10

Iomete da teorio: La Statutoj de UEA

bildo de joan
El joan Publikigita antaŭ 1 jaro 8 semajnoj – Anoncita antaŭ 1 jaro 8 semajnoj
Etikedoj:
http://www.uea.org

La nomo de la Asocio estas Universala Esperanto-Asocio; poste en ĉi tiu Statuto kaj en la regularoj ĝi estas nomata la Asocio aŭ UEA. UEA (fondita la 28-an de aprilo 1908) kaj Internacia Esperanto-Ligo (fondita en 1936) kunfandiĝis en unu organizaĵon kun la nomo Universala Esperanto-Asocio la 28-an de aprilo 1947.

Legi »

La punkto n-ro 5 de UEA, rilate

bildo de farri

farri 1 jaro 8 semajnoj 5 tagoj 22 horoj ago

La punkto n-ro 5 de UEA, rilate al neŭtraleco estas iomete naŭziga. Eĉ Gandhi asertis ke, malperfortulo, antaŭ konflikto ne povas resti neŭtrala; estas necese sin deklari amiko de tiu premata kaj malamiko de tiu premanta. Neŭtraleco ĉiam subtenas la plej fortan.
Fek' al neŭtralec'

Nu, Mi denove malsamopinas kiel

bildo de Urso

Urso 1 jaro 8 semajnoj 5 tagoj 20 horoj ago

Nu, Mi denove malsamopinas kiel vi, Farri :D.
La afero estas ke esperantistoj estas tre diversaj homoj, kaj ĉiu havas sian propan opinion. Ekzemple, iuj povas pensi ke rajto je abortigo estas esenca dum aliaj kontraŭbatalas ĝin kiel krimon, Iuj opinios ke ĉiuj kulturoj kaj religioj estas respektendaj entute, aliaj ke prioritatas la homaj rajtoj kiel egaleco de virinoj ktp, do, se UEA decidus oficiale engaĝi sin en unu el tiuj kampanjoj, ĝi simple ĉesus ekzisti post nelonge. En la movado estas homoj ĉiaj kaj do pro tio estas la fakaj organizajxoj por ĉies preferoj.

Tamen ni ne konfuzu neŭtralismon kun pasiveco. 'Aktiva neŭtralismo' gravas ankaŭ eĉ por la postvivo de esperanto. Por ekzemplo, en la tempo de Hitler la neŭtralistoj ne kondamnis la agojn de la nazioj eĉ kiam ili atakis plej bazajn rajtojn. Multaj germanoj kliniĝis servute antaŭ la novaj mastroj elpelante de e-asocioj la samgentanojn de Zamenhof. Post tiuj aferoj, multaj opiniis nepra novan neŭtralismon.

UEA komprenas ke la diritaj sintenoj estas nedezirindaj kaj pro tio, laŭ sia statuto, UEA bazigas sur la principoj de la Universala Deklaro de Homaj Rajtoj.

fine, se ni devus esti malamikoj de ĉiuj premantaj ni ja devus esti malamikoj de ĉiuj. Ĉiu lando havas siajn hontindajxojn.

Imagu ke Hitlero ne perdis la 2an

bildo de dipcas

dipcas 1 jaro 8 semajnoj 5 tagoj 20 horoj ago

Imagu ke Hitlero ne perdis la 2an mondmiliton...
Nun, en la jaro 2007, Varsovia Vento apartenus al la Germana Nacia Imperio, laŭ UEA. Kaj la judoj ne rajtus havi esperantan asocion en Germanio, laŭ UEA.

Pensinda afero.

Je la Universala Deklaro de Homaj

bildo de joan

joan 1 jaro 8 semajnoj 5 tagoj 20 horoj ago

Je la Universala Deklaro de Homaj Rajtoj aperas artikolo dirante "Ĉiu homo rajtas aparteni al sia nacio kaj esti internacie respektata pro tio". Do, tiel estu.

Bedaŭrinde la mondo ne ĉiam estas

bildo de dipcas

dipcas 1 jaro 8 semajnoj 4 tagoj 21 horoj ago

Bedaŭrinde la mondo ne ĉiam estas perfekta... eĉ ne la esperanta movado.