11

Bondeziroj

http://www.ipernity.com

Morgaŭ ĉe ni, oni adiaŭos la jaron 2007 kaj ĵus noktomeze, ni manĝos 12 vinberojn samtempe dum la son-horloĝoj sonos dekdufoje, la ago alportos bonan ŝancon. Se oni eliras festi la nokton kaj vestas ruĝan subvestaĵon, krom bona ŝanco oni atingos, laŭ la popola superstiĉo, bonan sekson dum la jaro.

Multaj novaj katalunoj, tamen, celebros la novan jaron iom pli poste. Tial islamanoj ricevos la jaron 1429 iom pli poste, la unuan de muħarːam. Printempe ĉinoj ricevos la jaron de la rato, kaj hindanoj ricevos la jaron 5110. Certe multaj aliaj katalunoj uzos ankaŭ aliajn jarkalkulojn.

Ĉiukaze, mi certas, ke ĉiuj ni kunfestos morgaŭ vespere ĝis postmorgaŭ matene. Laŭ la tradicio, oni ankaŭ bondeziras unuj la aliajn. Tial mi deziras al vi ĉiuj sanon, ŝtonpezan monujon, ĉielofaligajn fikojn, amon, la benon de Dio, liberecanan komunismon kaj ĉiam sufiĉe por trinki.

Per viaj komentoj, mi ŝatus kolekti bondezirojn tiajn-ĉi.

Legi »
bildo de farri
El farri Publikigita antaŭ 29 semajnoj 3 horoj – Anoncita antaŭ 28 semajnoj 5 tagoj
Etikedoj:

se punkismo mortis, tiam mi estas

bildo de farri

farri 29 semajnoj 2 horoj 35 min 1 sek ago

se punkismo mortis, tiam mi estas gxia vengxo ;-)

Mi ankaŭ deziras la plej bonan

bildo de joan

joan 29 semajnoj 3 horoj 52 min 5 sec ago

Mi ankaŭ deziras la plej bonan jaron por vi, kara!

sensuka respondo al mia bondeziro:

bildo de farri

farri 29 semajnoj 3 horoj 43 min 51 sec ago

sensuka respondo al mia bondeziro: "sanon, ŝtonpezan monujon, ĉielofaligajn fikojn, amon, la benon de Dio, liberecanan komunismon kaj ĉiam sufiĉe por trinki."

Mi deziras al vi leopardajn tangaojn,

bildo de misterfit

misterfit 29 semajnoj 3 horoj 37 min 35 sec ago

Mi deziras al vi leopardajn tangaojn, vipajn fikojn, konstantan satigitan malsaton, superheroecan superpovon, trinkejojn ĉie kie vi troviĝos, sanon, monon, amuzon, la benon de Budho kaj Nirvanon post forpaso.

Feliĉan 2008 kaj la Fina Venko

bildo de omabutner

omabutner 29 semajnoj 2 horoj 55 min 25 sec ago

Feliĉan 2008 kaj la Fina Venko venu rapide!!!

Same por vi ĉiuj, feliĉan 2008

bildo de dipcas

dipcas 29 semajnoj 2 horoj 51 min 59 sec ago

Same por vi ĉiuj, feliĉan 2008 kaj vivu la Punka vivstilo!!!!