9

Petitionspot esperanto

bildo de ombresaco
El ombresaco Publikigita antaŭ 1 jaro 16 semajnoj – Anoncita antaŭ 1 jaro 16 semajnoj
Etikedoj:
http://www.petitionspot.com

Mi supozas ke vi konas ĉi tion, sed se ne jen:

Estas petado al UN pri akcepti esperanton kiel oficiala lingvo.

Legi »

Tio ne havas senson, ne funkcios,

bildo de joan

joan 1 jaro 16 semajnoj 1 tago 17 horoj ago

Tio ne havas senson, ne funkcios, ne representas la esperantan movadon nek niaj agadoj.

Ni devas zorgi pri la unueco de la asocioj kaj kolektivoj, pri la renkontiĝoj, pri konstrui internaciajn neŭtralajn pontojn videblajn al ĉiuj, pri havi kontaktojn kun aliaj grupoj ne-esperantistoj, pri partopreni en televidaj/radiaj debatoj, pri organizi kursojn kaj atelierojn en niaj urboj, pri fari muzikgrupojn en esperanto, pri havi sekson en esperanto, pri ridumi kaj klakumi ĉiutage... sed fari ttt-paĝon kaj atendi la finan venkon... ne funkcios neniam.

Ni devas fari praktikajn kaj logikajn aferojn.
Ni ne lacigu al la esperantistoj, ĉu vi ne kredas?

Denove alia peticio ! Kiam esperantistoj

bildo de rubulo

rubulo 1 jaro 16 semajnoj 1 tago 10 horoj ago

Denove alia peticio !

Kiam esperantistoj komprenos, ke peticioj ne helpas, male malhelpas ? Neniam ĝi estos subskribita de ĉiuj esperantistoj kaj ĝi iĝos por malamikoj de nia lingvo pruvo de ties malsukceso. 5000 homoj subskribis ĝin. Ĉu estas nur 5000 esperantistoj en la mondo ? Ne ? Tamen tiu peticio montras tion.

Peticio iĝas eĉ kaptilo por esperantisto. Kiam iu denove kreas peticion, oni sentas sin devigata subskribi ĝin ĉar ignori signifus des pli malhelpi.

Bonvolu esperantistoj, ne plu peticiu sed kreu. Uzu viajn fortojn cele al io utila. Ekzemple tiu-ĉi paĝaro.

Mi faros peticion retan por peti

bildo de omabutner

omabutner 1 jaro 16 semajnoj 1 tago 10 horoj ago

Mi faros peticion retan por peti kokakolan pluvon... ĉu iam okazos tian pluvon? ;-) Eble se ni estas pli ol 10.000 subskribantoj pluvas kokakolon, ĉu ne? hahahaha

Ne al peticioj!
Jes al aktivismo energia!

Tute prave. Tiuj peticioj estas

bildo de gufulo

gufulo 1 jaro 15 semajnoj 6 tagoj 14 horoj ago

Tute prave. Tiuj peticioj estas senutilaj.