La Verda Armeo estas la armita fako de A.N.U. (Asocio de Normalaj Uloj) kies celo estas liberigi Esperantion je frikuloj kaj postulas la rajton esti esperantisto kaj normalulo samtempe.
Atentu dum viaj vojaĝoj tra Esperantio, Verda Armeo ĉiam viglas super vi.
Ĉiam rigardu sub via aŭto, neniam malfermu la pordon al stranguloj, kiu ajn povus esti iu verdarmeno, eĉ pasportservumante.
Priatentu vian konduton, respektu la fundamenton kaj ne krokodilu!
Legi »



ombresaco 1 jaro 12 semajnoj 6 tagoj 12 horoj ago
Ĉu iu rilato?
http://klaku.net/story.php?title=Verdaj_teroristoj_atakas_UEA
verŝajne jes, mi rekonis la krokodilon
farri 1 jaro 12 semajnoj 6 tagoj 10 horoj ago
verŝajne jes, mi rekonis la krokodilon en la bildo
Ligilo al pdf-dosiero ne funkcias
rubulo 1 jaro 12 semajnoj 5 tagoj 3 horoj ago
Ligilo al pdf-dosiero ne funkcias nuntempe.
Kurioze, hieraŭ la ligilo funkciis.
farri 1 jaro 12 semajnoj 5 tagoj 3 horoj ago
Kurioze, hieraŭ la ligilo funkciis. Bonvolu skribi al redaktorino de la revuo, S-ino Jebrija Facilovna Suĉipova. Mi ne scias ŝian retadreson sed ŝi estas kontaktebla pere de amikumu: http://www.amikumu.com/users/show/Jebrija