La 4-an de junio en Pollando estis festata datreveno de balotoj, kiuj faligis komunistan reĝimon. Jen eta priskribo kaj filmeto omaĝanta la jubileon.
Read »La 4-an de junio en Pollando estis festata datreveno de balotoj, kiuj faligis komunistan reĝimon. Jen eta priskribo kaj filmeto omaĝanta la jubileon.
Read »
Mi ne konas la historion de
ombresaco 1 jaro 13 semajnoj 6 horoj 50 min ago
Mi ne konas la historion de Pollando, sed pro tiu mallonga teksteto mi kuraĝas kompari 50 jaroj da komunisma reĝimo al 40 jaroj da frankisma* regixmo en Hispanio.
Mi pensas ke en Hispanio la grava afero estis tiam kiam la malsamaj partioj estis leĝaligitaj, kaj ke la baloto estas nur konsekvenco, do, diri ke la libereco komencis la 4a de junio, estus tute malvera se antaŭe ne estus diversaj baloteblaj partioj.
*Mi ne diras faŝisma ĉar mi ne pensas ke Franko esis vere faŝisma, sed tio estas ekstertema.
Kompreneble la dato 4-a de
LukiZ 1 jaro 13 semajnoj 5 horoj 9 min ago
Kompreneble la dato 4-a de junio estas simbola, ĉar tio estis longdaŭra procezo. Temas pri pluraj strikoj kaj manifestacioj, kiuj ja okazis dum jaroj. Temas ankaŭ pri interparoloj ĉe la Ronda Tablo (ekde 6-a de februaro ĝis la 5-a de aprilo 1989). Tie renkontiĝis reprezentantoj de reganta tiam laborista partio kun reprezentantoj de opozicia Solidareco. Ne eblas fakte diri, ke tiam aliaj partioj estis legaligitaj. Tiam por 35% de lokoj en Sejmo kaj por ĉiuj en Senato povis kandidatiĝi tn. "senpartiaj" kandidatoj, kiuj kreis "Civitanan Komitaton". La partia strukturo formiĝis nur jam post elekto de parlamento.
Kaj tiun daton oni simbole prenis kiel finon de komunismo kaj komencon de libereco, ĉar tiam la socio, kiu amase voĉdonis povis por la unua fojo libere esprimi sian opinion sur balotilo. Ja kian signifon, havus eĉ legale ekzistantaj partioj, se la balotoj estis falsigataj. Ĉi tie por la unua fojo liberecon ricevis tuta socio.
LukiZ
http://lukiz.wordpress.com