http://www.esperanto.cat –
Iberia Renkontiĝo estas ĉiujara esperantaĵo okazanta ie en Iberio kunorganizata de Portugala Esperanto-Junularo, Hispana Esperantista Junulara Societo kaj Kataluna Esperanto-Junularo. ĉi-foje la renkontiĝo okazos en Benicàssim, ĉarma ĉe-mediteranea urbo fama i.a. pro la internacia muzik-festivalo.
Pro sia situo kaj historio, Iberio estas, ekde la pratempoj, plurlingva kaj plurkultura teritorio. En ĝi estas kvar politikaj eroj (Portugalio, Hispanio, Andoro kaj ĝibraltaro) kaj ok lingvoj (angla, aragona, astur-leona, eŭska, galeg-portugala, kastilia, kataluna kaj okcitana). Post la lastaj migradoj oni povas kalkuli je pli ol tri centoj la kvanton de lingvoj parolataj en la dunoninsulo.
Tial do, la programo de la renkontiĝo baziĝos ĉefe sur plurkultureco kaj diverseco. Nia ĉefa ideo estas agi kune kun lokaj kulturaj asocioj. Kultura kaj scia interŝanĝo estos la kerno de la programo de renkontiĝo kiu celas diskonigi la lokajn kulturojn al esperantistoj kaj tiun esperantan al lokanoj.
La programeroj okazos en kultura junulara domo, ĉe la urbocentro de Benicàssim. Por gastigi la partoprenantojn, ni proponas tranokti amasloĝeje en urba mezlernejo, tial, nepre portu vian dormosakon, matraceton kaj prizorgu viajn manĝojn. Se vi deziras pli da komforto, en la urbo abundas ĉiuspecaj hoteloj, restoracioj, trinkejoj, vendejoj, ktp. Legi »



Lastaj komentoj
1 horo 49 min antaŭe
2 horoj 5 min antaŭe
2 horoj 6 min antaŭe
2 horoj 7 min antaŭe
2 horoj 8 min antaŭe
2 horoj 11 min antaŭe
2 horoj 12 min antaŭe
2 horoj 14 min antaŭe
2 horoj 21 min antaŭe
9 horoj 59 min antaŭe