La landa asocio de UEA en Niĝerio decidis aliĝi al la Civito. Laŭ la klarigo de la prezidanto, Prince Henry Ogúinye, la aliĝo estas necesa "por garantii la pluvivon" de la asocio. La aliĝpeto ŝajne estas rezulto de financa konflikto de Esperanto-Federacio de Niĝerio kun UEA, kaj de internaj disputoj en la landa asocio. UEA subvenciis la unuan landan kongreson en Niĝerio per 1.000 eŭroj, sed pro antaŭaj malbonaj spertoj la mono ne estis sendita al la konto de Esperanto-Federacio de Niĝerio (EFEN). Anstataŭe ĝi iris rekte al la kongresa konto. EFEN iĝis landa asocio de UEA en 2005, sed laŭ Renato Corsetti ĝi ĉefe ekzistis por laŭtvoĉe peti financajn subvenciojn kaj invitojn por multaj homoj al la Universalaj Kongresoj. EFEN ĉi-jare ne plu rajtas je propra reprezentanto en la komitato de UEA, ĉar ĝia oficiala membronombro falis sub cent.
Legi »




Kelkfoje mi malamas la burokration
joan 1 jaro 1 semajno 2 tagoj 4 horoj ago
Kelkfoje mi malamas la burokration kaj mi ŝatus bruligi ĉiujn paperojn en mia laboro!
Ve por la Civito, mi konsideras
farri 1 jaro 1 semajno 2 tagoj 4 horoj ago
Ve por la Civito, mi konsideras tute ne morala afero profiti skandalon por kreski. Tamen, kiuj spertis tiujn homojn, tiuj ni jam scias kiaj ili estas.
Do, ni faru UEA 2.0 , ni renovigu
joan 1 jaro 1 semajno 2 tagoj 3 horoj ago
Do, ni faru UEA 2.0 , ni renovigu la version :-)