14

Opinio de Noam Chomsky pri esperanto

http://lingvo.org

Jen teksto kiu enhavas etan interviuon al Noam Chomsky, fama lingisto kaj usona disidento. Mi ne scias kiam gxi okazis, sed cxiel, ĝi ŝajnas interesa al mi.

Legi »
bildo de ombresaco
Sendita de ombresaco Publikigita antaŭ 29 semajnoj 2 tagoj – Anoncita antaŭ 29 semajnoj 1 tago
Kategorio: esperanto-movado   Etikedoj:

Mi demandas: Cxu vere gravas se

catbru 29 semajnoj 2 tagoj 4 horoj 46 min ago

Mi demandas: Cxu vere gravas se esperanto estas aux ne estas lingvo?

Esperanto ne NUR estas lingvo.

bildo de joan

joan 29 semajnoj 1 tago 14 horoj 46 min ago

Esperanto ne NUR estas lingvo. Estas movado, kulturo kaj ribelado kontraux la sistemo de la imperioj.

Cetere, la lingvistikoj ne devas nepre kompreni aux subteni nian movadon, cxar multaj lingvistikoj ankaux estas 'imperiistoj', 'kapitalistoj', 'militistoj' aux aliaj ist-ajxoj, cxu? cxu cxiuj la lingvistoj estas perfektaj? mi pensas ke ne.

Laux mi, se Chomsky ne volas subteni aux lerni esperanton estas tute normala afero kaj tre digna. Tamen, se li ne komprenas nian lunkton li ne estas tiel ribelema ol ni pensas, cxar sen neuxtralajn ilojn kaj sennaciajn projektojn neniam ni havos liberecon, egalecon, internaciismon kaj aliaj alternativoj al la nuntempa imperiismo kapitalista.

Mi sxatus havi malfermitan debaton kun Chomsky por priparoli tiajn aferojn. Mi, krom esperantistoj, estas multaj aliaj aferoj, kaj mi pensas ke Chomsky komprenus mian apogon al esperanto tre facile.

La demando kiun mi faras al mi mem estas: Cxu bona esperantisto alproksimigxis al Chomsky kaj parolis pri nian movadon?

Se esperanto havus "kritan mason"

bildo de ombresaco

ombresaco 29 semajnoj 1 tago 14 horoj 2 min ago

Se esperanto havus "kritan mason" da parolantoj, la kapitalismo estus unu el la plej benefic-profitantoj, cxar, sxparus multe da monon pri tradoukado, do la entreprenj havus pli facileco por elporti.

Ni ne simpligu nek asociu usona imperiismo kaj kapitalismo.

Ne tro longe, mi skribis pri tio:
http://laherezulo.blogspot.com/2007/09/la-vojo-al-la-infero-estas-plena-...

Mi antaŭ pensis tiel ankaŭ, tamen

bildo de joan

joan 29 semajnoj 1 tago 9 horoj 56 min ago

Mi antaŭ pensis tiel ankaŭ, tamen ne nun. Kial mi kredas ke la kapitalisma sistemo ne apogos la esperanton? Ĉar la kapitalismo volas gajni pli kaj pli. La Kapitalismo volas, kaj engrandiĝas, de la multlingveco en Eŭropo, kursoj de Angla en sudameriko, kursoj de hispan a en nordameriko, kursoj de hispana en francio, kursoj de franca en hispanio, kursoj de japana en italio, kursoj de itala en japanio.... la Kapitalismo ne volas solvi la problemojn de la lingvoj, ne volas solvi la problemojn de la laboristoj, ne volas solvi la problemon de la AIDOSO, ne volas solvi la problemon de la KANCERO, ne volas solvi la problemojn de la mankoj da hospitaloj en Afriko... ĝi nur volas: vendi, vendi kaj vendi.

Eble mi eraras kaj vi pravas dirante ke se esperanto estus amasa lingvo la afero ŝanĝus, tamen... se tio estas vero.. Kial esperanto estis amasa kaj poste persekutata? kial esperanto ne estas konsidereta kiel pontlingvo en la Eŭropa Parlamento? Kial esperanto hodiaŭ, en la jaro 2007, post 1 jarcento de la kreado de la lingvo, ne estas konata kaj uzata lingvo de la grandaj kapitalismaj firmoj?

Mi konsideras esperanton la lingvon,

kasia.idziaszczyk 29 semajnoj 1 tago 6 horoj 12 min ago

Mi konsideras esperanton la lingvon, cxar gxi komunikigas la homaron (unu el la plej gravan funkcion de cxiu lingvo) kaj sxajnas ke Noam Chomsky tion forgesis kaj valoris esperanton laux lia generativa lingva teorio. Mi kredas ke ne ekzistas lingvon kiun konstruas pli bone la internacian komunikadon ol esperanto. Esperanto finefenkis jam, cxar kunigxis per la lingvo cxiujn mondajn kulturojn. Tiun sukceson neniam atingos angla same kiel antaux ne akiris gxin latina, hispana kaj franca.

Nur granda fakulo pri lingvoj povus

gufulo 29 semajnoj 1 tago 4 horoj 43 min ago

Nur granda fakulo pri lingvoj povus diri tian stultaĵon.

Bonega kaj belega frazo! Nur granda

bildo de farri

farri 29 semajnoj 1 tago 4 horoj 32 min ago

Bonega kaj belega frazo! Nur granda fakulo pri lingvoj -sciante nenion pri esperanto- povus diri tian stultaĵon.

La kapitalismo volas vendi, kaj

bildo de ombresaco

ombresaco 29 semajnoj 19 horoj 45 min 14 sec ago

La kapitalismo volas vendi, kaj pro tio ofte ne vere solvas problemojn sed nur flikas tempe. Esperantistoj estis prosekutataj far naciistoj/imperiistoj, ne far kapitalistoj (Alia afero estas la rilato inter ambaux). Memoru ke kaj la naziismo kaj la komunismo naskigis responde al tiama kapitalismo.

Eble se esperanto "finvenkas" homoj ne studas pli lingvojn, certee la influo de la tradukistoj estis malpli, sed eble homoj ne studos pro neceso, kaj pensos ke lerni fremdajn lingvojn estas amuze, do tiel, oni vidas (etan ekzemplon) kiel kapitalismo povas profiti esperanton.

Bv, legu bone la vorton "eble"

Amuza perspektivo vi tie liveras. Mi

bildo de denizo

denizo 29 semajnoj 17 horoj 12 min 54 sec ago

Amuza perspektivo vi tie liveras.
Mi alikaze altestimas Chomsky, sed ne pro liaj lingvaj spertoj. Liaj politikaj vidpunktoj pli interesas min.
Ekz. spektu la prelegon (angle): http://onebigtorrent.org/details.php?id=75

Ho, ve! Kiel iu, kiu jam delonge

bildo de hoss

hoss 29 semajnoj 9 horoj 51 min 55 sec ago

Ho, ve! Kiel iu, kiu jam delonge admiras tiun gravulon, min vere vundas lia deklaro. Tamen, restas grava problemo: evidentiĝas, ke Chomsky simple miskomprenas. Ekzemple, mi ĵus trovis intervjuon (nur anglalingvan, bedaŭrinde) en kiu li fuŝe asertis, ke Esperanto baziĝas sur la hispana lingvo!

http://www.celt.sunysb.edu/celtweb/images/Chomsky%20and%20Aronoff%20(Toledo%20Transcript).pdf

Do, verŝajne li scias ege malmulton pri kaj la lingvo kaj la komunumo. Mi ege dubas, ĉu li dirus ke "Esperanto ne estas lingvo" se li ekscius, ekzemple, ke la komunumo jam havas almenaŭ du generaciojn da denaskaj parolantoj.

Lia opinio havas fortegan influon ene de la lingvikokomunumo. Tial, tiu unusola misdiraĵo, se ne korektita, povus grave vundi nian movadon dum jardekoj. Ni bezonas eminentulon en la E-movado skribi klarigon leteron al li.

Mi tre ŝatas Chomsky-n je pluraj

bildo de farri

farri 29 semajnoj 2 horoj 4 min 1 sek ago

Mi tre ŝatas Chomsky-n je pluraj el siaj vidpunktoj, tamen, li estas nek dion nek majstron kaj kiel ĉiu homo li povas erari. Rilate al Esperanto, ŝokigas min la fakto ke gravulo kiel li estu kapabla opinii pri afero de li tute ne konata. Li, kiel ĉiuj, ja rajtas erari, kaj tiuaspekte, ni ĉiuj rimarkas, ke li eraras. Tamen, mi daŭre ŝatas plimulton el lia penso.

Lastaj komentoj

Ligiloj