Ege interesa, mi ja utiligos ĝin! Nur eta detalo: miaopinie, la butono "kontroli" estas tro longa, kaj unue mi eĉ "ne vidis" ĝin, se tiel diri, do mi pensis ke la korektoj aperos dum la skribado :/
Mi ĵus kontrolis, kaj fakte ne estas tro kontenta pri ĝi. Unue mi metis tien mezlongan tekston (ĉ. 250 vortoj). Ĝi montris al mi 10 "erarojn". Tamen nur unu el ĝi estis ĝusta (mankis litero). Aliaj estis fuŝaj, kelkaj eĉ tre fuŝaj - ekzemple ĝi volis forigi akuzativon, kie ĝi estis necesa. Same estis kun la dua mezlonga teksto, do unu vera lietreraro, kaj kelkaj ŝajneraroj. Fine mi metis tien jam pli longan tekston (ĉ. 650 vortoj) kaj la programo montris mankon de eraroj.
Do, laŭ mi tiu ilo povas esti utila, sed nur por spertuloj, kiuj kapablas rimarki ŝajnerarojn montratajn de la programo. Eble estus pli praktike, se ĝi kontrolus nur korektecon de vertoj (en kio ĝi ŝajne sufiĉe bonas) anstataŭ fuŝe (mal)proponi akuzativon...
Hmm... miakomprene "ne tro" ne nepre signifas "sufiĉe". Tio dependas de kunteksto. Tamen ĉiukaze Vi povas ŝanĝi al "ne estas tre kontenta" kaj pli malpli samsignifos ;)
Mi ne provis kompleksajn
ombresaco 40 semajnoj 5 tagoj 23 horoj 5 min ago
Mi ne provis kompleksajn tekstojn, sed nunteme, ĝi bonŝajnas.
Gratulon el ĉi tie al la kreintoj.
Ege interesa, mi ja utiligos
eledu 40 semajnoj 2 tagoj 17 horoj 54 min ago
Ege interesa, mi ja utiligos ĝin! Nur eta detalo: miaopinie, la butono "kontroli" estas tro longa, kaj unue mi eĉ "ne vidis" ĝin, se tiel diri, do mi pensis ke la korektoj aperos dum la skribado :/
Mi ĵus kontrolis, kaj fakte
LukiZ 40 semajnoj 1 tago 21 horoj 22 min ago
Mi ĵus kontrolis, kaj fakte ne estas tro kontenta pri ĝi. Unue mi metis tien mezlongan tekston (ĉ. 250 vortoj). Ĝi montris al mi 10 "erarojn". Tamen nur unu el ĝi estis ĝusta (mankis litero). Aliaj estis fuŝaj, kelkaj eĉ tre fuŝaj - ekzemple ĝi volis forigi akuzativon, kie ĝi estis necesa. Same estis kun la dua mezlonga teksto, do unu vera lietreraro, kaj kelkaj ŝajneraroj. Fine mi metis tien jam pli longan tekston (ĉ. 650 vortoj) kaj la programo montris mankon de eraroj.
Do, laŭ mi tiu ilo povas esti utila, sed nur por spertuloj, kiuj kapablas rimarki ŝajnerarojn montratajn de la programo. Eble estus pli praktike, se ĝi kontrolus nur korektecon de vertoj (en kio ĝi ŝajne sufiĉe bonas) anstataŭ fuŝe (mal)proponi akuzativon...
LukiZ
http://lukiz.wordpress.com
Atentu ke "ne tro" =
karulo 40 semajnoj 1 tago 19 horoj 30 min ago
Atentu ke "ne tro" = "sufiĉe"...se mi ne eraras ;)
Hmm... miakomprene "ne tro"
LukiZ 40 semajnoj 1 tago 7 horoj 8 min ago