8

Hungaria Esperanto-Asocio [HEA]: IRIS-festivalo -- 21-29. de julio 2007.

bildo de ladislao
El ladislao Publikigita antaŭ 1 jaro 21 semajnoj – Anoncita antaŭ 1 jaro 21 semajnoj
Etikedoj:
http://www.esperantohea.extra.hu

Jam multaj aliĝis al la junulara kaj plenkreskula festivalo IRIS kaj la Hungaria Esperanto-Kongreso, el 5 diversaj kontinentoj, ekzemple el Afriko el 7 landoj.

Ni proponas ankaŭ al vi la senpagan partoprenon (la manĝaĵojn kaj la tranoktadon ni certigas eble ankaŭ por 8 tagoj, sed estas ebleco partopreni por kelkaj tagoj).

Se iu bezonas invitleteron, ni povos sendi post 1-2 semajnoj, sed ni ne povos pagi la koston por la veturilo.

Vi povas registri sur la www.iris.heszperanto.hu hejmpaĝo eble pli kaj pli frue.

Se vi havas iu ajn demandojn, aŭ vi bezonos helpon pri la registrado, skribu al la retadreso esperanto@heszperanto.hu.

Se el inter la subaj programeroj vi sendos la vicmontrajn numerojn, en kiu vi partoprenus, aŭ vi proponas organizi, vi povus helpi nin.

Baksa József

prezidanto de la Humana Europa Asocio kaj la Hungaria Eperanto-Asocio

esperanto@heszperanto.hu

sojtor@t-online.hu

Programeroj

01. Afrika muzikvespero

02. Aktiveco-ludo

03. Damo - konkuro

04. Deklamkonkuro pri poemoj de Attila József

05. Deklarkonkuro

06. Desegna -konkuro

07. "Dödölle"-farado (tradicia loka manĝaĵoj)

08. Ekkonu vin mem

09. Ekskurso al Balatono/bizonorezervejo kaj Malgranda-Balatono

10. Ekskurso per trajneto en Mezo-Zala, arboreto Budafa

11. Ekspozicio pri fotoj

12. Futbali en la eŭropa esperanto-ĉampionado

13. Gitaro-majstrokonkuro

14. Gitar-vespero

15. Hejmpaĝredakta konkuro

16. Heksa ŝako-konkuro

17. Hungara popoldancado

18. Hungaria Esperanto-Kongreso

19. Interkona vespero

20. Internacia vespero

21. Internaciaj Esperanto-provekzamenoj

22. Intervjuanta konkuro

23. JaRo - Jazz-Rock Drinkejo

24. Ĵazgitar-koncerto kun la fama Miquel de la Quin el Brazilo

25. Karaokea konkuro

26. Karaokeo

27. Kermeso de Egerszeg

28. Koncerto de Anjo Amika

29. Koncerto de Georgo Handzlik

30. Koncerto de József Dinnyés

31. Koncerto de Kantogrupo "Vera Perlo"

32. Koncerto de Nikolao

33. Konkuro de belulinoj

34. Konkursverka konkuro

35. Kvizoj

36. Lernado de hungaraj popolkantoj

37. Libroekspozicio de Nemere

38. Ludodomo por infanoj

39. Metiistaj prezentoj

40. Modlado por infanoj

41. Orientiga kurkonkuro

42. Origamio

43. Patkukfarado

44. Perlumado

45. Piedira ekskurso al la TV-turo, kolektado de kuracplantoj

46. Prelegos mi en la kongreso

47. Prezentado de "Iriluloj"

48. Prezentado de esperantaj civilaj organizaĵoj

49. Prezentado de la dancgrupo "Ruĝaj Rozoj"

50. Pupofarado por infanoj

51. Pupteatro

52. Puzlo-konkuro

53. Rafiumado

54. Renesancaj dancoj

55. Retorika konkuro

56. Rimverka konkuro

57. Ŝako - konkuro

58. Ŝaksimultano kun Polgár Judita /kaj Ruszin Anna

59. Salsa-kurso

60. Stel ŝako-konkuro

61. Ultimo-ludo

62. Urbokona kvizo

63. Ventrodanc-kurso

64. Vespero de Popolkantoj

65. Vigla Muziko el Afriko (Kongo)

66. Vingustumado

67. Vira korbopilko

68. Virina korbopilko

69. Vizitado en la Metiista domo

70. Vizitado en la muzeoj: Vilaĝmuzeo, Oleoindustria Muzeo, Finnugra Muzeo, kvizoj surloke

71. Vizitado kaj banado en la Lago Gébárti

72. Vizitado kaj banado en travivaĵ - kaj tobogano-parko "Aqua City"

Legi »