Dankon pro la korekto. Mi hezitis cxu skribi "pli" aux "plu"
-pli -> kvanto
-plu -> tempo
sed cxi-kaze ambaux eblas (mi pensis), cxar estas pli da informo aux novajxoj (kvanto) kaj da tempo.
Cxiel, eble por "dauxri" povas esti stranga uzi "pli", se jes, bonvolu diri gxin al mi kaj mi korektos la titolon.
PS: Estas homoj kiuj ne sxatas esti korektitaj publike, sed tiu tute ne estas mia opinio. Male, mi gxin dankas, kaj cxiuj kiuj legas la korekton, lernos.
Ziko, min iom frapis la magreco de komentoj en "Sed homoj kun homoj" pri tiu kongreso. Mi scivolas ĉu vi ne konis tiam la proteston de Alberto Fernández, jam en tiu jaro sufiĉe konata verkisto, aŭ ĉu vi ne konsideris tiujn protestojn sufiĉe gravaj.
Vi instigas nin okupiĝi pli pri historio. Nu, vi pravas, sed estas ĝuste la nunepoka zorgo pri historio kiu kondukis al tiu ĉi kampanjo. En epoko de Franco apenaŭ eblis serioze kaj libere okupiĝi pri historio, kaj ne estas hazardo ke la ĉefaj specialistoj pri historio de Hispanio estis ĝuste eksterlandanoj: Raymond Carr, Hugh Thomas, Bartolomé Bennassar, Pierre Villar, Stanley Payne, Edward Malefakis, Gabriel Jackson, Ronald Fraser, Anthony Beevor, ktp. Post la fino de la diktaturo la hispanaj historiistoj komencis okupiĝi pri tiuj periodoj, sed en la socio restis timo. Nun alia generacio venis kiu deziras scii pli kaj volas ke la plej hontindaj spuroj malaperu.
Nun venas la loko de la E-movado. Iom post iom vi vidos studojn pri tiu periodo de la hispana movado. Sed vidu, nur antaŭ kelkaj monatoj ni eĉ ne sciis kio okazis al iama prezidanto de Hispana Esperanto-Asocio en 1936, Sidonio Pintado. Nun ni scias ke li estis mortpafita. Post la milito. Fare de la reĝimo de tiu Alta Protektonto.
Por scii pli pri Ziko, jen eta
ombresaco 33 semajnoj 1 tago 7 horoj 45 min ago
Por scii pli pri Ziko, jen eta vikipedia artikolo:
http://eo.wikipedia.org/wiki/Ziko_van_Dijk
Komento al la titolo: Kara Ombresaco,
denizo 33 semajnoj 1 tago 2 horoj 39 min ago
Komento al la titolo: Kara Ombresaco, se vi per "pli" celas tempodaŭron, pli ĝustas "plu".
Rig. http://bertilow.com/pmeg/gramatiko/e-vortecaj_vortetoj/tempaj/plu.html
Dankon pro la korekto. Mi hezitis
ombresaco 33 semajnoj 12 horoj 52 min 10 sec ago
Dankon pro la korekto. Mi hezitis cxu skribi "pli" aux "plu"
-pli -> kvanto
-plu -> tempo
sed cxi-kaze ambaux eblas (mi pensis), cxar estas pli da informo aux novajxoj (kvanto) kaj da tempo.
Cxiel, eble por "dauxri" povas esti stranga uzi "pli", se jes, bonvolu diri gxin al mi kaj mi korektos la titolon.
PS: Estas homoj kiuj ne sxatas esti korektitaj publike, sed tiu tute ne estas mia opinio. Male, mi gxin dankas, kaj cxiuj kiuj legas la korekton, lernos.
Mi aparte kaj speciale konsideras
farri 32 semajnoj 4 tagoj 8 horoj 33 min ago
Mi aparte kaj speciale konsideras bonega la reagon de Tonyo del Barrio, kiun mi transkribas ĉi-sube:
Vi povas legi alian proteston, ankaŭ de hispana ekzilito, en http://www.nodo50.org/esperanto/artik72.htm.