13

Tiel cxi funkcias la biskvitoj en fajrfokso. (foto)

http://photo.pileofphotos.com

La bokvitoj (angle cookies) en fajrforkso. Tre frika humorajxa bildo.

Unu demandon: Kiel estas la plej ofta maniero por nomigi la retumilon?
-fajrfokso
-fajrovulpo
-firefokso

Legi »
bildo de ombresaco
Sendita de ombresaco Publikigita antaŭ 47 semajnoj 2 tagoj – Anoncita antaŭ 47 semajnoj 1 tago
Kategorio: humuro   Etikedoj:

mi diras "fajrvulpo"

bildo de paulogeyer

paulogeyer 47 semajnoj 1 tago 18 horoj 36 min ago

mi diras "fajrvulpo"

Mi uzas "Fajrvulpo"

bildo de fajro

fajro 47 semajnoj 1 tago 18 horoj 23 min ago

Mi uzas "Fajrvulpo"

Ankaŭ mi kutime diras Fajrvulpo. Kaj...

gufulo 47 semajnoj 1 tago 12 horoj 49 min ago

Ankaŭ mi kutime diras Fajrvulpo.

Kaj... mmm, sendube Fajrvulpo havas la plej bongustajn kuketojn :P

Mi uzas "fajrovulpo"-n, gxi pli

bildo de denizo

denizo 47 semajnoj 1 tago 12 horoj 9 min ago

Mi uzas "fajrovulpo"-n, gxi pli facile eldireblas laux mia busxo.
Mi konsentas pri la termino "kuketo", vidu ankaux http://www.komputeko.net/?vorto=cookie

Kiun signfas la vorto "frika".

bildo de formiko

formiko 47 semajnoj 1 tago 7 horoj 39 min ago

Kiun signfas la vorto "frika". Mi eĉ serĉis mian Idan vortaron, kaj ĝi ne ekzistas.
Tamen la oficia nomo por la besto "Firefox" estas "Malgranda pando"

Ne gravu. Mi deduktis ke "frika"

bildo de formiko

formiko 47 semajnoj 1 tago 7 horoj 18 min ago

Ne gravu. Mi deduktis ke "frika" signifas "freaky" angle. Pli bona vorto estus "stranga" mi kredas.

Mi uzas Fajrovulpon. Krome, ĝi

Likso 47 semajnoj 1 tago 1 horo 58 min ago

Mi uzas Fajrovulpon. Krome, ĝi estas ankaŭ kortuŝa :)

Kial simple ne uzi "firefox"??

bildo de vinz

vinz 47 semajnoj 15 horoj 33 min ago

Kial simple ne uzi "firefox"??

Firefox estas angla vorto, ne esperanta.

Likso 47 semajnoj 14 horoj 12 min 52 sec ago

Firefox estas angla vorto, ne esperanta. Ne cxiuj scipovas prononci gxin facile, kaj aldoni la -n por la akuzativo ne eblas. Krome, la ikso ne ekzistas en esperanto. Gxi estas uzata nur por la cxapelitajn literojn; se ni uzus la anglajn vortojn oni povus facile konfuzigxi. Cxu Linux estas Lo-i-no-u-ikso aux Lo-i-no-ux?

Ĉu vere vi pensas tion, Likso?

gufulo 47 semajnoj 9 horoj 55 min 14 sec ago

Ĉu vere vi pensas tion, Likso? Ĉu vi pensas ke estas iu kiu vidante "Linux" povus legi "Linŭ"?
Mi pensas, ke estas pli facile ke homoj konu (pli-mapli) iom pri la angla elparolo ol la Esperanta :(

Mi kunsentas kun vi. Pensu pri,

bildo de ombresaco

ombresaco 47 semajnoj 8 horoj 16 min 1 sek ago

Mi kunsentas kun vi. Pensu pri, ekzemple (Al-Kaida) (La Grekanoj faras same por grekigxi vortojn el aliaj lingvoj) esperantigxas tie, sed arabe estas "القاعدة" (Vikipedio). Se la "x" ne aperas en esperanta literaro, la esperatigajxoj ankaux ne devus uzi gxin.

Sed traduki na firefox kiel la nomo de la besto ne sxajnas al mi tute tauga, nek adapti la prononcado, ankaux ne adapti la du kunajn vortojn. Pro tio mi demandis.

Tamen ne ĉiam, ombresaco. Vidu

gufulo 47 semajnoj 4 horoj 44 min 53 sec ago

Tamen ne ĉiam, ombresaco. Vidu ekz-e la retejon: http://www.stellarium.org/eo/
Se vi klakas sur la nomo de aliaj lingvoj (sube) vi konstatos, ke nur en Esperanto oni adaptis la registritajn markojn "Windows" kaj "Linux" (supre dekstre).
Tamen, mi ankaŭ legis adaptojn de tiuj markoj al aliajn lingvojn kaj, pro tio, mi ne precipe kontraŭas ĝian eventualan adapton en Esperanto. Ekz-e en la japana, oni kutime transskribas "Windows" kiel ウィンドウズ (Ujndouzu).

@gufulo: Nu, eble mia ekzemplo

Likso 46 semajnoj 6 tagoj 4 horoj 59 min ago

@gufulo: Nu, eble mia ekzemplo ne estis taŭga, sed ombresaco eble klarigis pli bone la fakton.

Sed oni povas ankaŭ aldoni ke ne esperantigante fremdajn vortojn oni malhavas la flekseblecon kaj potencon de esperanto, ekz:
1) Mi fajrovulpe ttt-foliumas.
2) Mi fajrovulpas
3) Mi uzas fajrovulpon, ĉar mi estas fajrovulpema.
4) Focko estas fajrovulpido.

Lastaj komentoj

Ligiloj