Okaze de la jokohama UEA-prezidantiĝo de Probal Daŝgupto, Osmo Buller prave kaj trafe nomis "mediteranea skandalgazeto" la retan misinformilon Heroldo Komunikas. Mi jam abunde okupiĝis pri la lingvaĵo de tiuj lingvaj manipulistoj, sed lastatempe mi trovis pliajn interesajn trajtojn en ilia agado el la vidpunkto de la Interreto. Mi invitas aldoni komentojn sur la koncerna paĝo de Libera Folio.
Legi »



Mi pensas ke la opiniojn oni devus
ombresaco 1 jaro 11 semajnoj 1 tago 1 horo ago
Mi pensas ke la opiniojn oni devus skribi en propran blogon, kaj ke estas tro persona enhavo por aperi en artikolo.
Tio ne signifas ke mi ne pensas same, sed por tio estas la persona blogo, ĉu ne?
Ne nepre. Multaj homoj ne kutimas
jorge 1 jaro 11 semajnoj 14 horoj 6 min ago
Ne nepre. Multaj homoj ne kutimas viziti, au simple ne konas, aliulajn blogojn. Libera Folio estas debatejo; mi prezentas mian opinion al la legantaro kaj samtempe invitas fari komentojn.
Mi devus koni la filozofon de la
ombresaco 1 jaro 11 semajnoj 13 horoj 47 min ago
Mi devus koni la filozofon de la paĝo antaŭ komenti.
Via ligilo ne ligas al ĉefa paĝo, sed al persona:
...folio.org/Members/Jorge/la-me....
Mi pardonpetas se mia komento ŝajnis tro malmola.
Ne pardonpetinde! Estas bone komenti,
jorge 1 jaro 11 semajnoj 12 horoj 5 min ago
Ne pardonpetinde! Estas bone komenti, demandi, respondi...