12

Imĵala Mondo: Ŝanĝado de Esperanto

bildo de ombresaco
El ombresaco Publikigita antaŭ 47 semajnoj 6 tagoj – Anoncita antaŭ 47 semajnoj 5 tagoj
Etikedoj:
http://imjxalamondo.blogspot.com

Ideoj por ŝanĝi (alia plu) kaj (opinie) plibonigi, plibeligi, aŭ pliekzaktigi esperanton. Ankoraŭ mi scias la plej kutimaj opinioj pri ŝanĝoj, mi pensas ke indas prilegi tiajn aferojn, ĉar el ĉie oni povas lerni.

Legi »

Persone, la afero pri patrino ->

bildo de ombresaco

ombresaco 47 semajnoj 6 tagoj 11 horoj 12 min ago

Persone, la afero pri patrino -> matro ktp mi ne tro ŝatas, sed la -s, -ŝ, -m ŝajnas almenaŭ kuriozaj.

Kontrauxe de Ombresaco, la aferon

bildo de catbru

catbru 47 semajnoj 6 tagoj 6 horoj 46 min ago

Kontraŭe de Ombresaco, la aferon 'patro-matro'n ŝatas min. Almenaŭ starigas debaton pri la lingva seksimo, se vere ĝi ekzistas.
Sed... kon ni dirus, gepatroj aŭ gematroj?

Antaŭ kelkaj jaroj aperis "iĉismo"

bildo de farri

farri 47 semajnoj 6 tagoj 3 horoj 54 min ago

Antaŭ kelkaj jaroj aperis "iĉismo" en esperanto, kiu, bedaŭrinde, malsukcesis. Laŭ iĉistoj, vortoj kiel frato, patro, avo aŭ onklo estas senseksaj. Samkiel oni aldonas la sufikson -in- por fari la inan formon, oni aldonu la sufikson -iĉ- por fari la malinan. Rezulte, mia patriĉo kaj mia patrino estas miaj gepatroj.

Ekzakte pri la icxismo mi parolis,

bildo de ombresaco

ombresaco 47 semajnoj 5 tagoj 16 horoj 58 min ago

Ekzakte pri la iĉismo mi parolis, kaj tio ŝajnas pli inteligenta, regula, kaj kun malpli vortoj ol matro (kaj similaj por ĉiuj familianinoj).

Por catbru:
laŭ iĉistoj ,

patro -> nur homo
patrino -> virina patro
patriĉo -> vira patro

vidu la regulecon:
paĉjo -> patriĉo
panjo -> patrino

mi ne scias kial, sed se mi parolas pri la aĵo kiu morigas bakterion (kontraŭbakterio, kontraŭbakteriaĵo, bakterimortigilo estas tute esperantaj vortoj) kaj diras antibiotiko oni dirus al mi nenion, kaj mi kredas novan vorton sennecese (nek "anti" nek "bio" estas esperantaj radikoj). Sed se mi dirus matro aŭ patriĉo, mi tuj igos herezulo, kaj mi partoprenas pri la malkonstruado de la lingvo.

Neniam antaŭ mi aŭdis pri -iĉ-ista

bildo de catbru

catbru 47 semajnoj 5 tagoj 4 horoj 28 min ago

Neniam antaŭ mi aŭdis pri -iĉ-ista afero.
Mi tute konsentas tion.
Dankon pro via kalrigado (Farri kaj Ombresaco)

Ekzemple, nia kara Brian, iĉismas.

bildo de farri

farri 47 semajnoj 5 tagoj 3 horoj 29 min ago

Ekzemple, nia kara Brian, iĉismas. Se vi venas sabate en la pican vespermanĝon li perfekte povos klarigi la iĉismon. Mi tre favoras al tio, ĉefe pro samniveligo de genroj.

Sed antaŭ ol ĉio mi respektas la principon ke esperanton kreadas la esperantistaro kaj mi klopodas paroli kiel eble plej proksime de la parolata lingvo. Tamen, mi ŝatas iĉismon, mi malŝategas naismon kaj ĉefe neologismojn.

Mi konsentas kun iĉistoj ĉar

bildo de jinglada

jinglada 47 semajnoj 4 tagoj 19 horoj 26 min ago

Mi konsentas kun iĉistoj ĉar mi ne ŝatas seksismon. Eĉ naismo helpas min kelkfoje, tamen se tio estas herezo mi ne plu uzos ĝin.

Mi ankaŭ ŝatas la uzadon de iŝi kaj iĝi anstataŭ la ĝeneralan ili. Kion vi opinias?

Mi sxatas la icxismo, sed la problemo

bildo de ombresaco

ombresaco 47 semajnoj 4 tagoj 16 horoj 43 min ago

Mi ŝatas la iĉismo, sed la problemo (laŭ mi) ne estas (ne nur) la seksismo, sed la malebleco ne diri la sekso de tiu pri kiu mi parolas.

Mi havas novan ĉefon -> Ne gravas ĉu estas viro aŭ virino, ĉar mi ne havos seksrilaton kun ĝi.

Pri la afero iŝi/iĝi/ili, mi neniam rimarkis la rilaton li->ili. Estus bone havi la eblecon diri la sekson de grupo, sed tiam, oni havos la problemon ĉu la sekso de a grupo dependas je la plej granda parto aŭ ĝi debas esti ĉiel samseksa. Ekz. 10 viroj kaj 1 virino: Ĉu estas ili aŭ iĝi?
Mi pensas ke la facileco kongruas la neŭtralecon ĉikaze.

Jes. Mi ankaŭ totale konsentas

bildo de Vinancxjo

Vinancxjo 47 semajnoj 4 tagoj 4 horoj 34 min ago

Jes. Mi ankaŭ totale konsentas al tio.

Mi ĝoje iĉismus; fakte, mi certe iĉismOs. Estas vere tre malgranda ŝanĝo kiu ankaŭ estas okazanta en iuj aliaj lingvoj. Estas ankaŭ ŝanĝo kiu ne vere nee influas kompreneblecon.

Tamen... se ni havas la komunismon

bildo de joan

joan 47 semajnoj 4 tagoj 2 horoj 59 min ago

Tamen... se ni havas la komunismon ke ni vidis en la historio, tio estus pli danĝera... ĉar ni ne havos multajn malgrandajn malamikojn (enterprenoj). Simple ni havus unu ege granda: LA ŜTATO, kaj la ŝtato kontrolus ĈION.

Estas pli facile organizi revoluciojn ene de la kapitalismo ol ene de la aŭtoritatan komunismon.

Mi pensas ke vi eraris la novajxon

bildo de ombresaco

ombresaco 47 semajnoj 3 tagoj 17 horoj 44 min ago

Mi pensas ke vi eraris la novaĵon por komenti, ĉu ne?

La ichismo estas interesega afero,

bildo de vinz

vinz 47 semajnoj 3 horoj 9 min 1 sek ago

La ichismo estas interesega afero, mi neniam audis pri ghi. la ishi- kaj ighismo trovas mi ankau bona.
Chefe la seksegaleco estas bona!
Mi pensas la plej bona rezulton estas diri "ighi" se la grupo havas homoj kun ambau seksoj.
Mi ankau pensis pri shanghoj aliaj, se mi nun ne plu memoras pri tiuj ;) eble iam mi skribos tiujn chi tie au en unu blogo!
ghis!