Artikolo de Anna Löwenstein pri la nova modo denove uzi "-ujo" kiel finaĵon ĉe landnomoj kaj pri la kialoj por la apero de ĉi tiu modo.
Read »Artikolo de Anna Löwenstein pri la nova modo denove uzi "-ujo" kiel finaĵon ĉe landnomoj kaj pri la kialoj por la apero de ĉi tiu modo.
Read »
Stulteta radikal-etnisma
Slavik 1 jaro 21 semajnoj 6 tagoj 7 horoj ago
Stulteta radikal-etnisma modo, nepre malsekvinda, mi opinias.
Slavik, ĉu vi povas klarigi
gufulo 1 jaro 19 semajnoj 6 tagoj 14 horoj ago
Slavik, ĉu vi povas klarigi kial vi taksas la ujo-sistemon „radikal-etnisma“? Mi vere scivolemas :)
Nur por kelkaj personoj
eventoj 1 jaro 21 semajnoj 4 tagoj 11 horoj ago
Nur por kelkaj personoj ĝi estas 'modo'. Cetere tiu ujo-afero estas bona preteksto por paroli kaj pensi ne pri la esencaj problemoj de la movado...
Ankaŭ mi restos ĉe la kutima -io.
Mi unue lernis la -ujo
formiko 1 jaro 21 semajnoj 3 tagoj 39 min ago
Mi unue lernis la -ujo metodon, sed mi preferas la -io metodo. Kvankam mi komprenas la verkistimo, mi restos ĉe la kutima -io.
Por mi ne estas tre grava
songhero 1 jaro 14 semajnoj 4 tagoj 22 horoj ago
Por mi ne estas tre grava afero sed mi vidas ĝin kvazaŭ -ujo kaj -io estus egalaj ĉar preskaŭ nur ŝanĝiĝas la longeco de la sono i (jo - io). Kompreneble mi bone vidas ilian malsamecon ankaŭ.
Tiu refamigo de "ujo" tute
Tonyo 1 jaro 14 semajnoj 3 tagoj 17 horoj ago
Tiu refamigo de "ujo" tute ne estas modo. Se gi aspektas tia, tio ŝuldiĝas al la peno de kelkaj malmultaj aktivuloj, kiuj sendas tiun saman artikolon al ĉiuj eblaj revuoj kaj retejoj. Vidu ekzemplon en
http://www.delbarrio.eu/2010/02/en-la-papera-mondo-1.htm
Bonŝance tamen, tiu etnisma maniero doni nomojn al "gravaj" landoj, jam eksmodiĝis ĉe la plejmulto de parolantoj.
Tonyo
http://www.delbarrio.eu
Pardonu, mi misvidis kaj
AVRS 1 jaro 14 semajnoj 2 tagoj 13 horoj ago
Pardonu, mi misvidis kaj klakis la malsupro-montrilon (kial ne eblas malfari?). Nu, mi donus +0,5 al via komento…