4

Svislando, bela bela landaro

bildo de dipcas
El dipcas Publikigita antaŭ 1 jaro 20 semajnoj
Etikedoj:
http://eo.wikipedia.org

Svislando aŭ Svisio estas lando en Centra Eŭropo, inter Ĵuraso kaj Alpoj. Germanio estas norde de Svislando, Italio estas sude, Francio estas okcidente, Aŭstrio kaj Liĥtenŝtejno oriente.

Legi »

Mmm, mi neniam vizitis tiun landon. Kion

bildo de gufulo

gufulo 1 jaro 20 semajnoj 5 tagoj 8 horoj ago

Mmm, mi neniam vizitis tiun landon.
Kion mi plej ŝatas de Svislando estas... ĝia flago :)
Kaj ankaŭ la fakto, ke diverslingvaj komunumoj povas kunvivi (preskaŭ) egalece; ĉu Hispanio aŭ Francio iam similos al ĝi?

Foje ni iel erare miras la lingvan

bildo de farri

farri 1 jaro 20 semajnoj 4 tagoj 2 horoj ago

Foje ni iel erare miras la lingvan politikon de Svislando, sed tie, ĉiuj lokaj lingvoj estas ege minorigitaj kaj malaperigontaj. La lokaj lingvoj de tiu alpa konfederacia ŝtato estas la arpitana, la svis-ĝermana, la padia (laŭ lombarda varianto) kaj la romanĉa. Nur la romanĉa estas oficiala lingvo, kaj fakte ĝi estas ade anstaŭigata de la germana. Parolantoj de la svis-ĝermana mem elektis diglosion, t.e. paroli unu lingvon kaj skribi alian. Parolantoj de arpitana neniam konsideris sian lingvon kiel lingvon sed kiel "patois" kaj la franca formanĝadas la arpitanan tuj malaperigonta. Same okazas al la parolantoj de la padia el Tiĉino, konsiderata kampara dialekto.

Mi vizitis Svislandon. Kelkaj rimarkoj

bildo de Eliott

Eliott 1 jaro 20 semajnoj 14 horoj 31 min ago

Mi vizitis Svislandon. Kelkaj rimarkoj estis negativaj (pri svisoj) do mi ne diros ilin. Cetere plej rimarkindaj:
1 la furoro pri flagoj: svisoj ŝajnas tre patrujamaj, kaj ili elmomontras ĉie flagojn ĉe siaj domoj: ĉu konfederacia, ĉu kantona, ĉu urba.
2 floroj: lignodomoj superŝutitas per floroj. Estas eksterordinara! Eĉ mi ja demandas min kiel ili trovas tempon por ĉion akvumi!
3 la lignodomoj mem: vastas, belegaj, artecaj, ornamitaj, jen malnovegaj, jen tute freŝaj aŭ konstruataj. Tio kreas vere "ALIAN" etoson.
pli tradiciaj domoj de ekzemple Bazelo ankaŭ estas belaj.

Kaj Svisio estas la lando de Jean Ziegler, la plej adminrinda homo de nuna Svisio (eĉ se la Svisaj gazetoj kaj mo-potencoj faris ĉio, kion ili povis por insulti kaj "detrui" lin, sed diratas "neniu profetas en la propra lando"!). Li naskiĝis en Thoune, urbo kie svarmas fontanoj!

Mi legis, ke fakte la svisoj uzas

bildo de Eliott

Eliott 1 jaro 20 semajnoj 14 horoj 30 min ago

Mi legis, ke fakte la svisoj uzas .... la anglan por interkompreni!

Jen titola rimarko: Kio fakte

bildo de denizo

denizo 1 jaro 19 semajnoj 18 horoj 52 min ago

Jen titola rimarko:
Kio fakte signifas "bela bela"?
Ĉu "belega"?
En la dana ni ankaŭ voĉdire uzas tiuj "smukt smukt land" (bela bela lando) sed eble tio evitindas esperante almenaŭ tekste.