Same por vi ĉiuj, feliĉan 2008
dipcas 36 semajnoj 2 horoj 26 min 9 sec ago
Same por vi ĉiuj, feliĉan 2008 kaj vivu la Punka vivstilo!!!!