Osmo Buller, la ĝenerala direktoro de UEA, vizitis Kubon de la 2-a ĝis la 9-a de februaro laŭ invito de Kuba Esperanto-Asocio. La celo de lia vizito estis esplori la kondiĉojn por okazigi la Universalan Kongreson de Esperanto en Havano en la jaro 2010. Kun subteno de ŝtataj, urbaj kaj turismaj aŭtoritatoj KEA invitas la esperantistan mondrenkontiĝon al Kubo jam por la dua fojo. Unuafoje la UK okazis en la kuba ĉefurbo en julio 1990.
Legi »





UK 2010
LukiZ 6 semajnoj 4 tagoj 11 horoj 3 min ago
Temas ne pri UK 2008, sed pri 2010...
LukiZ
Dankon por viaj informoj
joan 6 semajnoj 4 tagoj 10 horoj 49 min ago
Mi ankaux dubis pri tiu novajxo :-)