"En la verko "Rusoj loĝas en Rusujo" dek sep aŭtoroj esprimas sian subtenon al la uzo de -ujo por landnomoj. "La materialoj kolektitaj en ĉi tiu verko amplekse, diversangule kaj klarige pritraktas la problemon, por proponi praktikan, tute atentindan solvon, fakte revenon al la taŭga sistemo elpensita de la iniciatinto de la lingvo", skribas nia recenzanto José Antonio Vergara. Leginte la libron, li ankaŭ venis al la konkludo, ke lia propra lando ne nomiĝu Ĉilio, sed Ĉilo."
Legi »



Bedauxrindajxo
Slavik 23 semajnoj 4 tagoj 14 horoj 34 min ago
Jen kiam uzo establiĝis/normaliĝis, oni renove eltiras ostaron el ŝranko.
Espereble tiaj ortodoksismaj libroj ne kaŭzos reformojn i. a. en Vikipedio, kiu bonorde uzas standartajn Esperantajn nomojn de la landoj: nome Rusio, Ĉilio, Ĉinio ktp.
Ĉu malfacilas finfine kompreni, ke en la tempoj de Zamenhof imago pri nacia ŝtato estis tute alia ol hodiaŭ. Mem Zamenhof ŝajne ne tre kontraŭis ŝanĝojn, kiujn parolantaro faras en la lingvo. Apenaŭ li kontraŭus ankaŭ la nunan uzon de landnomoj en Esperanto, kiuj ne kunligas etnonomojn kun la landoj per la tro rekta sufikso -uj-. Ja, kiel milfoje dirite, Hispanio kaj Rusio ne estas strikte Hispanujo kaj Rusujo; uzo de -io- permesas distingi inter etno, ŝtato kaj civitaneco, formante triojn laŭ la modelo ruso/Rusio/rusiano. Tio faras nian lingvon pli fleksebla ol pluraj aliaj, i. a. eŭropaj.