Osmo Buller, ĝenerala direktoro de la Centra Oficejo de UEA, publikigas en Libera Folio, ke lanĉintoj de la kampanjo kontraŭ la honoroj de Franco mensogas, ke ĝi ne estis "honora prezidanto" (kiel fakte asertas la kovrilon de Boletín), kaj pravigas la honorigon de la diktatoro kiel altan protektanton pro profito cele al okazigo de la kongreso.
Legi »



Unu el la subskribantoj al la manifesto
farri 48 semajnoj 3 tagoj 6 horoj 54 min ago
Unu el la subskribantoj al la manifesto diras:
Kiam UEA decidis kongresi en Hispanio en 1968 sub la honora prezidanteco de generalo Franco, estis lavango da protestoj fare de multegaj esperantistoj. Vane !!! Tio restis en niaj koroj de hispanaj rifuĝintoj, kiel ne forviŝebla vundo kaj kolero.
TERNANT VIVANCOS, Juliette 78-jara 93800 Epinay-sur-Seine Francio
Ĉi tiu estas unu el la plej seriozaj
ombresaco 48 semajnoj 3 tagoj 6 horoj 16 min ago
Ĉi tiu estas unu el la plej seriozaj debatoj kiun mi trovis esperante, ofte oni diskutas pri banalaj kaj teoriaj aferoj: "na", la lingvo de la internacia spaca stacio...
Sed ĉi tiu estas serioza, konkreta, la la partoprenantoj ofte (mi dirus ĉiam, sed ne povas certigi), respektema kaj respektinda.
NEKREDEBLE! De kie estas Osmo
dipcas 48 semajnoj 3 tagoj 3 horoj 31 min ago
NEKREDEBLE!
De kie estas Osmo Buller?
Mi ne povas tion kredi... Osmo
joan 48 semajnoj 3 tagoj 3 horoj 28 min ago
Mi ne povas tion kredi...
Osmo diris:
>>>>> La aŭtoroj de la alvoko por nuligi la “honoran prezidantecon” de Francisco Franco en la UK 1968 ne sufiĉe esploris la aferon antaŭ ol lanĉi la kampanjon. Franco ne estis honora prezidanto de la UK sed ĝia alta protektanto.
oh ve!!! kial vi diras tion? ĉu vere por vi estas problemo ke la esperantistoj luktas pro la paco kaj la libereco?
Osmo, kial vi defendas la diktatoron kaj la movadanojn?
Mi ne povis imati tion el Osmo.
chmari 48 semajnoj 2 tagoj 6 horoj 46 min ago
Mi ne povis imati tion el Osmo. Nun mi jam scias kiel li estas.
Mi devas tamen diri ke la vortoj
Tonyo 48 semajnoj 2 tagoj 3 horoj 50 min ago
Mi devas tamen diri ke la vortoj de Osmo Buller estas nek absurdaj nek reakciaj. Li bone priskribas siajn argumentojn, klarigas aferojn neekzaktajn de la alvoko kaj rakontas la kuntekston.
Oni povas malsamopinii kun li, sed oni ne povas diri ke li defendas diktatorojn aŭ ke li diras malveraĵojn.
Estas bone ke oni ne konsideru malsaman opiniadon kiel insulton aŭ elmontron de fieco.
Krom sofisma mesaĝo malakceptanta
farri 48 semajnoj 1 tago 21 horoj 4 min ago
Krom sofisma mesaĝo malakceptanta la kampanjon pro vortumo kaj preteratentigante la esencon, Buller gratulas sin mem pro la fakto uzi la diktatoron je sia profito, taksas la kampanjistojn mensogistoj kaj kaŝas la kovrilon de tiu Boleton kie klare legeblas "presidencia de honor". La tuta mesaĝo estas vera perlo, en Hispanio Acebes, Zaplana aŭ Rajoy ne superus la mesaĝon de Buller.
La respondo de Buller estas ekvilibra
Tonyo 48 semajnoj 1 tago 10 horoj 6 min ago
La respondo de Buller estas ekvilibra kaj dece verkita. Oni povas malkonsenti (mi malkonsentas), sed oni ne povas forĵeti ĝin ĉar ĝi ne kongruas kun miaj opinioj.
Li ne taksas la aŭtorojn mensogistoj: li montras ke en difinitaj sufiĉe gravaj punktoj ili ne pravas, kaj eraris en la taksado. Tion oni solvas per reformulado de la propono aŭ eble per argumentado de la negraveco de tiuj misoj, sed ne per akuzo al la respondinto.
Pri la aperigo duone de la ĉefpaĝo probable ne kulpas Osmo, sed la redaktantoj de "Libera Folio", kaj ne pro makiavelismo, sed (mi preskaŭ certas) pro dezajnaj kialoj.
Kaj li ja atentas la esencon: li priskribas ĉion kio okazis ĉirkaŭ la kongreso.
Atente legi kaj senantaŭjuĝe taksi la argumentojn de la kontraŭuloj estas baza antaŭkondiĉo por alveni al justaj rezultoj.
Plurajn aliajn opiniojn mi vidis
farri 48 semajnoj 23 horoj 20 sec ago
Plurajn aliajn opiniojn mi vidis en la forumo al kiuj mi tre malkonsentis, sed tute ne forĵetis. Ne estas la okazo de la artikolo de Buller, kiu, fakte, suprizigis min tre.
La mesaĝo de Buller memgratulas pro la fakto profiti je la diktatoro por atingi celojn, asertas tute prifajfi la rimedoj ĉar gravas la celoj. Vera perlo, laŭ mi.