Jen bildaj ekzemplo de neŭtraleco kaj malneŭtraleco. Komparu kaj juĝu mem.
Legi »|
El farri Publikigita antaŭ 42 semajnoj 5 tagoj – Anoncita antaŭ 42 semajnoj 3 tagoj
Etikedoj: |
Jen bildaj ekzemplo de neŭtraleco kaj malneŭtraleco. Komparu kaj juĝu mem.
Legi »
Mi klakis ĝin, ĉar ĝi estas
ombresaco 42 semajnoj 4 tagoj 6 horoj 14 min ago
Mi klakis ĝin, ĉar ĝi estas sufiĉe interesa debato, sed ĉiokaze, mi pensas ke ne asocii esperantismo kun aliaj ismoj (anarĥismo, komunismo, naturismo, ekologismo... kontraŭfaŝismo, kontraŭsistemismo, kontraŭkapitalismo...ktp-ismo) nur ebligas gajni malamikojn. Ni memoru ke esperantisto estas tiu kiu parolas esperanton, kaj siaj kialoj estas tute personaj aferoj.
Ĝuste tial mi pensis. La starigota
farri 42 semajnoj 4 tagoj 3 horoj 35 min ago
Ĝuste tial mi pensis. La starigota debato certe estos interesa. Laŭ mi, esperantismo ne estas neŭtrala, ĝi estas ismo, ne alia ismo sed tiu ĉi konkreta ismo. Plia socia movado kun klare difinita celo: "klara kaj rekta kaj tre difinita ĝi estas la voj' elektita"
Vidinte ke KEA ekpripensas sian principaron: http://www.liberafolio.org/2007/keaprinciparo/
Vidinte ke oni ekdemandas la ceterajn kial oni esperantistiĝas: http://klaku.net/out.php?title=YouTube_-_Demando_al_la_geesperantistoj_s...
Mi trovas oportune ekdebati kelkajn aferojn pri "nia afero", ĉu ne?
Mi pensas, ke tiu kiu parolas Esperanto
gufulo 42 semajnoj 4 tagoj 3 horoj 3 min ago
Mi pensas, ke tiu kiu parolas Esperanto estas tutsimple esperanto-parolanto. Esperantisto estas io alia pli malfacile difinebla sed iel rilatigita kun iaj moralaj principoj... ĉu ne?
Pri la afero ĉu ni estu neŭtralaj mi aldonus alian demandon: ĉu eblas esti neŭtrala?
(Aliflanke, eble necesas klarigo por la internacia publiko pri kiu estis la "moŝta" generalo Franko, aŭ almenaŭ ligilo al Vikipedia artikolo)
Jen vikipedia ligilo pri la totalitarisma
farri 42 semajnoj 4 tagoj 2 horoj 48 min ago
Jen vikipedia ligilo pri la totalitarisma murdisto respondecanta pri pli ol miliono da murditoj: http://eo.wikipedia.org/wiki/Francisco_Franco
La neŭtraleco permesas ke la malboneco
joan 42 semajnoj 4 tagoj 1 horo 30 min ago
La neŭtraleco permesas ke la malboneco ekzistas kaj kreskas. Oni devas esti sincera kaj protesti kontraŭ tio kion ofendas al vi aŭ al via komunumo. Do, neŭtraleco kaj neŭtralistoj NE!
PD: Rilate al afiŝo de la diktatoro Franco kaj la Hispana Esperanto Federacio... ili uzas esperanton, sed ili NE estas esperantistoj. Fekaj hispanfaŝistoj! for de la movado!
Kiu estas la celo de esperantismo?
farri 42 semajnoj 4 tagoj 46 min 50 sec ago
Kiu estas la celo de esperantismo? Kompreneble iĝi internacia lingvo. Sed kial Esperanto kaj ne la angla? Ĉar esperanto estas neŭtrala. Kio signifas neŭtrala? Kio estas neŭtralismo? Ĉu neŭtralismo estas lasi ĉiun fari aŭ ĉu ĝi permesas agi kaze de maljusteco? Se pro neŭtralismo oni ne rajtas agi kontraŭ maljusteco, neŭtralisto devas agnoski ke la internacia lingvo estas la angla.
La neŭtraleco permesis ke nun
ombresaco 42 semajnoj 4 tagoj 45 min 52 sec ago
La neŭtraleco permesis ke nun ekzistis esperantistoj dum la frankismo, (kaj -mi supozas- sur granda pardto de sudameriko dum la militaj diktaturoj). Neŭtralismo permesas ke en usono ekzistas esperantistoj (se esperantismo egalus kontraŭkapitalismo, plej certe ĝi estus malpermesita tie, kaj ankaŭ sur la eŭropa komuno).
Per tio mi ne volas diri ke ĉiuj devas esti neŭtrala, mi volas diri ke oni ne devas "devige" partopreni en alia ismo nur pro esti esperantisto.
Kiu decidas kiuj estas malbonaj? -Post
ombresaco 42 semajnoj 4 tagoj 42 min 23 sec ago
Kiu decidas kiuj estas malbonaj?
-Post iom da mono, la kvanton da honestaj homoj oni povas kalkuli nur per la fingroj de unu orelo.
Ombresaco demandas: Kiu decidas
farri 42 semajnoj 4 tagoj 40 min 4 sec ago
Ombresaco demandas: Kiu decidas kiuj estas malbonaj?
Mi respondas: Dio, ĉu ne?
;-)
Pro miaj komentoj oni povus pensi
ombresaco 42 semajnoj 4 tagoj 37 min 35 sec ago
Pro miaj komentoj oni povus pensi pri mi, ke mi estas neŭtrala, sed tute ne. Mi volas diri ke mi ne uzas esperanton por miaj aliaj interesoj.
Muziko estas neŭtrala, sed estas muziskstoj kiuj pensas multamniere, kaj eĉ skribas himnojn por ĉiuj.
Anstataŭ muziko por esperanto.
Al gufulo: ---- Esperantisto
ombresaco 42 semajnoj 4 tagoj 34 min 33 sec ago
Al gufulo:
----
Esperantisto estas nomo por personoj, kiuj parolas Esperanton. Laŭ la Bulonja Deklaracio 'esperantisto' estas nomata "ĉiu persono, kiu scias kaj uzas la lingvon Esperanto, tute egale por kiaj celoj li ĝin uzas. Apartenado al ia aktiva Societo esperantista por ĉiu esperantisto estas rekomendata, sed ne deviga" (1905; § 5).
----
El http://eo.wikipedia.org/wiki/Esperantisto
Dio demandas al mi ;) Bonan
ombresaco 42 semajnoj 4 tagoj 33 min 40 sec ago
Dio demandas al mi ;)
Bonan respondon, amiko farri
Ĉu vi elektis lerni Esperanton
farri 42 semajnoj 4 tagoj 30 min 29 sec ago
Ĉu vi elektis lerni Esperanton kiel tempopasigo? Ĉu kiel amuzaĵo? Ĉu ĉar vi preferas lerni planlingvon ol gimnastiki? Se jes, vi estas neŭtrala esperanto-parolanto.
Se vi elektis lerni Esperanton ĉar vi konsideras ke la homaro rajtas interkomunikiĝi, ke la paco inter popoloj (ne inter klasoj) venos el reciproka sin kompreno, ke la interkomunikilo devas esti neŭtrala kaj facila, tiel ke ĝi ebligas ĉiujn komunikiĝi kaj superigas neniun popolon, nacion aŭ lingvon. Se vi lernis Esperanton ĉar vi ne ŝatas landlimojn. Se vi lernis Esperanton ĉar espere kredas ke alia mondo eblas...
Tiam, kara, estas vi esperantisto.
Tiel mi vidas, eĉ leginte la bulonjaĵon.
(fek' al neŭtralec') (A)
P.S. Interesa debato, ĉu ne?
Ĉu vi elektis lerni Esperanton
ombresaco 42 semajnoj 4 tagoj 20 min 16 sec ago
Ĉu vi elektis lerni Esperanton kiel tempopasigo? -> Ne, nur kiel kuriozaĵo, kaj ĝi ŝategis min ekde la unua leciono. Estas amuza. Mi devus ankaŭ gimanstiki. Mi estas esperanto-parolanto, kaj mi ne estas neŭtrala, do, mi ne scias ĉu mi estas neŭtrala esperanto-parolanto (same mi ludas gitaron, sed ne esperas ke ĉiuj gitaristoj lernu esperanton ne reciproke).
Mi kunsentas: Homaro rajtas komuniki, mi ne pensas ke la paco venos el reciproka kompreno. Mi pensas ke esperanto (pro NEŬTRALECO (vi elektis la vorton) kaj facileco). Mi ne ŝatas landlimon. Mi ne tute pensas ke alia mondo eblas (mi jam parolis ĉi tie pri bonajn intencojn).
Mi ege ŝatus dŭrigi la kunversado, sed estas malfrue.
Mi promesas skribi blogaĵo pri ĝi.
Ege interesa debato, tiu kiun vi komencis.
Esperanto estas neŭtrala lingvo.
farri 42 semajnoj 4 tagoj 14 min 37 sec ago
Esperanto estas neŭtrala lingvo. Ĝia uzo kaj disvastigo tute malneŭtralas. Neŭtrala homo tiurilate akceptas kaj uzas la anglan.
Malpacience mi atendas vian blogaĵon, ombresaco.
Agrablan dormadon!
Antaŭ la konflikto de Israelo
joan 42 semajnoj 3 tagoj 23 horoj 34 min ago
Antaŭ la konflikto de Israelo kontraŭ Palestino, ne eblas esti neŭtrala. Ni devas halti tiun ĉi militon nun.
Antaŭ la perfortoj kontraŭ virinoj en Ciudad Juarez ne eblas esti neŭtrala. Ni devas havi tiujn perfortojn jam.
Neŭtraleco, malamika de la amo kaj la inteligento.