La liberecana ateneo de Sabadell komencis la pasintan 13a de septembro esperanto-kurson. Sukceson kaj bondezirojn al niaj liberecanaj geamikoj!
Legi »|
El farri Publikigita antaŭ 48 semajnoj 5 tagoj – Anoncita antaŭ 48 semajnoj 4 tagoj
Etikedoj: |
La liberecana ateneo de Sabadell komencis la pasintan 13a de septembro esperanto-kurson. Sukceson kaj bondezirojn al niaj liberecanaj geamikoj!
Legi »
formiko 48 semajnoj 4 tagoj 20 horoj 18 min ago
Tiu katalunia paĝo estas sensignifa.
Sensignifa? kial? Gxi estas la
joan 48 semajnoj 4 tagoj 15 horoj 53 min ago
Sensignifa? kial? Gxi estas la pagxo de ALLS kie oni organizas la kurson (rimarku ke ili publikigis la kurson en la dekstra kolumno).
Mi kredas, ke formiko tusxan sxlosilan
sam 48 semajnoj 4 tagoj 3 horoj 49 min ago
Mi kredas, ke formiko tusxan sxlosilan punkto pri klaku.net
Se temas pri internacia forumo mi kredas, ke estas seninteresa la publikigo de unu kurso ie en la mondo: por mi estas same sensignifa la instruado de esperanto en unu difinita loko en alia flanko de la mondo. Se temus eventuale pri aktivula retlisto, en kiu oni analizus, kie estas plej bone direkti nian informandon, tio povus esti interesa. Se kiel novajxo per si mem, la informado pri unu kurso ie ajn estas sensignifa. Guto en oceano.
Mi kredas, ke estas pli bone ne aldoni tiajn novajxojn por ne sxargxi la retejon pri fatraso. Kaj mi certe ne klakos sur tiaj novajxoj.
Mi konsentas, sed laux mi (mem)cenzurigo
denizo 48 semajnoj 4 tagoj 3 horoj 38 min ago
Mi konsentas, sed laux mi (mem)cenzurigo ne estas la vojo antauxen.
Rekomendo: vi povas facile entombigi la novajxon.
Mi konsentas kun denizo, cenzurigo
kafeina 48 semajnoj 4 tagoj 34 min 45 sec ago
Mi konsentas kun denizo, cenzurigo NENIAM estas la vojo!!
Sed mi tute malkonsentas kun sam kaj formiko!
Mi ŝatas legi pri kursoj en aliaj landoj, kiam mi legas tio, mi pensas: "bonege, loĝantoj de tiu ĉi lando atingas fari kurson!!, tio signifas ke estas homoj kiuj interesiĝas por la lingvo, la movado estas aktiva, kaj mi dankas al oragnizantoj pro organizi ĝin kaj montri la kulturo al aliaj homoj, multe da fojoj estas senenspezo kaj tute volontule"
Tio signifas ke en tiu ĉi lando la movado funkcias, kaj scii tio feliĉegiĝas al mi!
Estas nur mia opinio, se vi ne ŝats tiu ĉi artikolojn, simple, ne klaku!
Anna.
Guto en oceano, nu, dependas de
farri 48 semajnoj 3 tagoj 22 horoj 40 min ago
Guto en oceano, nu, dependas de la vidpunkto. Informi pri iuspeca kolektivo organizanta mem esperanto-kurson povas veki ideojn, montri celpublikojn al alilandaj aktivuloj. Ni ja agas foje inspiritaj de alilandaj aktivuloj agantaj trafe laŭ nia opinio. Kial ne montri al alilandanoj kio okazas ĉe ni rilate al esperanto?
Mi volas atentigi, ke mi ne parolis
sam 48 semajnoj 3 tagoj 10 horoj 4 min ago
Mi volas atentigi, ke mi ne parolis pri cenzurigo, kvankam mi ja pensis pri memcenzuro. Mi konsentas, ke neklakado estas la plej tauxga vojo, tamen mi celis atentigi pri tio, ke afisxantoj klopodu esti respondecaj pri la intereso de ilia novajxo. Ni ja starigas novan projekton kaj, neeviteble, ni, la unuaj, ne estas unuforme distribuitaj tra la tuta mondo: same okazis ekz. al alia projekto lancxita antaux 120 jaroj nomita esperanto. Se tro pezas novajxoj kun forta nacia karaktero, la projekto riskas ne disvastigxi same rapide, kiel ni cxiuj deziras.
Sed plezure mi auxdos kontrauxajn opiniojn pri tio.
(Aldono: mi ne estas por sterila kaj neebla neuxtraleco -cxu ideologia, cxu devena. Mi simple emas debatigi interesan fakton lancxitan de formiko)
Mi komprenas kaj tio estas bona
omabutner 48 semajnoj 3 tagoj 7 horoj 56 min ago
Mi komprenas kaj tio estas bona debato: cxu KLAKU devas esti TUTMONDA kaj nur TUTMONDA amaskomunikilo aux tamen la homoj povas publikigi kaj disvastigi REGIONAJ aux LANDAJ artikoletoj?
jen la demando, cxu ne?
Laux mi KLAKU devas esti ilo utila por la esperantistoj. Tamen, estas bonega afero se kelkfoje japanoj publikigas siajn pagxarojn, auxstralianoj ankaux siajn pagxarojn kaj poloj ankaux siaj, cxu? al mi plaxas la internaciigo de klaku.
Laŭ mi oni publikigu en Klaku
farri 48 semajnoj 3 tagoj 6 horoj 27 min ago
Laŭ mi oni publikigu en Klaku kion ajn konsideros interesa, grava, aŭ iel ajn publikiginda. La novaĵojn prioritatigas la tuta uzantaro mem pere de la klaka sistemo. Kaj, bone, laŭ la opinio de la klaku-uzantaro, ĝis nun tiu ĉi novaĵeto atingis 17 klakoj. Ĝi ne estas la plej populara novaĵo sed ja indis lokon inter la plej popularaj.
Mi konsentas kun Farri, mi pensas
kafeina 48 semajnoj 3 tagoj 4 horoj 58 min ago
Mi konsentas kun Farri, mi pensas ke la plej bona fero estas ke homoj decidas se la novajxoj estas interesa aux ne. Ne estas bezonata rekomendi ne publiki kelkajn artikolojn.
Anna.
Omabutner diris: "ĉu KLAKU devas
gufulo 48 semajnoj 2 tagoj 23 horoj 28 min ago
Omabutner diris: "ĉu KLAKU devas esti TUTMONDA kaj nur TUTMONDA amaskomunikilo aŭ tamen la homoj povas publikigi kaj disvastigi REGIONAJ aŭ LANDAJ artikoletoj?"
Tamen, mi ne komprenas vian diferencigon. Ne ekzistas "Tutmondajn artikolojn" ĉar iu ajn evento okazas en konkreta kaj fizika ter-punkto, t.e. en iu lando aŭ regiono.
Sekve, nur aro da novaĵoj el diversaj geografiaj punktoj kreos "tutmondan" ilon.
Do, bv. publikigu novaĵojn el viaj landoj! Tio nepras se ni volas, ke Klaku iĝu vere multflanka kaj internacia novaĵretejo.
gufulo: do vi komprenu ke kelkfoje
omabutner 48 semajnoj 2 tagoj 23 horoj 22 min ago
gufulo: do vi komprenu ke kelkfoje aperos homoj kiuj publikigos landajn novaĵojn kiujn ne estos redaktitaj esperante. Pro tio mi demandis malfermite ĉu Klaku devas esti nur tutmonda (en esperanto) aŭ ankaŭ regiona (publigita en ĉiuj lingvoj)...
Kion mi rimarkis estas ke la 99% de la novaĵoj de Digg.com estas en la angla... kaj la 80% de la novaĵoj de Meneame.net estas en la kastiliana kaj la 15% en angla... kaj la 5% en multaj aliaj...
Kaj pro tio estas facile antaŭscii ke Klaku havos - almenaŭ - 80% da novaĵoj en esperanto.
Klaku.net evoluas tre bone :-) Rimarku
joan 48 semajnoj 2 tagoj 23 horoj 19 min ago
Klaku.net evoluas tre bone :-)
Rimarku ke jam okazas kiel en Digg aŭ Meneame: La novaĵoj parolas pri la Kurso en Sabadell... kaj la komentoj pri filozofaj debatoj, hehehehehehehehehe
Laŭ mia vidpunkto, bezonas prioritatigi
gufulo 48 semajnoj 2 tagoj 23 horoj 8 min ago
Laŭ mia vidpunkto, bezonas prioritatigi novaĵojn en internacia lingvo.
Tamen, ne estas problemo se intermiksiĝas rilatigitaj ttt-ejoj kun novaĵoj en naciaj lingvoj, se la ĉefa informo povas esti de ĉiuj komprenita. Fakte, estas esence bona, ke la lingva diverseco de nia mondo estu videbla.
gufulo: "estas esence bona, ke
sam 48 semajnoj 2 tagoj 11 horoj 50 min ago
gufulo: "estas esence bona, ke la lingva diverseco de nia mondo estu videbla"
Prave. Tamen gxis ia nivelo. Sen kontrolo, en plena tutmondigxo, la malpli uzataj lingvoj (i.a. esperanto) estas malaperigataj. Provu publikigi esperante (aux katalune, aux cxeroke) en Digg aux Meneame kaj via mesagxo neniam atingos signifecon. Do malgrandaj komunumoj (ne nur lingvaj) sercxas konstrui siajn proprajn spacojn de komunikado kaj pro tio Klaku estas bonega kaj ecx necesa ilo.
Cxiuokaze, kiel mencias joan, la eventuala problemo sxajnas pure teoria. La kvanto de esperantlingvaj uzantoj de Klaku plej versxajne pusxos en sensignifecon iun ajn aperuntan novajxon en alia lingvo.
Bone... sed oni povas rakonti se
kafeina 48 semajnoj 2 tagoj 59 min 58 sec ago
Bone... sed oni povas rakonti se la kurso komencis bone? Cxu estis multe da lernantoj? Kio ili agxas? Cxu junuloj? Cu mualjunuloj? Cxu venontajn esperantistojn?