La liberecana ateneo de Sabadell komencis la pasintan 13a de septembro esperanto-kurson. Sukceson kaj bondezirojn al niaj liberecanaj geamikoj!
Legi »|
El farri Publikigita antaŭ 1 jaro 11 semajnoj – Anoncita antaŭ 1 jaro 11 semajnoj
Etikedoj: |
La liberecana ateneo de Sabadell komencis la pasintan 13a de septembro esperanto-kurson. Sukceson kaj bondezirojn al niaj liberecanaj geamikoj!
Legi »
formiko 1 jaro 11 semajnoj 1 tago 20 horoj ago
Tiu katalunia paĝo estas sensignifa.
Sensignifa? kial? Gxi estas la
joan 1 jaro 11 semajnoj 1 tago 16 horoj ago
Sensignifa? kial? Ĝi estas la paĝo de ALLS kie oni organizas la kurson (rimarku ke ili publikigis la kurson en la dekstra kolumno).
Mi kredas, ke formiko tusxan sxlosilan
sam 1 jaro 11 semajnoj 1 tago 3 horoj ago
Mi kredas, ke formiko tuŝan ŝlosilan punkto pri klaku.net
Se temas pri internacia forumo mi kredas, ke estas seninteresa la publikigo de unu kurso ie en la mondo: por mi estas same sensignifa la instruado de esperanto en unu difinita loko en alia flanko de la mondo. Se temus eventuale pri aktivula retlisto, en kiu oni analizus, kie estas plej bone direkti nian informandon, tio povus esti interesa. Se kiel novaĵo per si mem, la informado pri unu kurso ie ajn estas sensignifa. Guto en oceano.
Mi kredas, ke estas pli bone ne aldoni tiajn novaĵojn por ne ŝarĝi la retejon pri fatraso. Kaj mi certe ne klakos sur tiaj novaĵoj.
Mi konsentas, sed laux mi (mem)cenzurigo
denizo 1 jaro 11 semajnoj 1 tago 3 horoj ago
Mi konsentas, sed laŭ mi (mem)cenzurigo ne estas la vojo antaŭen.
Rekomendo: vi povas facile entombigi la novaĵon.
Mi konsentas kun denizo, cenzurigo
kafeina 1 jaro 11 semajnoj 1 tago 44 min ago
Mi konsentas kun denizo, cenzurigo NENIAM estas la vojo!!
Sed mi tute malkonsentas kun sam kaj formiko!
Mi ŝatas legi pri kursoj en aliaj landoj, kiam mi legas tio, mi pensas: "bonege, loĝantoj de tiu ĉi lando atingas fari kurson!!, tio signifas ke estas homoj kiuj interesiĝas por la lingvo, la movado estas aktiva, kaj mi dankas al oragnizantoj pro organizi ĝin kaj montri la kulturo al aliaj homoj, multe da fojoj estas senenspezo kaj tute volontule"
Tio signifas ke en tiu ĉi lando la movado funkcias, kaj scii tio feliĉegiĝas al mi!
Estas nur mia opinio, se vi ne ŝats tiu ĉi artikolojn, simple, ne klaku!
Anna.
Guto en oceano, nu, dependas de
farri 1 jaro 11 semajnoj 22 horoj 50 min ago
Guto en oceano, nu, dependas de la vidpunkto. Informi pri iuspeca kolektivo organizanta mem esperanto-kurson povas veki ideojn, montri celpublikojn al alilandaj aktivuloj. Ni ja agas foje inspiritaj de alilandaj aktivuloj agantaj trafe laŭ nia opinio. Kial ne montri al alilandanoj kio okazas ĉe ni rilate al esperanto?
Mi volas atentigi, ke mi ne parolis
sam 1 jaro 11 semajnoj 10 horoj 13 min ago
Mi volas atentigi, ke mi ne parolis pri cenzurigo, kvankam mi ja pensis pri memcenzuro. Mi konsentas, ke neklakado estas la plej taŭga vojo, tamen mi celis atentigi pri tio, ke afiŝantoj klopodu esti respondecaj pri la intereso de ilia novaĵo. Ni ja starigas novan projekton kaj, neeviteble, ni, la unuaj, ne estas unuforme distribuitaj tra la tuta mondo: same okazis ekz. al alia projekto lanĉita antaŭ 120 jaroj nomita esperanto. Se tro pezas novaĵoj kun forta nacia karaktero, la projekto riskas ne disvastiĝi same rapide, kiel ni ĉiuj deziras.
Sed plezure mi aŭdos kontraŭajn opiniojn pri tio.
(Aldono: mi ne estas por sterila kaj neebla neŭtraleco -ĉu ideologia, ĉu devena. Mi simple emas debatigi interesan fakton lanĉitan de formiko)
Mi komprenas kaj tio estas bona
omabutner 1 jaro 11 semajnoj 8 horoj 6 min ago
Mi komprenas kaj tio estas bona debato: ĉu KLAKU devas esti TUTMONDA kaj nur TUTMONDA amaskomunikilo aŭ tamen la homoj povas publikigi kaj disvastigi REGIONAJ aŭ LANDAJ artikoletoj?
jen la demando, ĉu ne?
Laŭ mi KLAKU devas esti ilo utila por la esperantistoj. Tamen, estas bonega afero se kelkfoje japanoj publikigas siajn paĝarojn, aŭstralianoj ankaŭ siajn paĝarojn kaj poloj ankaŭ siaj, ĉu? al mi plaxas la internaciigo de klaku.
Laŭ mi oni publikigu en Klaku
farri 1 jaro 11 semajnoj 6 horoj 37 min ago
Laŭ mi oni publikigu en Klaku kion ajn konsideros interesa, grava, aŭ iel ajn publikiginda. La novaĵojn prioritatigas la tuta uzantaro mem pere de la klaka sistemo. Kaj, bone, laŭ la opinio de la klaku-uzantaro, ĝis nun tiu ĉi novaĵeto atingis 17 klakoj. Ĝi ne estas la plej populara novaĵo sed ja indis lokon inter la plej popularaj.
Mi konsentas kun Farri, mi pensas
kafeina 1 jaro 11 semajnoj 5 horoj 8 min ago
Mi konsentas kun Farri, mi pensas ke la plej bona fero estas ke homoj decidas se la novaĵoj estas interesa aŭ ne. Ne estas bezonata rekomendi ne publiki kelkajn artikolojn.
Anna.
Omabutner diris: "ĉu KLAKU devas
gufulo 1 jaro 10 semajnoj 6 tagoj 23 horoj ago
Omabutner diris: "ĉu KLAKU devas esti TUTMONDA kaj nur TUTMONDA amaskomunikilo aŭ tamen la homoj povas publikigi kaj disvastigi REGIONAJ aŭ LANDAJ artikoletoj?"
Tamen, mi ne komprenas vian diferencigon. Ne ekzistas "Tutmondajn artikolojn" ĉar iu ajn evento okazas en konkreta kaj fizika ter-punkto, t.e. en iu lando aŭ regiono.
Sekve, nur aro da novaĵoj el diversaj geografiaj punktoj kreos "tutmondan" ilon.
Do, bv. publikigu novaĵojn el viaj landoj! Tio nepras se ni volas, ke Klaku iĝu vere multflanka kaj internacia novaĵretejo.
gufulo: do vi komprenu ke kelkfoje
omabutner 1 jaro 10 semajnoj 6 tagoj 23 horoj ago
gufulo: do vi komprenu ke kelkfoje aperos homoj kiuj publikigos landajn novaĵojn kiujn ne estos redaktitaj esperante. Pro tio mi demandis malfermite ĉu Klaku devas esti nur tutmonda (en esperanto) aŭ ankaŭ regiona (publigita en ĉiuj lingvoj)...
Kion mi rimarkis estas ke la 99% de la novaĵoj de Digg.com estas en la angla... kaj la 80% de la novaĵoj de Meneame.net estas en la kastiliana kaj la 15% en angla... kaj la 5% en multaj aliaj...
Kaj pro tio estas facile antaŭscii ke Klaku havos - almenaŭ - 80% da novaĵoj en esperanto.
Klaku.net evoluas tre bone :-) Rimarku
joan 1 jaro 10 semajnoj 6 tagoj 23 horoj ago
Klaku.net evoluas tre bone :-)
Rimarku ke jam okazas kiel en Digg aŭ Meneame: La novaĵoj parolas pri la Kurso en Sabadell... kaj la komentoj pri filozofaj debatoj, hehehehehehehehehe
Laŭ mia vidpunkto, bezonas prioritatigi
gufulo 1 jaro 10 semajnoj 6 tagoj 23 horoj ago
Laŭ mia vidpunkto, bezonas prioritatigi novaĵojn en internacia lingvo.
Tamen, ne estas problemo se intermiksiĝas rilatigitaj ttt-ejoj kun novaĵoj en naciaj lingvoj, se la ĉefa informo povas esti de ĉiuj komprenita. Fakte, estas esence bona, ke la lingva diverseco de nia mondo estu videbla.
gufulo: "estas esence bona, ke
sam 1 jaro 10 semajnoj 6 tagoj 11 horoj ago
gufulo: "estas esence bona, ke la lingva diverseco de nia mondo estu videbla"
Prave. Tamen ĝis ia nivelo. Sen kontrolo, en plena tutmondiĝo, la malpli uzataj lingvoj (i.a. esperanto) estas malaperigataj. Provu publikigi esperante (aŭ katalune, aŭ ĉeroke) en Digg aŭ Meneame kaj via mesaĝo neniam atingos signifecon. Do malgrandaj komunumoj (ne nur lingvaj) serĉas konstrui siajn proprajn spacojn de komunikado kaj pro tio Klaku estas bonega kaj eĉ necesa ilo.
Ĉiuokaze, kiel mencias joan, la eventuala problemo ŝajnas pure teoria. La kvanto de esperantlingvaj uzantoj de Klaku plej verŝajne puŝos en sensignifecon iun ajn aperuntan novaĵon en alia lingvo.
Bone... sed oni povas rakonti se
kafeina 1 jaro 10 semajnoj 6 tagoj 1 horo ago
Bone... sed oni povas rakonti se la kurso komencis bone? Ĉu estis multe da lernantoj? Kio ili aĝas? Ĉu junuloj? Cu mualjunuloj? Ĉu venontajn esperantistojn?