8

Esperantaj vortoj, kiujn mi ne ŝatas uzi

bildo de gufulo
El gufulo Publikigita antaŭ 1 jaro 4 semajnoj – Anoncita antaŭ 1 jaro 3 semajnoj
Etikedoj:
http://www3.ocn.ne.jp

Bonega eseeto pri la uzo de kunmetaĵoj por plineŭtraligi kaj plifaciligi Esperanton.

Legi »

Grandega listo! mi jam pensis pri

bildo de ombresaco

ombresaco 1 jaro 4 semajnoj 14 horoj 54 min ago

Grandega listo! mi jam pensis pri kelkaj, kiel lingvistiko, biologio, zoologio kaj similaj.

Li aldonis la monatojn (ne tro antaŭe ni diskutis pri teio), sed forgesis tagnomojn.

Tre kongrua kun la esperanta "spirito" malgrandigi la vortaron.

Mi daŭre ne komprenas ke se oni uzas biologisto aŭ zoologisto anstataŭ vivaĵosciado aŭ bestsciado kreskigas la lingvo, sed se oni diras "alies", "na" pervertigas ĝin.

"Mi dauxre ne komprenas ke se oni

bildo de gufulo

gufulo 1 jaro 4 semajnoj 5 horoj 58 min ago

"Mi daŭre ne komprenas ke se oni uzas biologisto aŭ zoologisto anstataŭ vivaĵosciado aŭ bestsciado kreskigas la lingvo, sed se oni diras "alies", "na" pervertigas ĝin."
Mi pensas, ke diri vivaĵ-sciencon anstataŭ biologion aŭ diri plant-sciencon anstataŭ botanikon implicas nenian malobservon de la fundamento de Esperanto. Tute male, ni simple pligrandigas la vorto-stokon per kunmetaĵoj de jam ekzistantaj radikoj.
Alia afero tute malsama, estas la uzo de "alies" kaj "na" kiuj estas rekte kontraŭfundamentaj (Sendepende de nia opinio pri ili).

"Na" estas ne-fundamenta (kontraŭfundamenta

bildo de ombresaco

ombresaco 1 jaro 4 semajnoj 5 horoj 42 min ago

"Na" estas ne-fundamenta (kontraŭfundamenta signifas alia afero), sed "alies" aŭ "sportundo" estas vortoj rapide komprenebla de ĉiuj esperantisto.

Kaj pri la afero pligrandigi vortaron, se ekzistas kunmetita vorto, aldoni neologismon* al la vortaro estas kontraŭspirita**, mi pensas.

Mi konstatis tion kiam mi parolas kun koreanino, kaj mi diris "hospitalo" sed ŝi ne komprenis, sed jes malsanulejo. Certe por geĉinanoj zoologio ne estas konata vorto, sed jes bestsciado, kaj esperanto celas kominuki, ĉu ne?

*neologismo -> vorto direbla esperante (malsanulejo->hospitalo, vagonaro->trajno)
nova vorto -> vorto por nova aĵo ne ekzistanta antaŭe aŭ sen esperanta vorto (komputilo, modemo...)

**Malpligrandigi la vortaron per eta aro da afiksoj estas la spirito (lingva) pri kio mi parolas