15

Eventeo - nova Esperanto novaĵretejo

http://eo.eventeo.net

Dum la paĝaro de Raporto.info jam de pli ol tri semajnoj ne plu funkcias (mi retpoŝtis al la respondeculo pri ĝi kaj oni asertis min ke ili strebas refunkciigi ĝin baldaŭ), jen nova stelo sur la firmamento de tutmondaj novaĵoj en la internacia lingvo: Eventeo. Ĝi legiĝas sur la retadreso http://eo.eventeo.net/ kaj aldonas ĉiutage novaĵojn el la tuta mondo. La kvalito de la informoj kaj ankaŭ la kvalito de Esperanto plezure surprizigis min. La grafika aspekto estas ankaŭ bonkvalita kaj plezura por la okulo. Ni bonvenu la redaktantoj de Eventeo kaj deziru al ilia informejo longegan retan vivon.

Legi »
Sendita de Gebeleizis Publikigita antaŭ 14 semajnoj 3 tagoj – Anoncita antaŭ 7 semajnoj 5 tagoj
Kategorio: esperanto-movado   Etikedoj:

Sed kiuj faras kaj de kiuj fontoj ili laboras?

bildo de ladislao

ladislao 13 semajnoj 4 tagoj 1 horo 51 min ago

Interesa retpaĝo, tamen nenie mi trovas ion pri la fontoj de informoj, nek kolofonon. Necesus pli da informoj pri kunlaborantoj, aŭ ilia kaŝiĝo estas intenca, ĉu? Ŝajne iuj el Francio, ĉar mi sube trovis kaŝitan retligilon al http://www.mescladis.com/...

jes, estas problemetoj...

bildo de dipcas

dipcas 13 semajnoj 3 tagoj 23 min 19 sec ago

la pagxaro ne funkcias dauxre...

Lastaj komentoj

Ligiloj