Karaj uzantoj de klaku.net! Mi petas en komentoj de tiu ĉi novaĵo respondi pri tio, kiujn eblecojn, servojn ktp. de teknika vidpunkto vi volus vidi en Klaku, sed nuntempe ili mankas.
Dankon!
Read »Karaj uzantoj de klaku.net! Mi petas en komentoj de tiu ĉi novaĵo respondi pri tio, kiujn eblecojn, servojn ktp. de teknika vidpunkto vi volus vidi en Klaku, sed nuntempe ili mankas.
Dankon!
Read »
Se vi povas, ŝanĝu al la
fajro 2 years 50 semajnoj 3 tagoj 11 horoj ago
Se vi povas, ŝanĝu al la programaro de Meneame.net:
http://meneame.wikispaces.com/Source+code
Ne uzu Klaku por demandoj/feedback. Vi povas uzi blogon!
Permesu voĉdoni al ne registritaj uzantoj.
Tro da novaĵoj ne atingas la ĉefpaĝon; donu pli da karmo al la uzantoj.
Ŝanĝu la koloron; verdajn tekstojn mallegeblas.
Ŝajne multaj esperantistoj ne komprenas kiel funkcias ĉi tiu retejo; verku manlibreton pri Klaku kaj faru pli da reklamado en aliaj eo-retejoj.
Faru pli da reklamado
Pli da reklamado
Laŭ mi la retejo klaku
boriso 2 years 50 semajnoj 2 tagoj 22 horoj ago
Laŭ mi la retejo klaku sufiĉe bone funkcias nun. Kio estas bezonata estas pli da uzantoj, pli da interesaj komentoj. Laŭ mi blogo ne estus sukcesa nun, ĉar tro malmultaj homoj jam uzas la retejon.
Mi konsentas ke pli da reklamo utilus, sed mi ne tutcertas kiel plej bone reklami en esperantujo. Ankoraŭ ne ekzistas tre efika amaskomunikila strukturo ene de nia komunumo .
Eble vi povas tamen peti al Lernu.net ke ili anoncu pri via retejo, se ankoraŭ tion ili ne faras.
Mi ne konsentas pri la propono ŝanĝi al Meaneme. Mi ne vidas kiel tio aldonus multe pli grandan sukceson al la retejo, kaj ĝi nur elĉerpus tempon de la prizorganto.
Mi interŝanĝus la lokon de titoloj "Ĵusaj novaĵoj" kaj Popularaj Novaĵoj". Estas foje iomete konfuze scii kiuj estas la plej novaj aldonoj -- kvankam la RSS-o bone funkcias.
daŭru la bonan laboron.
Dankon, fajro, pro viaj
Dima Ŝevĉenko 2 years 50 semajnoj 3 tagoj 10 horoj ago
Dankon, fajro, pro viaj komentoj!
>Ne uzu Klaku por demandoj/feedback. Vi povas uzi blogon!
Dume mi ne havas ĉitie blogon. Do, tio estis, eble ne bona, sed la plej efektiva rimedo por atingi atenton de partoprenantoj.
>Se vi povas, ŝanĝu al la programaro de Meneame.net:
>http://meneame.wikispaces.com/Source+code
Tio ne estas ebla. Ĉar klaku.net uzas Drupalon (http://www.drupalo.org/ ), kiu havas sufiĉe grandan Esperanto-komunumon kaj estas multe pli konata kaj agordebla.
Mi notos viajn sugestojn kaj ankaŭ atendos ilin de la aliaj.
>Tio ne estas ebla. Eblas
fajro 2 years 50 semajnoj 3 tagoj 9 horoj ago
>Tio ne estas ebla.
Eblas kaj indas, la afero estas se vi scipovas fari tion.
>Ĉar klaku.net uzas Drupalon (http://www.drupalo.org/ ), kiu havas sufiĉe >grandan Esperanto-komunumon kaj estas multe pli konata kaj agordebla.
Sed agordi Drupalon bezonas muletege da laboro kaj ne estas tiel bona ol Meneame.
Menéame estas pli taŭga.
LaPingvino jam tradukis ĝin: http://meneame.wikispaces.com/Translations
La demando estas jena: kion
Dima Ŝevĉenko 2 years 50 semajnoj 1 tago 21 horoj ago
La demando estas jena: kion ni havos en Meneame, kio mankas en Drupalo?
1. Pli komforta por uzi (en
ombresaco 2 years 50 semajnoj 1 tago 20 horoj ago
1. Pli komforta por uzi (en mia unua komento mi diras kial, kaj pli specife ĉe per mia respondo al boriso)
2. Konkreta kaj skribita normaro (http://meneame.wikispaces.com/Meneatiqueta) kies ĉefajn norojn mi komentas ĉe alia komento, resumitaj:
I) Ne permesu sendi tro (kiom estas tro?, oni jam vidos) da novaĵojn el la sama retejo.
II) Legu punkto I) eĉ pli se la retejo estas propra.
III) Devige estas voĉdoni aŭ partopreni komentante kelkajn (denove, kiom estas kelkaj?) novaĵoj antaŭ permesi publikigi.
IV) Permesi -kompreneble, limitaj- senmoma voĉdonoj.
V) La voĉdonado de komentoj (ĉefe la malpozitivaj), estas bone komenti kial, kaj ne voĉdoni pro sinteno/manko da sinteno.
dankon Dima pro via peno revivigi klaku
Klaku komencis uzanta la
ombresaco 2 years 50 semajnoj 2 tagoj 18 horoj ago
Klaku komencis uzanta la kodon "pligg", kiu estas "filo" de "meneame.net". Pro spamaj aferoj ĝi ŝanĝixis al drupalo, kaj, kvamkam la spamaj problemoj malaperis (laŭ la uzanta vidpukto) la sistemo iĝis malpli uzebla (uzinda).
Malsamaĵoj inter pligg kaj drupalo (uzanta vidpunkto)
a. Antaŭe, ekzistis ligilo por vidi la lastajn sanĝojn , per drupalo tio ne ekzistas (aŭ almenaŭ tiom facile, oni povas vidi nur la lastajn komentojn). Aliflanke, la sistemo sendas retmesaĝon al la uzantoj kiuj partoprenis en la komentoj de la novaĵo. Persone, mi preferas la unua maniero. Ĉiel, estus bone elekti.
b. Antaŭe, eblis viziti la novaĵon sen viziti la la komentojn ĉe klaku, per drupalo, tio ne eblas. Tio signifas ke oni devas klaki du fojojn por vidi la novaĵon, al mi ŝajnas tre malkomforta, ĉefe tiam kiam la novaĵo ankoraŭ neniu komentis.
c. Post la migrado al drupalo, la eksteraj ligiloj iĝi "mortaj" (por tiuj kiuj scipovas la hispana, vizitu:" http://www.esperantia.com/2007/12/klaku-el-sorprendente-agregador-social... " kaj sia ne-funkcianta ligilo " http://klaku.net/story.php?title=La_fotoj_de_la_jaro_2007_la%C5%AD_Reute... "
Mi ne scias ĉu tiuj aferoj estas elektebla far la administranto, sed igas na klaku pli malkomforte uzi. Mi ne scias ankaŭ ĉu eblas "reveni" al pligg aŭ al meneame, laŭ peto de fajro.
--------------------
Ege antaŭ mi skribis blogaĵo pri klaku (" http://laherezulo.blogspot.com/2008/01/denove-pri-klaku.html "), kie mi priskribis la sistemo (per pligg) kaj komentis kelkajn kutimajn misuzojn (laŭ mia opinio). Mi publikigis tion ĉi tie: http://www.klaku.net/node/2090 sed la artikolo atingis nenian debaton. Pro tio mi pensas ke estus necese iom simila al (pardonon al tiuj kiuj ne scipovas legi hispane " http://meneame.wikispaces.com/Meneatiqueta ")
Jen kelkaj proponoj por "klakutiketo" (kelkaj eĉ facile programeblaj).
I) Ne permesu sendi tro (kiom estas tro?, oni jam vidos) da novaĵojn el la sama retejo.
II) Legu punkto I) eĉ pli se la retejo estas propra.
III) Devige estas voĉdoni aŭ partopreni komentante kelkajn (denove, kiom estas kelkaj?) novaĵoj antaŭ permesi publikigi.
IV) Permesi -kompreneble, limitaj- senmoma voĉdonoj.
V) La voĉdonado de komentoj (ĉefe la malpozitivaj), estas bone komenti kial, kaj ne voĉdoni pro sinteno/manko da sinteno.
Pri la afero ne komenti/demandi pri klaku kiel artikolo, sed en la blogo, mi kunsentas, sed oni devus faciligi komenti kaj skribi por la simplaj uzantoj (ne administranto) de la retejo.
Aliflanke, ĉu estas malfacile ripari la serĉilo de klaku?. Se oni volas serĉi ion, oni skribas la vortojn kaj poste aperas nova paĝo por reskribi la serĉotajn vortojn.
Sendube mi forgesas iom, sed nun, mi ne memoras ;)
Aldono: Kompreneble, gratulon al la malnova administranto kaj fortunon al la nova.
Saluton ! Mi ankaŭ volas
boriso 2 years 50 semajnoj 1 tago 22 horoj ago
Saluton !
Mi ankaŭ volas komenti la ĉi-lastajn proponojn :
>Klaku komencis uzanta la kodon "pligg", kiu estas "filo" >de "meneame.net". Pro spamaj aferoj ĝi ŝanĝixis al drupalo, >kaj, kvamkam la spamaj problemoj malaperis (laŭ la uzanta >vidpukto) la sistemo iĝis malpli uzebla (uzinda).
Mi vidas du problemojn rilate al ŝanĝi denove la enhavmastrumadsistemon :
1) Ĝi postulus multan tempon de la retejestro kaj laŭ mi ne helpus allogi pli da uzantoj al la retejo.
2) La retejon klaku.net (kaj ankaŭ mondakalendaro.org) oni povis daŭrigi ĉar jam estis almenaŭ du homoj kiuj bone konas la sistemon drupalo kaj tiel facile povis transpreni kaj prizorgi la retejojn. Por vere fortigi virtualan esperantujon, ni bezonas plurajn homojn kiuj povas prizorgi kaj helpi kreskigi niajn retejojn. Ankaŭ pro tio, gravas ke oni ekuzu unu aŭ du komunajn enhavmastrumadsistemojn. Kaj tiukaze drupalo ŝajnas al mi unu el la 2-3 plej taŭgaj elektoj.
> Malsamaĵoj inter pligg kaj drupalo (uzanta vidpunkto)
>a. Antaŭe, ekzistis ligilo por vidi la lastajn sanĝojn , per >drupalo tio ne ekzistas (aŭ almenaŭ tiom facile, oni povas vidi >nur la lastajn komentojn). Aliflanke, la sistemo sendas >retmesaĝon al la uzantoj kiuj partoprenis en la komentoj de la >novaĵo. Persone, mi preferas la unua maniero. Ĉiel, estus bone >elekti.
Jes, eblus krei blokon kie oni indikas kiam okazis la lastaj ŝanĝoj. Ne estas tro malfacile, sed oni devas tiam koni drupalon por aranĝi tion, kaj pripensi kien enmeti la blokon, ktp.
>b. Antaŭe, eblis viziti la novaĵon sen viziti la la komentojn >ĉe klaku, per drupalo, tio ne eblas. Tio signifas ke oni devas >klaki du fojojn por vidi la novaĵon, al mi ŝajnas tre >
>malkomforta, ĉefe tiam kiam la novaĵo ankoraŭ neniu komentis.
same kiel pri (a).
c. Post la migrado al drupalo, la eksteraj ligiloj iĝi "mortaj" (por tiuj kiuj scipovas la hispana, vizitu:" http://www.esperantia.com/2007/12/klaku-el-sorprendente-agregador-social... " kaj sia ne-funkcianta ligilo " http://klaku.net/story.php?title=La_fotoj_de_la_jaro_2007_la%C5%AD_Reute... "
Tion oni povus solvi ankaŭ, sed postulus ke iu reskribu ĉiujn URL-ojn kaj redirektu ilin al la ĝusta paĝo. Tamen, ŝanĝi al (mal)nova sistemo (pligg, ktp), postulus multe pli da tempo.
Saluton boriso! dankon pro
ombresaco 2 years 50 semajnoj 1 tago 21 horoj ago
Saluton boriso! dankon pro via respondo.
Por daŭrigi la komentojn, mi proponis nenion, mi nur komentis aferojn kiuj antaŭe funkciis sed ne nun (aŭ malsame). Mi ne estas (nek estis) la administranto, do mi ne scias ĉu estas eble/facile reveni al pligg aŭ porti al meneame, tion mi ne proponis.
Imagu ĉi situacion:
1 Mi eniras ĉe klaku.net
2 Poste mi eniras ĉe ĵusaj novaĵoj
3 Estas (almenaŭ unu) ĵusa novaĵo kiun mi ne legis (ankoraŭ)
4 Mi klakas sur la novaĵon. Mi povas legi nur la komencon de la novaĵo (kaj la komentojn, se ekzistus).
5 Mi klakas sur la titolo.
6 Mi legas la tutan novaĵon.
7 Mi revenas*.
8 Mi voĉdonas la novaĵo mal/pozitive aŭ ne voĉdonas.
La plej ebla afero estas ke mi ne agu 7an nek 8an, eĉ pli se oni konsideras ke mi eniras ĉe klaku ne tre ofte kaj estas 5 aŭ 6 novaĵojn ne legitaj far mi.
Ĉu drupalo permesas tion fari facile, mi ne scias, sed mi scias ke http://meneame.net estas ege komforta komparata al klaku.
*Se mi uzas alia retumilo ol IE6, mi povas malfermi "tabs" sed tio signifas plenumigi la fenestron per "tabs".
Tio kion mi proponis estas la punkton I al V (laŭ romia numbrosistemo)