17

Volapuko jam superas Esperanton en Vikipedio - Libera Folio

bildo de boriso
El boriso Publikigita antaŭ 1 jaro 4 semajnoj – Anoncita antaŭ 1 jaro 4 semajnoj
Etikedoj:
http://liberafolio.org

Volapuko enhavas pli da artikoloj ol Esperanto ĉe Vikipedio (kompreneble plej multo el ili estas ĝermoj). Ĉu tio instigos esperantistojn pli vigle labori por vikipedio... aŭ male ?

Legi »

Mi estis sendonte la saman novaĵon,

bildo de ombresaco

ombresaco 1 jaro 4 semajnoj 2 tagoj 23 horoj ago

Mi estis sendonte la saman novaĵon, sed vi antaŭigis min. Vere ĝi estas interesega artikolo.

Mi ankoraŭ ne havas certan opinion pri la boneco aŭ malboneco de la personaj ĝermoj (eĉ de la robotaj). Sed, ĉi tiu kaze mi opinias ke estas tro, kaj, ĉefe mi samopinias kun la ideo de la artikolo.

Simple, tute sensencas krei enciklopedion

bildo de pep

pep 1 jaro 4 semajnoj 2 tagoj 10 horoj ago

Simple, tute sensencas krei enciklopedion kun centmil idiotaj artikoloj por lingvokomunumo de kelkdeko da uzantoj, la plimulto simplaj lernantoj. Sekve, temas pri azenaĵo. Kiel Gunnar Fischer prave atentigas en sia reago en Libera Folio, logika sekvo de la klarigoj de Sérgio Meira -la robotkreinto- estas forpeli volapukon el Vikipedio. Ĝi estas sensenca.

Kontentite. La rimarko de Sebastian

bildo de denizo

denizo 1 jaro 4 semajnoj 1 tago 1 horo ago

Kontentite. La rimarko de Sebastian Hartwig ankaŭ plaĉas al mi.

Kiel povas 7 homoj krei 20 000

bildo de formiko

formiko 1 jaro 4 semajnoj 21 horoj 5 min ago

Kiel povas 7 homoj krei 20 000 paĝojn de morta lingvo?
Nur 7 homoj parolas Volapuke, ĉu ne?
Ĉu ĝi estas ĝusta Esperanto? Mia nasklingvo Ĉeroko havas 30 000 parolantojn, kaj la Ĉeroka Vikipedio nur havas 30 paĝojn!
Mi ne komprenas.

Kaj? Tio ne estas la fino de la

bildo de omabutner

omabutner 1 jaro 4 semajnoj 5 horoj 40 min ago

Kaj?
Tio ne estas la fino de la mondo.

Ni koncentriĝu en lukti kaj labori, kaj ni forgesu stultaĵoj. La VIKIPEDIO ne estas perfekta, tio vi ĉiuj devus jam scii, tamen... ni faru esperantajn artikolojn kaj ne perdu la tempon kontrolante ĉu aliaj lingvoj kreskas, mensogas aŭ robotumas, ĉu ne?

La plej bona atako kontraŭ stultaj

bildo de joan

joan 1 jaro 3 semajnoj 6 tagoj 20 horoj ago

La plej bona atako kontraŭ stultaj ideo estas la silento.
(Majstro JODA)

temas pri roboto kiu mem kreas

bildo de farri

farri 1 jaro 3 semajnoj 6 tagoj 20 horoj ago

temas pri roboto kiu mem kreas la artikolojn. Se vi legas la ligilon de la titolo al Libera Folio vi vidos kia maniere oni faris. Pri la rezulto mi antaŭvidas ke Volapuko estos forpelota de Vikipedio, ĉar tiu agado estas ne korekta.

Cxu nur 30 000 parolantojn?! Tio

bildo de sam

sam 1 jaro 3 semajnoj 6 tagoj 9 horoj ago

Ĉu nur 30 000 parolantojn?! Tio signifas, se mi ne eraras, ke nur ĉ. 10% de la ĉerokoj kapablas paroli sian etnan lingvon. Mi plezure legus pri la nuntempa sociolingvistika evoluo de la ĉeroka. Ĉu vi povas rekomendi interrete atingeblajn informojn pri tio (ekz. en la angla)? Dankon!