8

Nova 'Google' grupo 'Brazilaj Katolikaj Esperantistoj'

bildo de nissa-amas-katoj
El nissa-amas-katoj Publikigita antaŭ 44 semajnoj 16 horoj
Etikedoj:
http://groups.google.com

La 'Google' grupo 'Brazilaj Katolikaj Esperantistoj' celas esti ilon por kreskigi la Esperanto-movadon inter portugal-lingvaj katolikoj. Oni povas skribi en Esperanto (prefere) aŭ en la portugala lingvo.

Legi »

Krom fari malfermitaj aferoj, kutime

bildo de joan

joan 44 semajnoj 14 horoj 45 min 32 sec ago

Krom fari malfermitaj aferoj, kutime esperantistoj organizas fermitajn kaj EKSKLUZIVAJN aranĝetojn.

Tio povas esti amuza... sed ne helpas la tutmondan movadon kaj al la ne-esperantistaro. Simple estas homoj kiuj preferas la konforteco (tio ĉi estas nur fari aferojn kun iliajn proprajn amikojn) ol bonpensitaj strategioj.

De la tuta loĝantaro en Brazilo.... kiom da esperantistoj estas?

Kaj, de tiuj esperantistoj... kiom da ili devas kredi je iu Dio?

Kaj de tiuj, kiuj kredas je iu Dio... kiom da ili devas esti katolikaj?

Kaj, de tiuj kiuj sentas kiel katolikaj... kiom da ili estas aktivaj por havi retliston aktivan?

ffff....

Por mi la grupo estas bona, ĉar

bildo de nissa-amas-katoj

nissa-amas-katoj 44 semajnoj 11 horoj 35 min 5 sec ago

Por mi la grupo estas bona, ĉar la grupanoj ne malŝatas min, ĉar mi estas katolika.

Kiu estas la senco de tiom kompleksa

bildo de ombresaco

ombresaco 44 semajnoj 16 horoj 34 min 13 sec ago

Kiu estas la senco de tiom kompleksa grupo, esperantisto, katolikano kaj brazilano.

Mi pensas ke estas bone ke ekzistu lokaj ((eĉ naciaj) grupoj. Do esperantistoj el Brazilo, katalikaj espetantistoj (IKUE), aŭ brazilanoj katolikoj (por ĉi tio estas la eklezio, mi supozas). Mi provos fari grupo de gitarludantoj, linuksemaj, esperantistoj kaj kino-ne-ŝatantoj.

Bonvolu komprenu la mesaĝon humore.

Jen alia ekzemplo pri la pluraleco de esperanto.