11

Ĝenerala direktoro de Unesko pri la Jaro de Lingvoj | ESENCOJ

http://hungario.hu

[UEA Komuniko] S-ro Koichiro Matsuura, Ĝenerala Direktoro de Unesko, publikigis mesaĝon pri la celebrado de la Internacia Jaro de Lingvoj en 2008. En ĝi li skizas la ĉefajn idealojn kaj celojn de tiu speciala jaro, al kiu estos dediĉita ankaŭ la temo de la 93-a Universala Kongreso de Esperanto en Roterdamo en julio 2008.

Legi »
bildo de ladislao
Sendita de ladislao Publikigita antaŭ 23 semajnoj 4 horoj – Anoncita antaŭ 22 semajnoj 3 tagoj
Kategorio: esperanto-movado   Etikedoj:

Mia loka eo-grupo, la Vilanova

bildo de jinglada

jinglada 22 semajnoj 6 tagoj 5 horoj 35 min ago

Mia loka eo-grupo, la Vilanova Eo-Grupo kunvenas en Civita Centro de Sant Joan de Vilanova i la Geltrú, kie ĉiujare okazas tio kion ili nomas la "kristnaska tosto". Ĉijare okazos la 18an de decembro je la 19a horo.

1) En tiu festo oni prezentas la krist-naskan arbon ĉe kiuj branĉoj ĉiu grupo aganta en la centro pendigas ion ajn por vidigi la "vivon de la grupo". Tio povas konsisti je iu ajn objekto, du aŭ tri dimensia kiu proksimuma grandeco estu 20x20[x20] cm. Oni povas prezenti ion ajn, ekzemple bildojn, fotojn, objektojn, ktp. rilatajn al la agado de la grupo. Ĉar venontjare oni festos la internacian jaron de la lingvoj, do ni povus pendigi alegorion rilate al tio aŭ io tia.

2) En la festo la grupoj ankaŭ partoprenas per demonstro de io rilata al sia agado, eĉ, se eblas, rilata al krist-nasko: ekzemple tiuj kiuj lernas ludi gitaron, ludos krist-naskan muzikon, tiuj kiu lernas teatron, prezentos krist-naskan teatraĵeton, ktp.

Nun, jen la tubero en la afero! Kion fari? Ĉu vi povas doni ideojn al mi? Bonvolu skribi rekte al vilanova ĉe esperanto.cat

La direktorino de la Civita Centro proponis ke ni disdonu presitan kristnaskan kanton en esperanto al ĉiuj ĉeestantoj por kunkanti. Ĉu vi konsideras tion oportuna? Ĉu vi povas rekomendi iun ajn taŭgan kristnaskan kanton?

Mi avide atendas viajn iajn ajn kunlaborojn, inter ili vian rektan ĉeeston la 18an en Vilanova;)

Lastaj komentoj

Ligiloj