Kaŝtanfesto, samkiel "halloween" en anglalingvaj landoj, devenas el antikva funebra rituala festo. Temas pri popol-festo okazanta la unuan de novembro, en kiu oni manĝas batatojn, kaŝtanojn ka panellets-n. La tradicia trinkaĵo dum la kaŝtanfesto estas la muskatvino. Kiel ĉiujare, Esperanto-Centro de Sabadell, organizos al ni vespermanĝon kaj la feston. La ceterajn manĝojn ni mem prizorgos, ĉefe spertinte ke ni kapablas.
En ĉi tiu okazo, same kiel sukcese kaj amuze okazis en la pasinta Senprograma Renkontiĝo de KEJ, ni devos mem mastrumi. Ni organizos skipojn por pretigi la manĝojn, priservi la tablojn kaj ĉion purigi.
Kiel kutime, en la aŭtunaj renkontiĝoj, ni praktikos esperanton (komencantoj estu pretaj), ni ekskursos tra belaj naturaj pejzaĝoj kaj vizitos interesaĵojn en tra la regiono kiel ekzemple vinkelojn, belan riveran akvofalon kaj mezepokajn urbetojn i.a. Elstaras la muzeo paper-muelejo de Capellades kaj la Abric Romaní, en la abismo de Capellades, kie troviĝas arkeologiejo el meza paleolitiko. Ankaŭ estas pli interesaj proponoj.
La gastejo kapablas gastigi 35 personojn maksimume, tial do, aliĝu kiel eble plej frue por rezervi vian lokon.
Legi »











Lastaj komentoj
6 horoj 14 min antaŭe
7 horoj 20 min antaŭe
1 tago 10 horoj antaŭe
1 tago 12 horoj antaŭe
1 tago 12 horoj antaŭe
1 tago 12 horoj antaŭe
2 tagoj 6 horoj antaŭe
2 tagoj 6 horoj antaŭe
2 tagoj 8 horoj antaŭe
2 tagoj 10 horoj antaŭe