Svislando aŭ Svisio estas lando en Centra Eŭropo, inter Ĵuraso kaj Alpoj. Germanio estas norde de Svislando, Italio estas sude, Francio estas okcidente, Aŭstrio kaj Liĥtenŝtejno oriente.
Legi »Svislando aŭ Svisio estas lando en Centra Eŭropo, inter Ĵuraso kaj Alpoj. Germanio estas norde de Svislando, Italio estas sude, Francio estas okcidente, Aŭstrio kaj Liĥtenŝtejno oriente.
Legi »
Mmm, mi neniam vizitis tiun landon. Kion
gufulo 1 jaro 14 semajnoj 2 tagoj 20 horoj ago
Mmm, mi neniam vizitis tiun landon.
Kion mi plej ŝatas de Svislando estas... ĝia flago :)
Kaj ankaŭ la fakto, ke diverslingvaj komunumoj povas kunvivi (preskaŭ) egalece; ĉu Hispanio aŭ Francio iam similos al ĝi?
Foje ni iel erare miras la lingvan
farri 1 jaro 14 semajnoj 1 tago 14 horoj ago
Foje ni iel erare miras la lingvan politikon de Svislando, sed tie, ĉiuj lokaj lingvoj estas ege minorigitaj kaj malaperigontaj. La lokaj lingvoj de tiu alpa konfederacia ŝtato estas la arpitana, la svis-ĝermana, la padia (laŭ lombarda varianto) kaj la romanĉa. Nur la romanĉa estas oficiala lingvo, kaj fakte ĝi estas ade anstaŭigata de la germana. Parolantoj de la svis-ĝermana mem elektis diglosion, t.e. paroli unu lingvon kaj skribi alian. Parolantoj de arpitana neniam konsideris sian lingvon kiel lingvon sed kiel "patois" kaj la franca formanĝadas la arpitanan tuj malaperigonta. Same okazas al la parolantoj de la padia el Tiĉino, konsiderata kampara dialekto.
Mi vizitis Svislandon. Kelkaj rimarkoj
Eliott 1 jaro 13 semajnoj 5 tagoj 2 horoj ago
Mi vizitis Svislandon. Kelkaj rimarkoj estis negativaj (pri svisoj) do mi ne diros ilin. Cetere plej rimarkindaj:
1 la furoro pri flagoj: svisoj ŝajnas tre patrujamaj, kaj ili elmomontras ĉie flagojn ĉe siaj domoj: ĉu konfederacia, ĉu kantona, ĉu urba.
2 floroj: lignodomoj superŝutitas per floroj. Estas eksterordinara! Eĉ mi ja demandas min kiel ili trovas tempon por ĉion akvumi!
3 la lignodomoj mem: vastas, belegaj, artecaj, ornamitaj, jen malnovegaj, jen tute freŝaj aŭ konstruataj. Tio kreas vere "ALIAN" etoson.
pli tradiciaj domoj de ekzemple Bazelo ankaŭ estas belaj.
Kaj Svisio estas la lando de Jean Ziegler, la plej adminrinda homo de nuna Svisio (eĉ se la Svisaj gazetoj kaj mo-potencoj faris ĉio, kion ili povis por insulti kaj "detrui" lin, sed diratas "neniu profetas en la propra lando"!). Li naskiĝis en Thoune, urbo kie svarmas fontanoj!
Mi legis, ke fakte la svisoj uzas
Eliott 1 jaro 13 semajnoj 5 tagoj 2 horoj ago
Mi legis, ke fakte la svisoj uzas .... la anglan por interkompreni!
Jen titola rimarko: Kio fakte
denizo 1 jaro 12 semajnoj 5 tagoj 7 horoj ago
Jen titola rimarko:
Kio fakte signifas "bela bela"?
Ĉu "belega"?
En la dana ni ankaŭ voĉdire uzas tiuj "smukt smukt land" (bela bela lando) sed eble tio evitindas esperante almenaŭ tekste.