Antaŭ kelka tempo UEA lanĉis konkurson pri nova símbolo okaze de sia centjariĝo.
Eĉ se la afero ne estis sufiĉe disvastigita, malgraŭ interreto, grupeto de dezegnistoj partoprenis.
Konkurson oni fermiĝis okaze de la UK-Jokohamo, kie la nova estraro ĵus elektita, elektis la premiiton.
Legi »



Gratulon al Guillem Sevilla!!!!
joan 1 jaro 11 semajnoj 3 tagoj 5 horoj ago
Gratulon al Guillem Sevilla!!!! Plaĉas al mi rimarki ke subtile oni vidas la verdan tradician stelon :-)
Ankaŭ mi publike gratulas Guillem-n,
farri 1 jaro 11 semajnoj 3 tagoj 4 horoj ago
Ankaŭ mi publike gratulas Guillem-n, fervore mi ŝategas liajn verkaĵojn!
Mi ankaŭ gratulas na Guillem pro
nigrakor 1 jaro 11 semajnoj 3 tagoj 4 horoj ago
Mi ankaŭ gratulas na Guillem pro lia laboro. Temas sendube pri tute profesia dezegno.
Dume jam estis polemiketo pri tiu
jorge 1 jaro 11 semajnoj 1 tago 10 horoj ago
Dume jam estis polemiketo pri tiu simbolo en Libera Folio:
http://www.liberafolio.org/2007/nova-jubilea-simbolo-de-uea
Mi ĵus legis la diskutadon en
farri 1 jaro 11 semajnoj 1 tago 8 horoj ago
Mi ĵus legis la diskutadon en Libera Folio pri tiu simbolo. Ho ve! Mi tre petas vin, Jorge, ne provoki tiajn diskutojn. En Esperantio kojon-rompantoj abundas. Krome mi ŝatus aldoni ke mi (fakte grafikisto) vidas nenian similaĵon inter la dizajnaĵo de Guillem kaj tiu de Telemadrid, krome mi dubas ke Guillem iam vidis la logotipon de tiu televidkanalo.
Temas pri nenia "kojonrompado".
jorge 1 jaro 11 semajnoj 1 tago 3 horoj ago
Temas pri nenia "kojonrompado". Chu nur dizajnistoj kaj fakuloj rajtu opinii? Chu oni rajtu kritiki chion ajn escepte de katalunajhoj? Chu aliajn opiniojn oni silentigu au cenzuru? Oni lasu la homojn kompari kaj jughi libere, ekzemple che: http://jorgecice.blogspot.com/
He homo! Ne troigu! Mi jam sufiĉe
farri 1 jaro 11 semajnoj 1 tago 3 horoj ago
He homo! Ne troigu! Mi jam sufiĉe klarigis al vi pere de privataj retpoŝtoj, la forumo de Libera Folio kaj via propra blogo. Certe mi pekis tro admiri ĉion kion Guillem ĝis nun dizajnis. Certe mi komencis mian komenton en Libera Folio forte kontraŭ supozitaj civitanemuloj kiujn mi tute ne eltenas. La afero de la Civito superas mian racion kaj furiozigas min ĝis nekredeblaj ekstremoj. Do, certe, kiam mi raportis vian kritikon, daŭre mi estis ekscitita. Mi pardonpetas se mi estis malagrabla.
En ordo! Mi plene konsentas kun
jorge 1 jaro 11 semajnoj 1 tago 3 horoj ago
En ordo! Mi plene konsentas kun via komento en mia blogo: kiom da kapoj, tiom da chapoj kaj opinioj. Kaj nun mi solene promesas ke mi forlasas la diskuton pri la afero.
Se ĝi uzus kvar anstatŭ kvin
ombresaco 1 jaro 11 semajnoj 1 tago 28 min ago
Se ĝi uzus kvar anstatŭ kvin erojn, ĝi estus simila al la logo de tejo aŭ al la de vindozo. De ĝi uzus nur tri, eble al la de ubunto aŭ la de la tujmesaĝilo msn.
Estas eĉ simila (nur strukture) al svastiko: nesimetriaj eroj unu post alia cirkle. (Ĉikaze kvin eroj anstataŭ kvar)
Tre trafaj kaj interesaj komparoj
jorge 1 jaro 11 semajnoj 22 horoj 27 min ago
Tre trafaj kaj interesaj komparoj (tamen svastiko jam tirus nin al krucoj ghenerale, i.a. ankau al la komunisma kruco farita per rikoltilo kaj martelo). Espereble Mikrosofto ne procesos kontrau TEJO! ;-)
La svastiko antauxas la krucxon,
ombresaco 1 jaro 11 semajnoj 10 horoj 4 min ago
La svastiko antaŭas la kruĉon, ĉar la sv. estas hinda simbolo, kaj la kruĉo estas krista. (Eble alia ataŭa religio uzis la krucon kiel ĉefa simbolo.
Eble vi konas tiu simbolon keltan, simila al svastiko sed kun 3 eroj. Se vi imagas iomete, povas simile al tekstujo en bild-rakonto (hispane: bocadillos en cómic) ordenita cirkle.
Pri la komunisma, mi ne rimarkis ĝin antaŭe, dankon.
La krista kruco evidente estas
jorge 1 jaro 11 semajnoj 9 horoj 15 min ago
La krista kruco evidente estas alia afero, char ghi reprezentas materian krucon el ligno, nome horizontalan trabon sur vertikala fosto fiksita al la tero. Sed poste ghi ankau farighis nura simbolo (chefe kiam malaperas la krucumito), kaj tiam ghi iel eniris la serion de aliaj krucaj, krucecaj kaj stelecaj simboloj, kiel svastiko. En Tajvano abundas svastikoj, ofte por signi (budhisme) vegetarajn manghejojn; mi ne certas, sed shajnas al mi ke la budhisma hokokruco rotacias inverse ol tiu de la nazioj.
Cxi tiu (bedauxrinde hispanligve),
ombresaco 1 jaro 11 semajnoj 7 horoj 17 min ago
Ĉi tiu (bedaŭrinde hispanligve), estas vera kopio:
http://www.zarqun.com/213/%c2%bfcasualidad-%c2%bfplagio-o-%c2%bfmucha-ca...
dume mi jam chesis suspekti pri
jorge 1 jaro 11 semajnoj 55 min 19 sec ago
dume mi jam chesis suspekti pri plagiato, konvikite de diversaj informoj el pluraj fontoj; se iun mi ghenis, mi pardonpetas, sed mi ne shatas bridi mian demandemon; plian similan stelon trovu che:
http://www.gardnerdesign.com/html/cid6.html
kiel vi faris por tro vi tiun stelon?
ombresaco 1 jaro 10 semajnoj 6 tagoj 22 horoj ago
kiel vi faris por tro vi tiun stelon? Amuze!
Vi ne ĝenis min, kaj mi supozas ke neniun, se la rezonado estas bonfarita kaj ne insultas.
Mi ricevis ghin de Guillem Sevilla
jorge 1 jaro 10 semajnoj 6 tagoj 11 horoj ago
Mi ricevis ghin de Guillem Sevilla mem, kiu cetere diris al mi ke li ne konis antaue la simbolon de Telemadrid, kion mi plene kredas (parenteze: mi abomenas la PPan Telemadridon, kaj PPn mem). Dume mi jam forigis la chi-teman eron el mia blogo:
www.jorgecice.blogspot.com
Cetere, mi supozas ke vi estas hispano, chu ne? Provu mian hispanlingvan blogon:
www.jorgesaturno.blogspot.com